Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:22:32 atm

Titolo: 70. Gustumi Mangojn
Afiŝo de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:22:32 atm
70. Gustumi Mangojn

  Iam riĉa prestiĝulo volis manĝi mangojn, do li sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti. Li ordonis: "Aĉetu la dolĉajn kaj bongustajn." La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.

  La vendisto diris: "Ĉiuj el miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi por ke vi bone sciu pri tio."

  La aĉetanto respondis: "Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj ankaŭ estas same bongustaj?" Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili aŭdis, ke observado de disciplinoj povas konduki al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volis kredi tion, dirante: "Se oni povas akiri feliĉon per almozdono, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon." Vidinte la nunajn riĉecon kaj mizerecon kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzeco, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, perdiĝos ĉiuj iliaj riĉaĵoj kvazaŭ la mangoj kun mordsignoj.