Forumo BRE

BUDHISMO KAJ ESPERANTO => Budhismo kaj Esperanto => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:39:22 atm

Titolo: Propono el nepala samideano Razeno
Afiŝo de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:39:22 atm
Budhanoj de Nepalo havas proponon : Vi povas veni al Nepalo, fariĝi bonzo/bonzino dum 10 tagoj kaj sperti bonzan vivon. Samtempe, vi povas lerni kaj praktiki meditadon "Vipassana". Ĉu vi estas preta? Tio okazos ĵus antaŭ la naskiĝtago de la Budho (majo 2015). Maĝo, lito kaj robo estos senpaga (vi volonte povas donaci monon al al templo). Mi povas voluntuli por vi kiel tradukisto. Bonvolu sendi vian opinion. Ni faru internacian okazaĵon por la tuta mondo en la lando de Budho, Nepalo.

Razeno