Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 33
77
Esperanta novaĵo / Interkona vespero de Esperanta Seminario en Xi'an
« je: aŭgusto 17, 2014, 07:57:20 atm »
Komenciĝis la seminario de Esperanto en Urbo Xian kiel aktivado de Amo3. Lastavespere okazis la internacia vespero. Sinjoro Stalino kaj Sinjorino Neĝeta prezidis la ceremonion.

78
Esperanta novaĵo / Sukcese finiĝis la somera kurso en Tiefosi
« je: aŭgusto 17, 2014, 07:17:05 atm »
En la 14-a de julio ni sukcese finis la Internacian Someran Kurson de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi'an. Miaohui prezigis la kurson. Por sukcesigi la kurson ni okazigis preparan kurson  ekde la 21-a de junio ĝis la komenciĝo de la oficiala kurso por ke la kursanoj, kiuj restis en la monaĥejo kaj atingis la monaĥejon pli frue, fariĝu volontulaj helpantoj. La oficiala kurso okazis de la 13-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto. La kursanoj kaj volontuloj venis el Ĉinio, koreio kaj nepalo. 11 kursanoj sukcese trapasis la ekzamenon.
En la 15-a de Aŭgusto ni ĉiuj atingis Xi'an por partopreni en la Esperanta Seminario (Amo 3 de UEA), kiu okazos de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto en Urbo Xi'an.

79
En la 14-a de julio ni sukcese finis la Internacia Somera Kurso de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi'an. Miaohui prezigis la kurson. Por sukcesigi la kurson ni okazigis preparan kurson  ekde la 21-a de junio ĝis la komenciĝo de la oficiala kurso por ke la kursanoj, kiuj restis en la monaĥejo kaj atingis la monaĥejon pli frue, fariĝu volontulaj helpantoj. La oficiala kurso okazis de la 13-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto. La kursanoj kaj volontuloj venis el Ĉinio, koreio kaj nepalo. 11 kursanoj sukcese trapasis la ekzamenon.
En la 15-a de Aŭgusto ni ĉiuj atingis Xi'an por partopreni en la Esperanta Seminario (Amo 3 de UEA).

81
Kursoj de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an



    La 13-an julie komenciĝis la kurso de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Tiefo-templo de la urbo Xi'an, ĉefurbo de Ŝannxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Antaǔ du jaroj la ĉina folio de ILEI kaj Xi'an-a E-Asocio ekokazigis la someran lernejon por kulturi e-istojn dum someraj ferioj en la lando. Ĉijare la lernejo kun 14 lernantoj el Nepalo, Koreio kaj de Taiwan, Xi’an kaj aliaj lokoj de Ĉinio havas du-nivelajn kursojn nome bazan kurson kaj perfertigan kurson gvidataj de Miaohui, veterana e-isto.
 
    La 12-an de julio Wang Tianyi, prezidantoj de IKEF kaj de Xi’an-a E-Asocio kaj lia kolego Wei Ŝan, vicprezidanto de Xi’an-a E-Asocio vizitis la Tiefo-templon por saluti la kursanojn.
 
La kursoj daŭros kvin semajnojn.
 
(Wei Ŝan kaj Ĉen Ji)

Originalo:http://www.espero.com.cn/2014-07/14/content_32946804.htm

82
Verkado kaj tradukado / MOVITA: Monaĥejo Tiefosi
« je: julio 03, 2014, 05:19:32 atm »

83
Budhismo kaj Esperanto / Budhismo kaj Esperanto
« je: julio 02, 2014, 10:09:00 ptm »
  Budhismo kaj Esperanto
           --Resumo de la prelego

  Kvankam Budhismo kaj Esperanto apartenas al malsamaj kategorioj kaj havas siajn proprajn karakterojn kaj celojn, tamen ili havas pli da komuneco ol la rilatoj inter aliaj religioj kaj lingvoj. Do mi parolos ĉefe pri la rilato inter Budhismo kaj Esperanto.

  La mondpaco estas ilia komuna celo.

  Kun motivo pacigi la mondon kaj forigi la konflikton, nia majstro Zamenhof kreis Esperanton, kiu ne pretendas sian superecon kontraŭ ĉiuj aliaj lingvoj, sed sin rolas kiel internacia helpa lingvo trans la diverseco de homaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, kaj prezentas al la tuta homaro la oportunecon de interkomprenado kaj interhelpado en komuna klopodo por la mondpaco. Budhismo estiĝis pro la iluminiĝinto Ŝakjamunio en la cirkonstanco de multa religioj, kaj kvankam ĝi havas sian plej superan celon liberigi ĉiujn vivestaĵojn el sufero de metempsikozo kompare kun aliaj religioj, ĝia fundamento ankoraŭ estas klopodo por la paco kaj harmonio ne nur inter homoj el diversaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, sed ankaŭ inter ĉiuj vivestaĵoj.

  Kvankam Esperanto havas sian pacan ideon, kaj ĝiaj reguleco kaj facileco faras ĝin plej bona lingva peranto tamen ĝia funkcio efektiviĝas nur en la vasta aplikado. Kvankam Budhismo ankaŭ klopodas por la mondpaco, tamen kiel religio, ĝi ankaŭ bezonas plej oportunajn lingvojn por disvastigado. Ĝuste pro tio, kunlaboro de budhismo kaj Esperanto donas ilin ambaŭ pli efektivajn funkciojn en la mondpaca klopodo. Do budhanoj ekatentis Esperanton antaŭ tre longe. Laŭ historia noto oni ekaplikis Esperanton en Budhismo frue en la 20-aj jardekoj, en 1925 fondis internacian organizon por esperantistaj budhanoj en Eŭropo, kaj en 1931 fondis japanan organizon por budhanaj esperantistoj. En la jaro 2002, refondiĝis BLE post sia mallonga malestiĝo kaj ĝi denove fariĝis la centro de budhanaj esperantistoj. Nun ambaŭ organizoj havas siajn organojn kaj retejojn.

  Kvankam en Ĉinio ankoraŭ ne estas speciala organizo por budhanaj esperantistoj, Miaohui lanĉis en 2002 retejon BRE, kiel retejon por budhanoj kaj esperantisto, kaj samtempe ekokazigis esperantajn kursojn en monaĥejoj. Kvankam la retadresoj kaj spacoj de la retejo ŝanĝiĝis kelkfoje, ĝi daŭras ĝis nun. En la nuna tempo ĝi havas ĉinlingvan version, kies retadreso estas “budhano.com” kaj esperantan version, kies retadreso estas “budhano.cn”. En la komenca periodo de la jaro 2013, Miaohui ekfunkciigis retradion en Esperanto pri budhismaj scio kaj literaturo. Ni jam faris pli ol 70 elsendojn, kaj ĉiu elsendo konsistas en budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma scio, budhisma muziko kaj aliaj programeroj.

  Per la klopodo de la koncernaj organizoj kaj samideanoj, oni ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton antaŭ tre longa tempo. La plej granda skala esperantigado de budhismaj verkoj okazis en Japanio, kie aperis multaj esperantaj tradukoj de budhismaj verkoj. En la nuna tempo, sinjoro Yamakuti Sin’iti el Japanio verkis kaj esperantigis kelkajn librojn pri budhismo. Sinjoro Gunar Garmo el Svedio elpaliigis kaj verkis pluran sutrojn kaj verkojn, Bill Mark el Kanado esperantigis “la Diamantan sutron” el sanskrito, sinjoro Xu Jin prove esperantigis sutron de la sesa patriarko de ĉina Zenbudhismo, kaj Miaohui el Ĉinio ankaŭ esperantigis plurajn budhismajn verkojn kaj sutron.

  Per la komuna klopodo, la samideanoj faras grandan kontribuon ne nur en Budhismo, sed ankaŭ en Esperanto, sed ni devas agnoski, ke pro malgrandeco kaj malforteco de nia rondo ni ankoraŭ ne povis fari pli multe, kaj por nia estonta kunlaboro inter budhismo kaj esperanto, ni ankaŭ bezonas multe da helpo kaj kunlaboro. Do ĉiuj helpoj kaj kunlaboroj estas bonvenaj. Aliĝo al BLE estas bonvena kaj facila, kaj oni povas rekte sendi la aliĝilon al sinjoro Yamakuti Sin’iti. Kaj krome, BRE same deziras helpon en la laboro de la retejo kaj esperantigado de materialoj kaj korektado de la tradukadoj, kaj ĉiuj helpoj de vi estas bonvenaj.

  Antaŭdankon!

84
Budhismaj Monaĥejoj / Monaĥejo Tiefosi
« je: julio 01, 2014, 09:37:07 atm »
  Monaĥejo Tiefosi

  Monaĥejo Tiefosi situas 80 kilometrojn nordoriente de Urbo Xi’an kaj 7 kilometrojn oriente de Qianlin, la tombejo de Wu Zetian, la nura imperiestrino de la antikva Ĉinio. Ĝi konstruiĝis sur Malvarmeta Monteto ĉe antikva silka vojo nelonge post la enkondukiĝo kaj ekdisvastiĝo de Budhismo en Ĉinio, ricevis la nomon Malvarmeta Monaĥejo, kaj havas longan historion de pli ol mil sescent jaroj. Ekde antaŭ Mil kvincent jaroj ĝi pligrandiĝis kaj prosperiĝis en Dinastio Sui kiam Budhismo prosperiĝis. Tiam en la monaĥejo vivis kaj praktikis pli ol dek mil monaĥoj, kaj oni rigardis ĝin kiel simbolon de Budhismo en la nordorienta regiono.

  Poste en Dinastio Ming antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj okazis subita incendio kaj la tuta monaĥejo cindriĝis escepte de budha statuo alta je pli ol du metroj kaj muldita el fero en la sama dinastio.

  Post la incendio oni movis la restintan statuon sub la monteton al kurierstacio ĉe la silka vojo kaj konstruis novan monaĥejon tie. Pro la fera statuo oni nomis la monaĥejon Tiefosi kun signifo de Fera Budho. Post konstruiĝo de la nova monaĥejo Tiefosi, la migrantoj ekloĝis ĉe la monaĥejo kaj iom post iom formis grandan kaj homoplenan vilaĝon kun nomo Tiefo (Fera Budho) en la antaŭe la dezerta regiono. Monaĥejo Tiefosi estis fama eĉ en malproksimaj regionoj, kaj ankaŭ la vilaĝo kaj komunumo havas la saman nomon Fera Budho. Eĉ dum la politika movado la nomo de la vilaĝo kaj komunumo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis.

  Dum la dek jara politika movado “Kultura Revolucio”, oni detruis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn kaj laikigis ĉiujn monaĥojn de la tuta lando, ili ankaŭ ruinigis la faman monaĥejon Tiefosi. Nur post la ekpraktikado de la nova religia politiko en la nova epoko, ekprosperiĝis ĉiuj religioj en Ĉinio dank’ al la subteno de la registaro. Antaŭ tridek jaroj Maljuna monaĥo Zhenwen eklaboris por rekonstruigi la monaĥejon, kiu havis denaskan rilaton al li, kaj finfine starigis la monaĥejon en ĝia antaŭa restadejo per la sinforgesaj klopodoj de si mem kaj aliaj budhanoj.

  En la nuna tempo Monaĥejo Tiefosi ne nur en budhisma rondo, sed ankaŭ famiĝis en esperantista rondo, ĉar antaŭ kvin jaroj esperanta aktivado ekvigliĝis en la monaĥejo per helpo kaj subteno de la nuna abato Majstro Ŝouyang. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj kursoj kaj interkomunikadoj pri Esperanto kaj Budhismo, kaj ankaŭ gastas samideanoj ĉinaj kaj alilandaj. Krome, post la regula budhisma praktikado kaj esperanta instruado, ni ankaŭ laboras en la monaĥejo por esperantigi verkojn de budhisma literaturo kaj funkciigi koncernajn retejojn kaj retradion en Esperanto. Do ĝi jam fariĝis ne nur edukejo pri Esperanto kaj Budhismo, sed ankaŭ oportuna vidindejo kaj restadejo por samideanoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.

85
Sutro de cent paraboloj / 78. Hastema Filo
« je: junio 22, 2014, 05:29:01 atm »
78. Hastema Filo

  Iam antaŭe, patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por ion alpreni."

  Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo en la sekva frumateno sen scio de la patro. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo pro manko de manĝaĵo. Fine li povis fari nenion alian ol reveni al sia patro.

  Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane? Oni mokos vin pri tio."

  La ordinara homoj ankaŭ kondutas same. Razinte la harojn kaj barbon, kaj sinvestinte la monaĥajn robojn, ili fariĝis monaĥoj. Sed ili ne lernis de bonaj instruistoj metodon por atingi sukceson, kaj akiris neniom da meritoj de la meditado kaj praktikado. Pro tio ili perdis ŝancon atingi la ŝramanajn fruktojn. Ili similis al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis senfare, kaj vane suferis de laceco. Kvankam ili havis formon de ŝramanoj, tamen ili atingis neniom da fruktoj.

86
Forumo pri vortoj / Vorto "ŝramano"
« je: junio 21, 2014, 05:21:30 atm »
ŝraman/o Θ
1 (ss) Hinda asketo ekster la bramana tradicio.
2 (vs) En kelkaj orientaj religioj, homo, kiu forlasas la familian rondon por serĉi religian veron.
ŝramanismo. Tendenco kontraŭbramanisma, el kiu evoluis ĝainismo k budhismo.

87
Forumo pri vortoj / Vorto "upasako"
« je: junio 21, 2014, 05:09:44 atm »
Laŭ "Granda vortaro ĉina-esperanta":
Upasako: Oficiala budhano, kiu ricevis kaj observis la kvin disciplinojn.
Upasakino: ina upasako

Laŭ "Esperanto-Ĉina Vortaro" la vorto estas "upsako/upsakino". La diferenco venis el diferencaj devenoj de sanskrito kaj palio.

88
Forumo pri vortoj / Vorto "demono"
« je: junio 21, 2014, 02:45:40 atm »
*demon/o
1 Θ Malbonvola, malbonfara diaĵo: la demono de la sud-okcidenta vento; grimacantaj demonoj de la tibetaj temploj. ☞ dajmono, ĝino.
2 ✞ Defalinta anĝelo, malbonfara spirito. Sin. diablo 2: mia filino estas terure turmentata de demonoN; per la estro de la demonoj li elpelas demonojnN; Magdalena, el kiu eliris sep demonojN; havi demonon (➞ demonhavanto).
3 (f) Tre malica homo: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonojZ.
demona
1 Rilata al demono 1: demona apero, influo.
2 Havanta la karakteron de demono 2, 3: demona kverelo, ruzo.
demonismo. Kredo al demonoj.
demonologio. Sistema priskribo de la naturo k la povoj de demonoj.
demonomanio. Vario de frenezo, en kiu la maniulo imagas sin demonhavanto.
demonhavanto. Tiu, kiu kredas, ke demono regas lian animon: lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozajN.

89
Sutro de cent paraboloj / 77. Melki Virazenon
« je: junio 16, 2014, 07:42:35 ptm »
  77. Melki Virazenon

  Iam azeno malofte vidiĝis en izolita lando. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, sed neniu el ili konis azenon. Foje, iu havigis al si virazenon, kaj ĉiuj homoj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis piedon, iuj kaptis orelon, iuj kaptis la voston kaj iu eĉ kaptis la penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin kaj gustumi lakton la unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke ĝi estas la azena mamo. Li do forte premadis ĝin por melki lakton. Sed ili ricevis neniom da lakto ĝis elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane, ricevis nenia rikolton kaj estis mokitaj de la tuta mondo.

  Iuj ordinaruloj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis la praktikan metodon, sed ne sciis kiel praktiki ĝin ĝuste. Anstataŭe, ili ekrevis pri la evitindaj aferoj, havis diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentis per nudeco kaj malsato, kaj eĉ sin ĵetis en fajron. Fine, ili falis en la amaran vivstaton pro siaj herezaj vidpunktoj simile al la malsaĝuloj, kiuj strebis por la lakto.

90
Sutro de cent paraboloj / 76. Aspiro al la Reĝidino
« je: junio 16, 2014, 07:00:25 atm »
76. Aspiro al la Reĝidino

  Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano.

  Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin kaj demandis pri la kaŭzo de lia malsano.

  Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi neniel povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreniĝo. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne plu povos daŭrigi mian vivon."

  La amikoj diris: "Ni elpensos bonan metodon por realigi vian deziron. Ne plu turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktis la reĝidinon por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro."

  Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi la reĝidinon al si.

  La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ kondutas same. Anstataŭ distingi la sezonojn de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ili semis en vintro por rikolti frukton, sed ili klopodos vane, rikoltos nenion kaj ankaŭ perdos ĉion el la semoj. Kun nur iom da merito la malsaĝuloj sin opinias perfektaj kaj baldaŭ iluminiĝontaj simile al la kamparano aspiranta la manon de la reĝidino.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 33