Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:11:25 ptm

Titolo: 83. Venĝo de simio
Afiŝo de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:11:25 ptm
  83. Venĝo de simio

  Iam simio estis batita de plenaĝuloj, sed ĝi ne kuraĝis sin venĝi kontraŭ ili, ĝi do verŝis sian koleron sur la infanojn.

  La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ kondutas same. Iliaj malamikoj jam mortis pro natura efemereco, sed ili malamas la iliajn posteulojn kiel la antaŭajn. Pro tio ilia rankoro pli kaj pli profundiĝis, kiel la malsaĝa simio, kiu sin venĝis kontraŭ la infanoj, batite de la plenkreskuloj.