Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 04, 2013, 06:58:44 ptm

Titolo: 1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
Afiŝo de: Miaohui je junio 04, 2013, 06:58:44 ptm
  23. La rakonto de Reĝidino Jasodara

  Kiam la Budho prenis vespermanĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon sinvestantan kiel monaĥon.

  Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”

  Post momento, la Budho demandis: “Kie estas Jasodara?”

  “Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”

  Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo Sudodana diris: “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!”

  La Budho kapjesis kaj diris: “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo, Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”
Titolo: Re: 1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 06:55:18 ptm
Ekzerco 23. La Rakonto de Reĝidino Jasodara
  1. Kion faris la homoj kiam la Budho havis sian manĝon?
  2. Kiu ne ĉeestis?
  3. Kion Jasodara faris kiam ŝi vidis la Budhon venanta vidi ŝin?
  4. Kion la reĝo diris?