Aŭtoro Fadeno: La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi  (Legita 60413 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
     La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi
     
     La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi en la deksesa kaj deksepa de marto. Samideanoj el Ĉinio, Barato kaj Brazilo partoprenis en la kunsido kaj rekte en Esperanto interkomunikis pri barata budhismo, ĉina budhismo, brazila budhismo kaj korea ubunlismo. Majstro Ŝouyang, abato de Monaĥejo Tiefosi, speciale faris instruadon pri meditado laŭ Zena budhismo kaj Miaohui prezidis budhisman kurson.
     Ni ankaŭ okazigis kunsidon pri esperanta instruado kaj sinjorino Arko, prezentino de Ĉina ILEI, parolis pri la aktivado de ILEI. En la kunsido pri esperanta instruado ni ankaŭ interkonsentis pri la estonta kunlaboro de esperanta instruado en Monaĥejo Tiefosi.
     Krome ĉiuj partoprenantoj de la kunsido ankaŭ vizitis parton de la antikva silka vojo. Niaj kunsidoj pri Budhismo kaj esperanta instruado donis bonan fundamenton por nia estonta aktivado.
« Lasta redakto: marto 18, 2013, 03:47:34 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.