Aŭtoro Fadeno: 11. La Budhismaj Verkoj  (Legita 1142 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
11. La Budhismaj Verkoj
« je: marto 19, 2013, 07:51:28 ptm »
11. La Budhismaj Verkoj
  
  Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?
  Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en la palia lingvo, antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas tre granda verko. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.
  
  Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?
  Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas "tri" kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj, kaj permesas al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj ankaŭ el la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto nomiĝas Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, el kiuj konsistas la individuo. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, tamen ĝi entenas nenion kontraŭ ili.
  Nun ni ekspliku la vorton "Pitako". En antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur la kapo, iu iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭ la opinio de ordinaraj homoj. Libroj povas putri en musona malsekiĝo aŭ esti morditaj de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Tiel konservinte la Tripitakon por centoj da jaroj, oni finfine skribis ĝin ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. en Srilanko kvankam ili eble estis skribitaj en Hindio antaŭe.
  
  Demando: Se la verkoj konserviĝis en onia memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝis tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝis aŭ ŝanĝiĝis.
  Respondo: Konservado de verkoj estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj recitis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazas se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj afiŝoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto de la meditado fare de monaĥoj kaj monaĥinoj signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam oni komencis presi kaj uzi la librojn, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Ginis-libro de Mondrekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.
  
  Demando: Vi menciis la palian lingvon. Kio ĝi estas?
  Respondo: Palio estas la nomo de la lingvo, en kiu la plej malnovaj budhismaj verkoj estas skribitaj. Neniu certas, en kiu lingvo la Budho parolis, sed oni tradicie kredas, ke la lingvo estas Palio. Se li ne parolis tiun lingvon, eble li parolis ion tre proksiman al ĝi. Fakte, ĉar la Budho vojaĝis kaj instruis tre vaste, ŝajnas, ke li parolis kelkajn lingvojn komunajn en norda Hindio dum tiu periodo.
  
  Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?
  Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la granda viro, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni kion Tripitako instruas anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalo. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.
  
  Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?
  Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel "La Vojo de la Vero" Aŭ "Versoj de la Vero". Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. Ĉio el ili estis parolita de la Budho. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej grandajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.
  
  Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Mez-Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj la kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la ĝustaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.
  
  Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.
  Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme rezonigitaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon, kiu estas la beleco de klareco, profundeco kaj saĝo.
  
  Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni faris tion?
  Respondo: En la tempo kiam oni skribis la sutrojn ankoraŭ ne troviĝis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, maldikaj metalaj ladoj aŭ palmfolioj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili kunligis la foliojn per ŝnureto kaj metis ilin inter du lignaj kovriloj por fari ilin konvenaj kaj longdaŭraj kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo venis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn de sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de unu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:44:20 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.