Aŭtoro Fadeno: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj  (Legita 11132 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« je: marto 16, 2013, 05:18:57 atm »
10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
  
  Demando: Monaĥa institucio estas grava organizo en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?
  Respondo: La Budho fondis samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj kun celo provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj dividu kion ili scias kun la samgo, kaj estu ekzemploj, kiel bonaj budhanoj devas vivi. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile envolviĝas en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.
  
  Demando: Kia homo fariĝas monaĥo aŭ monaĥino?
  Respondo: Multaj homoj havas en sia vivo diversajn interesojn, kiuj estas familio, profesio, hobio, politiko, religio kaj aliaj. Unu el tiuj interesoj estos baza, kutime famlio aŭ profesio, dum la aliaj estos malpli gravaj al ili. Kiam la lernado kaj praktikado de budhaj instruoj fariĝas la plej grava afero en ies vivo, kiam tiu afero okupas lokon pli superan ol aliaj aferoj, tiu homo eble ekinteresiĝos pri monaĥiĝo aŭ monaĥiniĝo.
  
  Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?
  Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis sekularaj. Iuj el ili spirite dissvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj havas neniun rilaton kun tio, ĉu oni portas flavan robon aŭ bluan pantalonon, ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu havas sian preferon.
  
  Demando: Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn?
  Respondo: Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de la arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.
  
  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn, monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por pli gravaj aferoj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto. 
  
  Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus monaĥo?
  Respondo: Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiuj profesioj. "Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus dentisto? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj." "Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiu fariĝus instruisto? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiu homo devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili ankaŭ havas specialajn spertojn kaj sciojn, per kiuj ili povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.

  Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?
  Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se tio neniam okazas, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi la aliajn. En iuj modernaj societoj "la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj" kun troa konsumado kaj sin-indulgeco fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas riĉecon por esti kontentaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.

  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj kiam li vivis, kaj en kvin aŭ ses cent jaroj poste monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed pro iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj el Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por teni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:42:27 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #1 je: marto 18, 2013, 12:34:29 atm »
Pri SAMGO
Kiam mi trovis tiun vorton "samgo", mi tuj serĉis ĝian signifon, kaj trovis "budhista Eklezio". Ĉu vi konsentus tiun difinon ? Ĉu eble mankus majusklo ? Tion faras okcidentaj Eklezioj. Do, ĉu Samgo aŭ samgo ? 

Pri "envolviĝas": mi ne komprenis tiun vorton, kvankam mi opinias, ke mi ne uzis la netransitivan formon. En la franca lingvo, oni "envolvas" pakaĵon por sendi ĝin. Ĉu pakaĵo povas "envolviĝi" kaj kiamaniere ? Ĉu estas la malo de disvolviĝo, aŭ alia
afero ?
  
  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto.
Ĉar mi estos baldaŭ senhara, sen fari ion ajn, mi bone ridis pri tio, kiel vi, tutcerte ! 

 
  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj por kvin aŭ ses cent jaroj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed por iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj de Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.
Mi tutcerte samopinias kiel vi, sed la rilatoj inter la genroj restas malfacilaji

Koran dankon por viaj respondoj.
Petro
« Lasta redakto: marto 18, 2013, 12:31:52 ptm de Miaohui »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #2 je: marto 19, 2013, 05:37:39 atm »
Vi pravas.
"samgo" devas esti "Samgo".
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #3 je: marto 19, 2013, 06:16:26 atm »

Pri "envolviĝas": mi ne komprenis tiun vorton, kvankam mi opinias, ke mi ne uzis la netransitivan formon. En la franca lingvo, oni "envolvas" pakaĵon por sendi ĝin. Ĉu pakaĵo povas "envolviĝi" kaj kiamaniere ? Ĉu estas la malo de disvolviĝo, aŭ alia
afero ?
 

Mi uzis vorton "envolviĝas" por esprimi "trudiĝi". Pro ĝia kaŭzo al miskompreno, mi ŝanĝis ĝin en vorton "trudiĝas".
Dankon por via tralegado kaj atentigo!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #4 je: marto 19, 2013, 06:25:49 atm »
  
  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto.
Ĉar mi estos baldaŭ senhara, sen fari ion ajn, mi bone ridis pri tio, kiel vi, tutcerte ! 
 

Fakte pro la kutimo ni budhismaj monaĥoj ne bezonas zorgi pri niaj haroj krom tio, ke ni razas niajn harojn dufoje en ĉiu monato.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #5 je: marto 19, 2013, 06:38:37 atm »
 
  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj por kvin aŭ ses cent jaroj monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed por iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj de Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.
Mi tutcerte samopinias kiel vi, sed la rilatoj inter la genroj restas malfacilaji

Koran dankon por viaj respondoj.
Petro

En nia lando monaĥina Samgo daŭras. Antaŭ multaj jaroj la monaĥina Samgo en Monaĥinejo "Aidaotang" helpis reestigo de monaĥina Samgo en  Ŝrilanko. Sed mi ne scias bone, kiel iras la afero pri monaĥina Samgo en Ŝrilanko nun.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« Respondo #6 je: marto 19, 2013, 06:41:10 atm »
Mi faris modifon en an traduko danke a viaj tralego kaj korektigo. Mi petas ke vi daŭre faru tralegon kaj korektadon por mi. Antaŭdankon por via helpo!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.