Aŭtoro Fadeno: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio  (Legita 6174 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« je: marto 04, 2013, 05:23:31 ptm »
  Samideano Olivier sendis mesaĝon al mi per Blogo de Ipernity:
  "Saluton kara Miaohui,
  Mi aŭskultis ĉi nokte vian interesan elsendon dediĉitan precipe pri metidado.
  Ĝi donas al mi multe da respondoj al miaj demandoj...eĉ se dediĉi 45mn tage je meditado estas malfacila afero en nia moderna vivo en kiu oni ne sukcesas trovi sufiĉe da tempo por fari ĉion kion oni dezirus fari.
  Mi legis en gazeto la intervjuon de franca fakulo pri budhismo kiu diris ke en aziaj landoj, en la tradiciaj teritorioj de budhismo, la laikuloj ne meditas plu, estas nur la religiuloj kiuj faras tion nun. Ĉu vi konfirmas tiun aserton?
  Gratulon pro via laboro kiu "miksas" budhismon kaj esperanton
  Tute amike,
  Olivier"
« Lasta redakto: marto 09, 2013, 10:19:02 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #1 je: marto 07, 2013, 08:36:02 ptm »
  Laŭ mi, oni ne povas respondi la demandon de samideano Olivier simple per "jes" aŭ "ne".
  Estas vero, ke en nia lando eble malmulte da laikaj budhanoj kaj eĉ monaĥoj scias bone, kio estas meditadoj "Atento al spirado", "Amema meditado" kaj "Enrigarda meditado". En nia regiono, kie oni praktikas ĉefe mahajanan budhismon, la praktikantoj de tradiciaj meditadoj ne estas multaj laŭ mia scio. Kaj eĉ mi mem ne praktikis ĉiujn supre diritajn metodojn kiam mi estis laika budhano. Iam mi praktikis "Atenton al spirado" antaŭ ol mi eklernis budhismon. Eble estas interese al vi, ke mi tion faris nur kiel praktikon de "Qigong" arto.
  Post la eklernado de budhismo, mi trovis, ke estas multe da metodoj por min kulturi, do mi ekpraktikis la metodojn plej plaĉajn kaj konvenajn al mi. Mi kombinis la praktikan metodon kun miaj vivo kaj laboro.
  Dum memlernado de fremdaj lingvoj mi ekŝatis voĉlegadon, do en mia libera tempo, voĉlegado de sutroj estas mia praktika metodo. Mi loĝis en norda parto de Ĉinio, kie oni pasigas tri monatan vintron tute senfare pro malvarmego. En ĉiu vintro mi elspezis pli ol duontagon ĉiutage recitante sutrojn en sida pozo, kaj poste mi recitis mallongajn mantrojn dum miaj piedirado kaj farado de aliaj aferoj. En printempo mi eklaboris, kaj ne plu havis sufiĉan tempon por reciti longajn sutrojn. Mi do ĉefe recitis mallongan mantron foje kaj refoje en mia menso senĉese dum la laborado. Anstataŭ malhelpi mian ordinaran laboron, la praktikado donis al mi sperton, ke kvankam mi ne laboris malpli multe ol la aliaj, tamen mi ne suferis tiel grandan lacecon kiel miaj kunlaborantaj amikoj.
  Foje okazis io, kion mi memoras klare ĝis nun.
  Mi laboris en privata brikfabrikejo kiel fizika laboranto. La laboro estis tre peza kaj ni devis labori 13 horojn ĉiutage. Iutage mi malsaniĝis, petis forpermeson kaj ripozis hejme unu tagon. Sed en la sekva tago la estro petis iun diri al mi, ke mi devas reveni al la laboro tiutage ĉu mi tute resaniĝis aŭ ne. Mi revenis al la laboro kun malforta korpo kaj trovis surprizite, ke dum mia ripozo, neniu faris mian laboron. Do tiutage mi devis fari duoblan laboron! Tio maltrankviligis kaj malĝojigis min. Tamen mi povis fari nenion ol eklabori malfacile, kvankam mi trovis, ke mia laborilo estas despli peza ol antaŭe. Post nelonge mi konsciis, ke miaj plendo kaj malĝojo ne helpos min, kaj mi preferu reciti mantron en mia menso dum laboro. Mi vere tiel ekagis. Mia laboro estis mekanika, kaj mi tute ne bezonis pripensi, kiel fosi, levi kaj meti la teron en la maŝinon per mia ŝovelilo. Recitante mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro, mi iom post iom forgesis la penecon kaj lacecon de mia laboro. Mi nur sentis, ke mi kliniĝas kaj leviĝas aŭtomate por movi la teron en la maŝinon kiu estis super mia kapo, la ŝovelilo flugadis supren kaj malsupren malpeze kaj rapidege, kaj ŝvito fluadis el mia tuta korpo iom jukigante min, sed mi tute ne perceptis, ke mi uzas la forton kaj la laboro lacigas min. Post nelonge mi trovis surprizite, ke mi jam finis la tutan laboron postlasitan en la antaŭa tago! Mi rigardis la horloĝon kaj trovis, ke nur pasis malpli ol unu horo.
  Alia sperto de mantro-recitado ankaŭ profunde gravuriĝis en mia memoro.
  Foje, dum mi riparis maŝinon sole sen onia scio, iu subite funkciigis la maŝinon kaj mia mano estis kaptita de la maŝino ĝis mia brako estis tirita en la aparato. Mi ne povis min savi el la akcidento, kaj neniu aŭdis mian krion por peti helpon ĉar mi estis en la alia fino de la longa kaj bruanta aparato. Mi povis fari nenion ol atendi alies helpon. Rigardante mian elverŝantan sangon, mi koncentris mian menson al recitado de mantro. Mi sciis bone, ke se oni ne savus min akurate, mi perdus la vivon pro ĉerpiĝo de sango. Tamen mi tute ne timis pri tio. Kiel budhano mi havis bonan sperton por pruvi la pravecon de Budhismo, firman kredon pri la pura lando de Amitabo kaj fortan deziron por renaskiĝi en la budha lando. Laŭ mi, mia eventuala morto signifus bonŝancon por realigi mian finan deziron. Dum la atendado kun mia menso trankvila kaj korpo malstreĉa, mi sentis nek malkomfortecon nek timon ĝis oni trovis la malordon de la maŝino kaj savis min. Feliĉe, kvankam mi grave vundiĝis kelkloke je miaj brako kaj mano, tamen miaj ostoj estas bonordaj sendamaĝe. 
  Tio estis sperto de la meditado antaŭ mia monaĥiĝo.
  En Ĉinio furoras tri tradicioj, kiuj estas Teravada Budhismo, Hana budhismo kaj Tibeta budhismo. En ĉiu tradicio estas diversaj skoloj, kiuj havas siajn proprajn metodojn de meditado. Praktikantoj de Terevada Budhismo kutime praktikas meditadojn de "Atento al spirado", "Amema meditado" kaj "Enrigarda meditado". Tiu tradicio furoras en suda regiono de nia lando, kaj ĝi disvastiĝas ankaŭ en aliajn partojn.
  Plej grandaj skoloj de Hana Budhismo estas Purlanda Budhismo kaj Zena Budhismo. Praktikantoj de Purlanda Budhismo elspezas multe da tempo ĉiutage por Reciti sutrojn pri la pura lando kaj nomo de Budho Amitabho en libera tempo, kaj kiam ili okupiĝas en siaj vivo kaj laboro, ili ĉefe recitas budhan nomon en sia menso.
  Pratikanto de Zena Budhismo kutime praktikas meditadon kun sida pozo, koncentrante sian menson al la scivolo "Kio mi estis antaŭ mia naskiĝo?", "Kiu recitis budhan nomon?" kaj aliaj. Sed en siaj vivo kaj laboro ili kutime tenas sian ateton al tio, kion ili faras.
  Tibeta budhismo ankaŭ havas multajn skolojn, el kiuj ĉiu havas siajn specialajn metodojn por sin kulturi. Dum la meditado ili tenas sian atenton al siaj gesto, recitado de mantro kaj penso, ke ili estu similaj al tiuj de aparta budho aŭ bodisatvo. Kaj en okupita tempo ili ĉefe tenas sian atenton al recitado de mantroj.
  De tio vi scias, ke anstataŭ ne plu praktiki meditadon, praktikantoj de diversaj skoloj de budhismo praktikas en siaj propraj metodoj, kiuj konvenas al siaj preferoj, vivoj kaj laboroj.
  En multaj aziaj landoj furoras Mahajana budhismo, el kiu multaj metodoj estas praktikataj de budhanoj.
« Lasta redakto: marto 09, 2013, 10:19:38 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #2 je: marto 09, 2013, 02:05:43 atm »
Dankon kara Miaohui pro via longa respondo je mia demando. Tio estas tre interesa koni vian sperton. Jes la mantroj...bona metodo por mediti  :)

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #3 je: marto 10, 2013, 04:50:56 atm »
Vi estas bonvena, kara amiko! Via demando kaj la respondo disaŭdiĝos kiel programero "leterkesto" en hodiaŭa retradio.  Se vi havas aliajn problemojn aŭ demandojn, informu min senhezite, mi petas. Ni respondos laŭeble.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #4 je: marto 12, 2013, 08:44:08 ptm »
Kara Miaohui,
Mi estis tre ĝoja auŝkulti mian demandon en via lasta retradio-elsendo. Multaj dankojn ankaŭ pro la mantro el via paĝo kiun mi elŝutis (mi ankaŭ retrovis vian klarigon pri tiu mantro ke vi skribis en 2010). Mi esperas ke vi metos future aliajn mantrojn elŝuteblajn. Mi lernas multe aŭskultante vian retradion, tio helpas min por scii kiel mediti ...kaj eble ankaŭ por trovi mian venontan vojon al budhismo. Sendube vi denove demandos klarigojn al vi pro tiu serĉado...
Amike,
Olivier

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #5 je: marto 13, 2013, 06:13:04 atm »
Dankon por via respondo, kara amiko.
Mi ĝojas informiĝi, ke niaj enhavo kaj prova elsendo placxas al vi.
En la postaj elsendoj estos pli da enhavoj pri budhismo, kaj mi esperas, ke tio donos al vi pli da helpo.
Bonan aŭdeblecon al vi!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Olivier

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 11
  • Karma: +0/-0
  • Serĉanto, el Francio
    • Vidi profilon
Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« Respondo #6 je: marto 13, 2013, 07:28:58 atm »
Bonege ! :)