Aŭtoro Fadeno: 7. Saĝo kaj Kompatemo  (Legita 890 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
7. Saĝo kaj Kompatemo
« je: marto 01, 2013, 05:21:23 ptm »
7. Saĝo kaj Kompatemo

  Demando: Mi ofte aŭdis budhanajn parolojn pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?
  Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ amo tre simila al tio estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesas atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝas bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstataŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj elspezas siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti individuo vere ekvilibra kaj perfekta.

  Demando: Do kio estas saĝo laŭ Budhismo?
  Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al grandaj sekureco kaj feliĉo, kio nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. La saĝo sur tiu ĉi nivelo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝema; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Facila estas la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.

  Demando: Mi opinias, ke malmultaj estas la homoj, kiuj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?
  Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, eble ili estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.
  
  Demando: Ĉu la kredo je Budhismo ludas iun ajn rolon?
  Respondo: Laŭ iuj religioj, oni estas savitaj per kredo. Tio estas, ke oni akceptas la verecon de certaj teologiaj ideoj, tio plaĉas al la supernatura estaĵo kaj kreas rilaton inter ili, kaj li respondis per savo al la homoj. En Budhismo oni komprenas kredon malsame.
  Se mi estas malsana. Mi mencias tion al mia amiko kaj li rekomendas sian kuracistinon al mi. Mi ne scias, ĉu tiu kuracistino estas bona aŭ ne, sed mi kredas la juĝon de mia amiko. Mi aranĝas rendevuon, iras al la kliniko de la kuracistino kaj dum mi restas en la atendejo, mi pririgardas la atestojn sur la muro. Mi vidas, ke tiu kuracistino akiris medicinan gradon en loka universitato kaj poste iris al Londono por plua studado. Estas ebleco, ke tiuj atestoj estas falsaj, sed mi kredas, ke ili estas veraj. Mi kredas, ke la departemento pri sano kaj medicina asocio grantias la pratikadon de vere kvalifikaj kuracistoj.
  Fine mi vidas la kuracistinon. Mi trovas, ke ŝi estas klerita, plaĉa kaj atentema, kaj la priskribita medicinaĵo tuj sanigas min. Antaŭe mi ne sciis, ĉu la kuracistino estas bona aŭ ne, nun mia sperto donas al mi konfidencon en ŝi. Sekve mi konsultas ŝin aliajn du fojojn kiam mi estas malsana kaj trovas, ke ŝi estas tre bona. Nun mi ne plu havas konfidencon, ke ŝi estas bona kuracisto. Mi scias bone, ke ŝi estas tia. Sed mi neniam sciis pri tio se mi havis neniom da kredo al la konsilo de mia amiko, al la vereco de kvalifikoj kaj al la reguloj de la medicinaj organizoj. Jen kiel Budhismo rigardas kredon kiel malfermecon al ebleco kaj volontecon por provi ion. Iuj kredoj en la budhaj instruoj kuraĝigas vin praktiki ilin kaj persisti ĝis venas la rezulto. Tiam vi ne bezonos kredon, ĝi estos anstataŭita de scio.
  
  Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?
  Respondo: Same kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "com" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj bonoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel oferemo, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al tiu mem. Ni povas vere kompreni la aliulojn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliuloj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliulojn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn klopodante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.
  
  Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?
  Respondo: Ni kutime opinias, ke altruisto prizorgas aliulojn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, egoisto prizorgas sin mem antaŭ ol la aliulojn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas kaj disvolviĝas en prizorgadon al aliuloj kiam ni vidas, ke aliuloj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.

  Demando: Vi diris antaŭe, ke kompatemo kaj amo estas similaj. Kiel oni povas distingi ilin?
  Respono: Eble estas plibone diri, ke ili havas rilaton. Oni povas uzi la vorton "Amo” por priskribi vastan variecon de sentoj. Ni povas ami niajn infanojn, niajn gepatron, niajn plej bonajn amikojn kaj najbarojn. Kompreneble, ĉiuj tiuj specaj sentoj havas certajn diferencojn, sed ili havas sufiĉe da komunaj elementoj, kiuj permesas nin uzi vorton "amo” por ĉiuj el ili. Kio estas tiuj komunaj elementoj? Kiam ni amas iun, ni intimiĝas kun ili, ni trovas ilin interesaj kaj ni zorgas pri iliaj fartoj. Iliaj kutimoj aŭ trajtoj ne ĝenas nin kvankam la aliaj trovas ilin ĝenindaj. Ni ne bezonas konscie klopodi por zorgi pri ili, sed tio venas el ni nature.
  Amo estas vorto por kontaktado, bonkoreco, prizorgo kaj konsidero al alia. Kutime ni sentas tion al tiuj, kiuj rekte rilatas al ni. La Budho diris, ke ni devas klopodi senti tion al ĉiuj. Li diris:
  "Kiel patrino protektas sian ununuran infanon eĉ spite sian vivon, tiel oni eĉ devas kultivi sian nemezureblan amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mndo” Sn. 149
  En Budhismo tiu "nemezurebla amo" estas nomata "metta".
  Kiam ni renkontas iun suferanta aŭ ĉagrenita, la zorga elemento de amo fariĝas la ĉefa sento kaj sin montras kiel kompatemon. Tiel kompatemo estas la  menso de amo al tiuj, kiuj suferas.
  
  Demando: Mi opinias, ke oni povas molesti vin kiam vi estas bonkora kaj ĝentila.
  Respondo: Tio estas ebla. Sed tio okazas eĉ se mi estas egoisma kaj agresema ĉar ĉiam estas homo, kiu estas eĉ pli malagrabla ol mi. Ne estas garantiaĵo. Eĉ dum iuj vere povas sin profitigi de mia boneco, plej multaj homoj aprecos min kaj kontaktos min kun respekto. Mi havos pli da amikoj kaj helpantoj ol ekspluantojn. Krome, kial mi devus permesi min fariĝi tia homo, kian mi ne ŝatas?
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:39:05 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.