Aŭtoro Fadeno: 6. Meditado  (Legita 9095 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
6. Meditado
« je: februaro 26, 2013, 06:25:08 atm »
6. Meditado
  
  Demando: Kio estas meditado?
  Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La palia vorto por meditado estas "bhavana", kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".
  
  Demando: Ĉu meditado estas grava?
  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscias, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesas al si mem: "Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca." Sed post horo li krias al sia edzino senkonscie simple pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.
    
  Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
  Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ kontraŭ la trafikaj reguloj, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel depresion, senracian timon aŭ skizofrenion. Opiniante, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas, sed iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elĉerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditado estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.
  
  Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
  Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, kiu estas "anapana sati" en la palia lingvo, kaj Ama Meditado, kiu estas "meta bhavana" en la palia lingvo.
    
  Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron, kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona maniero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspiroj kaj elspiroj. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj tirantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.
  
  Demando: Kiom longe mi devas mediti?
  Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.
  
  Demando: Kio estas Ama Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?
  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj regule praktikas ĝin, vi povas ekpraktiki Aman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine pri malamata persono, bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.
  
  Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado?
  Respondo: Se vi regule praktikas Aman Meditadon kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.
  Demando: Kiel tio eblas?
  Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Ama Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.
  
  Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
  Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.
  
  Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.
  Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti pri tio, kio okazas al ili sen penso pri la okazaĵo aŭ reago kontraŭ la okazaĵo.

  Demando: Kio estas la celo de tio?
  Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcesas ĝuste kompreni ĝin. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas doni positivan efekton sur nian vivon. La alia praktika avantaĝo de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo ne pro tio, ke ni jam disvolvas nian firman volon, sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.
  
  Demando: Do ĉu mi pravas se mi diras, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?
  Respondo: Jes. Tio estas la komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi", kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen "mi", kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
  
  Demando: Tio aŭdiĝas tre timinda.
  Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis per la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo iom post iom malfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperas same kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da personeca, socia kaj eĉ internacia konfliktoj originis el egoo kaj racia aŭ nacia fieroj, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" aŭ "Tio apartenas al ni!" Laŭ Budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.
  
  Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timinda. Kiel iluminiĝinto vivas sen senso de memo aŭ posedanteco?
  Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas vivi kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe ol la bezono por ĉiam esti pli bona kaj supera ol aliuloj? Aŭ ĉu vi ne sentas abomenon al la ĝeninda sento, ke vi eble perdos ĝin?" Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Nur neiluminiĝintaj homoj kiaj vi kaj mi havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.

 
  Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe oni devas mediti antaŭ ol ili iluminiĝas?
  Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.
  
  Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
  Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruistojn pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

  Demando: Mi aŭdis, ke psikiatroj kaj psikologoj vaste praktikas meditadon en la nuna tempo, ĉu vere?
  Respondo: Jes, vere. Nun meditado estas fame konata pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝin praktikas multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj en la nuna tempo same kiel en la antikveco.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:38:32 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.