Mi dankas pro via respondo, kiu multe interesis min. La manieron regi la informojn, mi ĵus kreis. Do ni devas testi ĝin, kaj atendi ĝian plenan efikon en posta tempo. Mi havas demandon, kiu koncernas la taŭgan elekton de "inteligente"; ĉu ĉi vorto spegulas la mensan kapablon en sia tuto aŭ nur la manieron por regi informon, do en tiu okazo mi preferus "intelekte" (per "nura" intelekto) ol "inteligente", kiu pli reliefigas la mensan kapablon. Ne hezitu diri al mi vian nekomprenon, ĉar fakte la nuancoj kaj apartaj uzoj de la vortoj ludas rolon en tiu temo de elekto pri vortoj. Se vi "intelekte" komprenas min, la komprenado eble ne estus inteligenteca, ĉar la iloj por regi la informojn ne tute respondos al la bezonoj. Ekz. vi uzas sensaĵojn, do informojn pere de la korpa rekta perceptado, dum kiam ni intelekte parolas, ni uzas vortoj sufiĉe nedifinitaj por akiri pli fajnan komprenadon, do la komprenado maltrafas sian celon, por klarigi konceptojn. Ĉu mi bone esprimiĝis ?
Amike
Petro