Aŭtoro Fadeno: deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"  (Legita 7353 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« je: februaro 27, 2013, 06:02:53 atm »
BDBR = bonaj demandoj bonaj respondoj. La koncerna demando tekstas :  "Ĉio ĉi estas tre inteligente konsolanta, sed mi devas agnoski, ke mi ankoraŭ estas iom dubema." Mi ne bone komprenas la unuan parton de la frazo. Kio estas tiu "ĉio", kiel oni povas inteligente konsoli, mi petas ke iu citu al mi ekzemplon, en kiu oni inteligente konsolas min (pro kiu faro ?) Pro kio "agnoski", kial ne "konfesi", kiu rilatas al pli intima afero ol agnoski (oni agnoskos Esperanton, kiam ĉiuj parolos ĝin, per leĝo)
Kiam oni donas opinion, ĉu oni agnoskas ? Mi mem dubas...
Afable
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« Respondo #1 je: februaro 27, 2013, 08:54:14 atm »
Dankon por via atentigo, kara amiko.

La angla teskto estas: "Question: All this is very intellectually satisfying but I must admit
that I am still a bit skeptical."

En "ĉio ĉi tio" mi eliminis vorton "tio".

Mi opinias, ke via propono estas bona.

Mi trovis la novan version de la angla verko:"Much of what you have said so far is very intellecturally satisfying but I must admmit that I am still a bit skeptical about rebirth."

Do mi faris modifon laŭ la antaŭa versio de la originalo: "Ĉio ĉi tio estas tre inteligente konvinka, tamen mi devas konfesi, ke mi estas ankoraŭ iom dubema."

Poste mi faros aliaj kontrolon laŭ la plej nova versio de la verkinto por fari ĝin e-libron, kaj denove voĉlegos ĝin laŭ la nova versio.
« Lasta redakto: februaro 27, 2013, 09:12:37 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« Respondo #2 je: februaro 27, 2013, 06:12:23 ptm »
Mi dankas pro via respondo, kiu multe interesis min. La manieron regi la informojn, mi ĵus kreis. Do ni devas testi ĝin, kaj atendi ĝian plenan efikon en posta tempo. Mi havas demandon, kiu koncernas la taŭgan elekton de "inteligente"; ĉu ĉi vorto spegulas la mensan kapablon en sia tuto aŭ nur la manieron por regi informon, do en tiu okazo mi preferus "intelekte" (per "nura" intelekto) ol "inteligente", kiu pli reliefigas  la mensan kapablon. Ne hezitu diri al mi vian nekomprenon, ĉar fakte la nuancoj kaj apartaj uzoj de la vortoj ludas rolon en tiu temo de elekto pri vortoj. Se vi "intelekte" komprenas min, la komprenado eble ne estus inteligenteca, ĉar la iloj por regi la informojn ne tute respondos al la bezonoj. Ekz. vi uzas sensaĵojn, do informojn pere de la korpa rekta perceptado, dum kiam ni intelekte parolas, ni uzas vortoj sufiĉe nedifinitaj por akiri pli fajnan komprenadon, do la komprenado maltrafas sian celon, por klarigi konceptojn. Ĉu mi bone esprimiĝis ?
Amike
Petro 
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: deka demando en BDBR, ĉapitro "renaskiĝo"
« Respondo #3 je: februaro 28, 2013, 10:54:27 atm »
Jes, ankaŭ mi opinias, ke vorto "intelekto" estas pli bona ol "inteligente" en tiu ĉi frazo. Mi faros modifon en mia traduko.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.