Aŭtoro Fadeno: vorto : geomanciisto  (Legita 3578 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
vorto : geomanciisto
« je: februaro 27, 2013, 05:42:12 atm »
Kio estas "geomanciisto" ? Mi trovis en la PIVo : "geomancio" : divenado per interpretado de la figuroj estigitaj de manpleno da ekz. tero. Kiu havus ekzemploj pri divenado ? Interpretado : 1. traduko en alian lingvon 2. signifklarigado 3. transdonado de la intima senco. Mi inaŭguras la fadenon "vortoj". Ĉu mi tuj aldonus sub-dosierojn ? Mi atendas vian reagon.
Dankon por la enmeto de novaj dosieroj.
Kore
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: vorto : geomanciisto
« Respondo #1 je: februaro 27, 2013, 08:39:58 atm »
Laŭ "A comprehensive Ĉinese-English Dictionary":
风水 (Ĉinlingva prononco: fengshui) The location of a house or tomb, supposed to have influence on the fortune of a family; geomantic omen.
风水先生:(Ĉinlingva prononco: fenshuixiansheng) geomancer; professor of geomancy.

En Ĉinio estas populara kredo iom superstiĉa, ke lokado de domo aŭ tombo, kaj la dato de ekkonstruigo aŭ vojaĝo rilatas al fortuneco de familio, do iuj homoj speciale lertas pri tiu scio kaj sin okupas pri trovi bonan lokon por onia domo kaj tombo, decidi taŭgan tagon kaj aliaj por gajni monon. Do la scio kongruas al esperanta vorto "geomancio" kaj la personoj okupiĝantaj pri tio kongruas "geomanciisto"

En nia lando ankaŭ estas humuraĵo pri geomanciistoj: Ambaŭ patro kaj filo estas geomanciistoj. Foje kaduka muro falis kaj premis la maljunan patron sunlumantan ĉe la murpiedo. La patro kriis al la filo, ke tiu savi lin. Sed la filo tuj revenis hejmen kaj konsultis libron pri geomancio. Poste, li diris al la patro: "Ne taŭgas labori hodiaŭ kaj morgaŭ laŭ la geomancia libro. Atendu ĝis mi savos vin post morgaŭ."
« Lasta redakto: februaro 27, 2013, 10:17:53 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: vorto : geomanciisto
« Respondo #2 je: februaro 27, 2013, 06:29:48 ptm »
Pri "geomancio" : ĉu tiu vorto estas pli ĝenerala (t.e. koncernas la tutan socion, en relative multaj okazaĵoj), ol faka (do koncernas nur apartajn uzojn en ĉina aŭ pli regiona civilizacio) ? Ĉu vi konas aliajn vortojn por tiu aŭ alia uzo ? Dankon por la serĉo, ĉar en Okcidento, tiun rimedon oni tute ne konsideras trafa. Pro tio, la kono pri tiu vorto ne estas grandskale ampleksa, sed limiĝas al kelkaj apartaj specialaj uzoj.
Dankon por viaj kontribuoj
Kore
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: vorto : geomanciisto
« Respondo #3 je: februaro 28, 2013, 05:02:56 atm »
Laŭ la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta:
风水 [fengshui] la situo de domo aŭ tombo, supozanta havi influon sur la sorto de familio; geomancia aŭguro; geomancio: 看风水 praktiki geomancion; serĉi terenon, kies geomanciaj kondiĉoj estus favoraj.  这栋房子风水好。 La situacio de tiu ĉi domo estas de alta geomancia kvalito.
风水先生 geomanciisto

La kredo pri tio estas tre populara en Ĉinio,do kiam oni volas konstruigi domon aŭ tombon, ili ĉiam petas geomanciiston decidi pri la ĝusta loko kaj ĝusta tempo por eklabori. Kaj la geomanciistoj kutime uzas specialan kompason ( 罗盘) por difini la direkton de la konstruotaĵo.

Kompaso por geomanciistoj:
« Lasta redakto: februaro 28, 2013, 05:14:28 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: vorto : geomanciisto
« Respondo #4 je: februaro 28, 2013, 10:56:45 atm »
Jes, vi povas aldoni dosierojn libere en tiu ĉi forumo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.