Aŭtoro Fadeno: Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado  (Legita 5206 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado
« je: februaro 25, 2013, 07:39:28 ptm »
  

  Plaĉis al mi esperantaj legado, verkado kaj tradukado, sed tute ne parolado pro tio, ke mi ne interesiĝas pri interkomunikado. Kiam mi estis libera, mi preferis resti hejme legante, verkante aŭ tradukante. Tia kutimo daŭris ĝis mia relernado de Esperanto post multjara silentado. Sed mia neparolema kutimo ŝanĝiĝis pro la instigo de Sinjoro Michel el Francio.

  Mi ekuzis skajpon tuj post kiam mi ekrelernis Esperanton por praktiki mian lingvon, tamen pro mia mallerteco en parolado mi nur kuraĝis skribi anstataŭ babili kun aliaj en Esperanto. Foje mi hazarde ricevis salutmesaĝon el franca samideano Michel, kiu diras, ke li interesiĝas pri mi kaj volas kontaktiĝi kun mi. Mi konsentis, kaj ni ekreciprokis mesaĝojn. Samideano Michel havas kutimon paroli esperante, kaj parolas tre bone kaj flue, sed lia parolo estis malfacile komprenebla por mi. Li ĉiam volis paroligi min, sed tio tiel nervozigis min, ke mi ekkaŝis min de li kaj alilandaj samideanoj, kiuj emas paroli esperante. Foje, li sendis al mi eksteratendan mesaĝon, ke li vojaĝos al Ĉinio kaj vizitos min dum la restsado en nia lando! Mi tuj ekagis por praktiki miajn esperantajn paroladon kaj aŭdadon. Mi ne volis fariĝi surdmutulo antaŭ li. Mi ekaŭskultis sondokumentojn kaj disaŭdigojn esperantajn, kaj ankaŭ provis praktiki mian paroladon kun aliaj samideanoj kaj eĉ komencantoj. Tio iom post iom progresigis min. Dum la unua gastiĝo de Michel ĉe mi, ni interbabilis, sed ne tre multe. Dum la babilado mi konfesis al li honeste, ke mi ne tute komprenas lin. Li respondis, ke li ankaŭ ne tute komprenas min. Tio ridigis ĉiujn samideanojn en la ĉambro.

  Ekde tiam mi ekpraktikis aŭde kaj parole kiam mi havis liberan tempon, do dum la aliaj gastiĝoj de Michel, ni babilis pli kaj pli multe, kaj mi povis rakonti al li historietojn libere.

  Poste mi invitis usonan samideanon Sinjoron Dennis instrui BEKkurson en Duobao-monaĥejo. Antaŭ lia alveno mi intense praktikigis min aŭde kaj parole por esti lia interpretisto. Mi estis nervoza antaŭ la renkontiĝo, timante, ke mi ne komprenos lian esperanton, sed mi tuj trovis, ke lia parolo estas tute facile komprenebla! Dum la instruado de Sinjoro Dennis, mi jen aŭskultis, jen parolis kun li kaj aliaj samideanoj. Tio progresigis min tre multe. Adiaŭinte lin, mi bonvenigis hispanan samideanon Augusto, kaj trovis, ke lia parolo ne estas tiel malfacile komprenebla kiel oni informis min antaŭe. Antaŭ nelonge mi aranĝis la gastiĝon de pola samideano Sinjoro Daniel kaj praktikis multe ĉe li.

  Jen mia sperto: Ĉiuj povos fariĝi lertuloj se ili kuraĝas praktiki.
« Lasta redakto: februaro 28, 2013, 10:52:36 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado
« Respondo #1 je: februaro 28, 2013, 04:59:07 atm »
Por instigi homojn kiel vi al plua zorgado de la lingvo, mi konsilus, ke vi aŭdu la sondosieron de ERR per tiu ligilo :
http://peranto.posterous.com/kreskigi-la-lingvon-sen-multe-da-mono
Post la montro de la ekrano, koncernanta la elsendintan tekston, kliku maldekstren (sur la triangulon = PLAY, la sono tuj ekaŭdiĝos)
Vi povos esplori la retlokon, elŝuti la materialojn, por sperti la lingvon per ili. La temoj estas multnombraj kaj tre interesaj, tiom artaj kiom aktualaj.
Ĝis viaj reagoj, kiujn mi esperas taŭgaj por via uzo.
Koran dankon por via atento
Petro
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado
« Respondo #2 je: februaro 28, 2013, 10:43:39 atm »
Dankon por via rekomendo.
Mi jam vizitis la paĝon kaj elŝutis la dokumenton.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.