Aŭtoro Fadeno: 5. Renaskiĝo  (Legita 1126 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
5. Renaskiĝo
« je: februaro 22, 2013, 06:00:46 atm »
5. Renaskiĝo
  
  Demando: De kie ni homoj venas kaj kien ni iras?
  Respondo: Ekzistas tri eventualaj respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili ekzistas per la volo de dio. Ili pasigas la vivon kaj poste iras al la eterna paradizo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke individuo venas el embriiĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas, poste mortas kaj ĉesas ekzisti. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj.
  La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum la naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko ŝajnas maljusta, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto dum nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Oni ne indas eternan suferadon pro siaj nekredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La dua ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da sciencaj atestoj por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirinde kompleksa kiel homa konscio disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermatozoo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio estas konata branĉo de scienco, do la fenomeno kiel telepatio estas pli kaj pli malfacila por esti konforma al materialisma mensmodelo.
  Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon pri tio, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj disvolviĝintaj kaj kulturitaj en tiu ĉi vivo denove formiĝas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas sian personecon kulturitan de mensaj karakteroj ambaŭ veninta el la pasinta vivo kaj formiĝinta en la nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝas kaj estas modifita de la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado, gepatra influo kaj socio. Post morto de la homo, la menso denove sin formas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭras ĝis la ĉeso de la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido, malamo kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingas staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo.
  
  Demando: Kiel la menso iras de unu korpo al alia?
  Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste "disaŭdiĝas" kiel la nova personeco.
  
  Demando: Ĉu tio ne estas la animo aŭ memo, kiu pasas de unu korpo al la alia kiam iu renaskiĝas?
  Respondo: Laŭ la Budho ne. Fakte, li instruis, ke la kredo pri eterna animo aŭ memo estas iluzio kreita de egoo kaj ĝi poste akcelas la egoon. Kiam ni vidas, ke ne estas eterna memo, malaperas egoismo, narcisismo, orgojlo kaj memcentreco. La individuo estas fluo, sed ne fortika roko.
  
  Demando: Tio aŭdiĝas kondtraŭdira. Se ne estas egoo, eble ankaŭ ne ekzistas identeco, kaj se ne ekzistas identeco, kiel ni povas diri, ke ni renaskiĝis?
  Respondo: Ĝi similas al futbala teamo, kiu daŭras 95 jarojn. Dum la periodo centoj da ludantoj aliĝis al la teamo, ludis en la teamo por kvin aŭ dek jaroj, forlasis kaj estis anstataŭitaj de aliaj ludantoj. Eĉ se neniu el la antaŭaj ludantoj ankoraŭ troviĝas aŭ eĉ vivas en la teamo, estas valide diri, ke la teamo ekzistas. Malgraŭ la senĉesa ŝanĝiĝo, la identeco estas rekonebla. La ludantoj estas malmolaj, nefluaj estaĵoj, sed el kio konsistas la identeco de la teamo? Ĝiaj nomo, memoraĵoj pri la pasintaj atingoj, la sentoj, kiujn la ludantoj kaj subtenantoj havas al ĝi, la strategio de la unuo, kaj aliaj. Identeco ankaŭ estas sama. Malgraŭ tio, ke ambaŭ korpo kaj menso senĉese ŝanĝiĝas, estas ankoraŭ valide diri, ke la renaskiĝinta persono estas kontinueco de la mortinta homo - ne pro tio, ke iu sensanĝinta memo iras de unu al alia, sed pro tio, ke la identeco persistas en memoroj, inklinoj, trajtoj, mensaj kutimoj, kaj psikologiaj tendencoj.

  Demando: Bone, se ni ĉiuj vivis antaŭe, kial ni ne povas memori niajn antaŭajn vivojn?
  Respondo: Iuj homoj povas memori siajn antaŭajn vivojn almenaŭ dum sia infaneco. Sed estas vere, ke plej multaj homoj ne povas tion fari. Estas kelkaj kaŭzoj pri tio. Eble la naŭ monatoj en la utero antaŭ la renaskiĝo forigas ĉiujn aŭ plej multajn memorojn. Eble la ŝoko de ĉiuj trudiĝintaj novaj sentoj ĉe la naskiĝo post naŭ monatoj forigas ĉiujn antaŭajn memorojn.
  
  Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?
  Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo; iuj renaskiĝas en infero; iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same, anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe maltrankvilon kaj ĉagrenon. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.
  
  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?
  Respondo: Karmo estas la plej grava sed ne la ununura faktoro influanta, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agadon" kaj aludas la intencan aktivadon de niaj menso, parolo kaj korpo. Alivorte, nia nuna stato estiĝis multe pro tio, kiel ni pensis kaj kondutis en la pasinteco. Same, niaj nunaj penso kaj konduto influas, kia ni estos en la estonteco. Ĝentila kaj amema homo inklinas renaskiĝi en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela inklinas renaskiĝi en infera stato aŭ kiel homo ĉefe travivanta malplezurojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, ardajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn inklinas renaskiĝi kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo simple daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.
  
  Demando: Vi menciis inferon. Ne diru, ke vi budhanoj kredas je infero.
  Respondo: Budhanoj ne kredas je infero se per infero vi diras pri la loko, kien juĝanta dio ĵetas ĉiujn siajn nekredantojn por puni ilin eterne. Budhano diras, ke tia ideo nur estas produkto de malsana kaj venĝema menso. Budhismaj terminoj "niraya" Kaj "apaya" kutime estas tradukitaj kiel infero, tamen ili signifas "degeneradon" Kaj "perdon". Krome, kruela kaj egoisma homo kreas por si mensan staton kaj sperton, kiuj estas ĉefe negativaj. La Budho diris: "La malsaĝuloj diras, ke infero estas sub la maro. Sed mi diras, ke infero estas nomo pri dolora sento ."(S.IV, 206)
  Mi montros al vi ekzemplon. Paranojulo vidas danĝeron, komploton kaj perfidon ĉie kvankam troviĝas nenio el tio. Estas lia penso, kiu faras lin konstante suspekti, timi kaj maltrankviliĝi. Neniu juĝas kaj poste kondamnas lin al negativa ekzisto. Li kreis tion por si mem. Plue, tia homo ĉiam havas eblecon sin liberigi el sia negativa penso kaj tiel, laŭ Budhismo, infero estas ne eterna. Ni ĉiam havas alian ŝancon.
  
  Demando: Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.
  Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Tio estas tuta celo de Budhismo. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco kaj kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn okazojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj kondukas al malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en la antaŭa vivo, tiaj tendencoj reaperis ankaŭ en la nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj. Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj travivaĵoj kutime estas pli feliĉaj.
  Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasinta vivo, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, eble malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos en la nuna aŭ sekva vivo, kaj alkondukos ĉiujn malagrablajn travivaĵojn, kiujn tiuj sintenoj kreis.
  Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasinta vivo, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝi el iliaj malagrablaj efektivoj.
  
  Demando: Ĉu Budhismo instruas, ke estas libera volo?
  Respondo: La Budho diris, ke estas tri falsaj vidpunktoj pri homa sperto. Ili estas, ke ĉio okazas hazarde, ke ĉio okazas pro la volo de supera dio kaj ke ĉio estas kaŭzita de pasinta karmo (Anguttara Nikaya 1173). Kiel mi diris antaŭe, nia karmo influas nin, sed ne determinas nin. Homa volo similas al rajdo de ĉevalo. Mi volas, ke la ĉevalo iru laŭ unu vojo je certa rapideco paŝa aŭ galopa, sed ĝi havas sian propran ideon. Se mi havas sperton kaj memfidon, mi povas farigi al ĝi kion mi volas. Se la ĉevalo opinias, ke mi estas malforta aŭ sensperta, ĝi ne atentas pri mia volo kaj faras precize tion, kion ĝi volas. Krome, la ĉevalo havas limitigitan kapablon ekster mia volo. Se mi volas ĝin iri 50 kilometrojn ĉiŭore, sed ĝi ne estas sufiĉe forta por iri tiel rapide, tio ne okazas malgraŭ kiom forte mi pelas kaj puŝas ĝin. Plezura rajdo sur ĉevalo konsistas el multaj faktoroj kaj tio estas sama kiel homa volo. Do vi povas diri, ke ni ne havas liberan volon. Kiel ĉiuj aliaj aferoj, nia volo estas limigita de kondiĉoj.
  Kompreneble, ju pli ni disvolvas nian volon, des pli da pacienco kaj persisteco ni havas, des pli ni povas ŝanĝiĝi en aktivaj metodoj. Tio estas la tuta celo de la Nobla Okera Vojo.
  
  Demando: Ĉu estas eble en la sekva vivo kontakti homojn, kiujn vi jam konas en tiu ĉi vivo?
  Respondo: Jes, certe. Iam vivis maljuna sinjoro kaj lia edzino, kiuj geedziĝis por multaj jaroj kaj profunde amas unu la alian. Ili diris al la Budho, ke ili amas unu la alian kaj volas fari la samon ankaŭ en la sekva vivo. La Budho respondis, ke se ilia intimeco estas forta, kaj se ili havas similajn nivelojn de fido, virto, malavareco kaj komprenemo, tio povos okazi. Kiam du homoj renkontiĝas kaj tuj havas reciprokan intimecon, kiu disvolviĝas en senĉesan kaj profundan amikecon aŭ amon, budhanoj povas diri, ke eble ili havis itiman rilaton en la antaŭa vivo. Tio ankaŭ estas alia pozitiva aspekto de renaskiĝo, ke la rilato inter homoj povas daŭri post morto.
  
  Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atesto, ke ni renaskiĝas post la morto?
  Respondo: Ne nur troviĝas scienca atesto subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas atestojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atesto por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atesto pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis al ŝi centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝis la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo same kiel ŝia priskribo ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis pro trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginia Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*.
  * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, ĉarlotteville USA 1975.
  
  Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj.
  Respondo: Vi ne povas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin.
  Demando: Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?
  Respondo: La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Sed ni jam vidis, ke troviĝas atesto pri la okazo de la renaskiĝo, ĝi ne povas esti superstiĉo.
  
  Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
  Respondo: Jes. Thomas Hŭley, kiu respondecis pri la konduko de scienco al la brita lerneja sistemo en la 19-a jarcento, kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis:
  "En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon por konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo... Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin kiel absurdaĵon. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, ĉar oni povas provizi la grandan argumenton de analogeco."
  Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis:
  "Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Ŝanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis en unu jaro antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj travivaĵoj. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Hindianoj opinias, ke la reenkarniĝoj estas ordinaraj aferoj; la miriga afero en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Oni povas rigardi tiun ĉi kaj similajn kazojn kiel pliajn pruvojn pri la teorio de la nedetruebleco de memoro."
  Profesoro Julian Hŭley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas al sciencaj pensoj. Li skribis:
  "Troviĝas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto, simile al certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la nova materiala strukturo. La spirita individuo neniam pensas aŭ sentas ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso sen korpo... Mi povas pripensi, ke io eligita portas la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel radia mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso."
  Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al ni duan ŝancon por disvolviĝi. Henry Ford skribis :
  "Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en la nuna vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo trankviligas mian menson... Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni."
  Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi ankaŭ konsolas nin. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!
  
  Demando: Ĉio ĉi tio estas tre intelekte konvinka, tamen mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ havas iom da dubo.
  Respondo: Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiujn ideojn, kiujn vi komprenas kaj de kiuj profitas sen kredo pri renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:35:31 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.