Aŭtoro Fadeno: 2. Bazaj konceptoj pri Budhismo  (Legita 988 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
« je: februaro 02, 2013, 06:26:15 atm »
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
  
  Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?
  Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas al la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la ringo kaj spokoj de rado centriĝas al la aksingo.
  La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.
  
  Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?
  Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi sen sperto de doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.


  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?
  Respondo: La vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj deziras eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
  Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiajn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas feliĉon al ni, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do se ni diras simple, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas de ni kontentecon kaj feliĉon. 
  
  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?
  Respondo: Dumvivaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe avido al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas renaskiĝon al individuo. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi pro laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al ni fizikan suferon ĉar ĝi kaŭzas al ni renaskiĝon.
    
  Demando: Ĉio tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.
  Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam al ni suferon kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu por la bezono sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia deziro estas senfina kiel senfundaĵo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiro aŭ feliĉo kaj kontenteco?

  Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?
  Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.
  
  
  Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo estas atingebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj ĉar en ĝi la Budho garantiis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas haveblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen ĝeninda volo, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. Tiam ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj. Tiel, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo al niaj propraj egoismaj deziroj, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.
  
  Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?
  Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni paroli kaj eĉ pensi pri ĝi. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo, memo kaj koncepto pri memo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:
  "Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204 
  
  Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?
  Respondo: Ne, ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
  "Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiĝo." Ud, 80
  Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.
  
  Demando: Se trajto de Nirvano estas manko de deziro kaj avido, kiel ni povas atingi ĝin per deziro atingi ĝin?
  Respondo: Same kiel klopodo por atingi iun ajn celon, oni devas koncentri siajn penadon kaj energion por atingi Nirvanon. Tamen frue aŭ malfrue kiam via kompreno profundiĝas, vi ekkomprenas, ke Nirvano estas stato de sendeziro kaj kompletaj scio, kontenteco kaj perfekteco anstataŭ ekstera afero, kiun vi povas "akiri". Kiam vi komprenas tion, via deziro malpliiĝas kaj fine ĉesas. Tiam vi jam atingas Nirvanon.
  
  Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?
  Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo nomiĝas la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikado al la ok aferoj ĝis ili fariĝas perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havigi al si bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.
« Lasta redakto: aprilo 13, 2017, 02:31:27 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.