Ĵus mi ricevis informon ĝojindan por ĉiuj ĉinaj geesperantistoj,ke Katalin.la redaktorino de Edukado.net ,akceptis inviton viziti Ĉinion .Ŝi estas ne nur elstara sed ankaŭ spertoriĉa esperantlingva instruistino certe mondfama .En mia lando la nombro de esperanto-komencantoj estas granda ,do por ni nesesas bona instruisto ja .Bedaŭrinde por mi nur ,ke mi ne havos ŝancon renkontiĝi kun ŝi ,ĉar la distanco inter mia urbo kaj ŝia vizitonta urbo estas ege fora .Antaŭe mi kelkfoje faris interparoladon kun ŝi tamen nur tajpe kaj ne voĉe ,en la retpaĝo Edukado,net.