Aŭtoro Fadeno: La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis en Kioto de Japanio  (Legita 58472 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis en Kioto, kiel jam raportite.  Kioto estas malnova urbo, kie troviĝas multaj budhismaj temploj (kaj ankaŭ ŝintoismaj sanktejoj).

La kongresejo situis tuj najbare de la templo Nanzen-ĵi, la centra templo de la Nanzenĵi-branĉo de la Linzai-skolo(臨済宗), unu el la zen-budhismaj skoloj.  Tiun ĉi branĉon iam estris Ŝibajama Zenkei, la unua direktoro de Japana Budhana Ligo Esperantista.  Li estas fame konata zen-budhano kaj verkis, tradukis multajn artikolojn en Esperanto.

Ĉirkaŭ 30 partoprenantoj de la kongeso vizitis la templon Nanzen-ĵi por la kongresa ekskurso.  Ŝibajana estis la 9a estro de la nomita branĉo, kaj la nuna 12-a estro estas Nakamura Bunpo, disĉiplo de Ŝibajama.  Li mem estas membro de JBLE, bonvenigis la ekskursanojn.  Sub la gvido de Nakamura kaj lia subulo, ili vizitis la tombon de Ŝibajama kaj preĝis antaŭ ĝi, aŭskultante sutrolegadon.

YAMAGUTI Sin'iti
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis en Kioto de Japanio
« Respondo #1 je: julio 02, 2015, 05:03:04 atm »
La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis la 20-21an de junio en Kioto. Tiu ĉi estas regiona kongreso sed la due plej granda kongreso post la Japana (landa) kongreso. Partoprenis en ĝi 190 homoj.

Japana Budhana Ligo Esperantista havis dum la kongreso budhanan fakkunsidon kun 11 ĉeestantoj.

Post recito de la Tri Rifuĝoj en la palia originalo, mi parolis pri “Revivigo de Budhismo en Barato”, uzante ekranon kaj projekciilon. Mi vojaĝis al Nagpur por rekte vidi la budhisman movadon subtenatan de dalitoj, kaj povis ĉeesti la ceremonion de la kolektiva konvertiĝo, kiun iniciatis Ambedkhar kaj nun gvidas Sasai Syûrei. Tiu ĉi movado, kiu celas disvastigon de Budhismo en diskriminaciatoj kaj tiel liberigi dalitojn el kasta sistemo, certagrade progresas sed la vojo ne estas tiel facila.

Sasai ankaŭ bataladis dum multaj jaroj por repreni la Mahabodhi Templon (nun monda heredaĵo) al la manoj de budhanoj. (Ĝi antaŭe apartenis al hindua familio. Nun ĝin administras komisiono konsistanta el pluraj budhanoj kaj hinduanoj.)

Batalado de Sasai eble donus la impreson, ke li estus pli agitanto ol budhano. Sed en Barato, se oni estas silentema, nenio ŝanĝiĝas. Sasai heredas la ideon de Ambedkhar, kiu estas rigardata kiel patro de la “nova” budhismo. Lia verko “Budho kaj lia Dharmo” estas leginda, ĉu aprobe, ĉu kritike.

(Fotojn vi povas vidi en la Fejsbuka grupo "budhanara". Se vi havas Fejsbukan aliron, bv aliĝi al "budhanaro@.)

YAMAGUTI Sin'iti
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis en Kioto de Japanio
« Respondo #2 je: julio 03, 2015, 08:02:44 ptm »
Permesu min denove skribi ĉi tie rilate la Kansajan Kongreson.
Memore al tiu ĉi kongreso, Japana Esperanta Librokooperativo eldonis la reviziitan "La Dek Bildoj de Bovpaŝtado" (verko de la zen-abato K'uoan 廓庵).
Ŝibajama Zenkei tradukis la verkon en Esperanton kaj la eldonejo BUKKA-SHA eldonis ĝin en 1930. Japana Budhana Ligo Esperantista eldonis "Esperanta Verkaro de Ŝibajama Zenkei", kiu inkludas "La Dek Bildoj", en 1970.
Ĉi-foja reviziita eldono inkludas ankaŭ la ĉinan originalon. Prezo: 400 JPY.


YAMAGUTI Sin'iti ****************************************
tel/fax 052-807-1198
adr. Nagoya-si, Tenpaku-ku, Tutihara3-205, JP-468-0026
URL: http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo.html
http://www.nagoya30.net/temple/kyosin/sin-iti/
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.