La 63a Kongreso de Esp-istoj en Kansajo okazis la 20-21an de junio en Kioto. Tiu ĉi estas regiona kongreso sed la due plej granda kongreso post la Japana (landa) kongreso. Partoprenis en ĝi 190 homoj.
Japana Budhana Ligo Esperantista havis dum la kongreso budhanan fakkunsidon kun 11 ĉeestantoj.
Post recito de la Tri Rifuĝoj en la palia originalo, mi parolis pri “Revivigo de Budhismo en Barato”, uzante ekranon kaj projekciilon. Mi vojaĝis al Nagpur por rekte vidi la budhisman movadon subtenatan de dalitoj, kaj povis ĉeesti la ceremonion de la kolektiva konvertiĝo, kiun iniciatis Ambedkhar kaj nun gvidas Sasai Syûrei. Tiu ĉi movado, kiu celas disvastigon de Budhismo en diskriminaciatoj kaj tiel liberigi dalitojn el kasta sistemo, certagrade progresas sed la vojo ne estas tiel facila.
Sasai ankaŭ bataladis dum multaj jaroj por repreni la Mahabodhi Templon (nun monda heredaĵo) al la manoj de budhanoj. (Ĝi antaŭe apartenis al hindua familio. Nun ĝin administras komisiono konsistanta el pluraj budhanoj kaj hinduanoj.)
Batalado de Sasai eble donus la impreson, ke li estus pli agitanto ol budhano. Sed en Barato, se oni estas silentema, nenio ŝanĝiĝas. Sasai heredas la ideon de Ambedkhar, kiu estas rigardata kiel patro de la “nova” budhismo. Lia verko “Budho kaj lia Dharmo” estas leginda, ĉu aprobe, ĉu kritike.
(Fotojn vi povas vidi en la Fejsbuka grupo "budhanara". Se vi havas Fejsbukan aliron, bv aliĝi al "budhanaro@.)
YAMAGUTI Sin'iti