Aŭtoro Fadeno: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi  (Legita 4442 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
« je: januaro 09, 2013, 01:45:35 ptm »
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Ĉangsha kaj Wŭan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.
« Lasta redakto: januaro 09, 2013, 05:30:25 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #1 je: januaro 09, 2013, 06:35:15 ptm »
cxu "La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo"?Laŭ mia opinio la verbo "proksimigi " ne taŭgas en tiu frazo. Eble  aliaj verboj estas pli bonaj kaj efikaj .Ekz. "la aktivado pli fortigas aŭ intimigas la rilatojn inter Esperanto kaj Budhismo".kompreneble nur miaopinie.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
« Respondo #2 je: januaro 09, 2013, 07:00:32 ptm »
cxu "La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo"?Laŭ mia opinio la verbo "proksimigi " ne taŭgas en tiu frazo. Eble  aliaj verboj estas pli bonaj kaj efikaj .Ekz. "la aktivado pli fortigas aŭ intimigas la rilatojn inter Esperanto kaj Budhismo".kompreneble nur miaopinie.
Jes, viaj propono pri la esprimoj estas prava, kara amiko. Tamen konsultinte en la "gugolo" mi trovis, ke oni same uzas terminojn "proksima rilato" "intima rilato" "forta rilato", do mi estas iom dubema pri mia esprimo "proksimigi la rilaton..."
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.