La monaĥejo situas en vilaĝo de Urbo Cangnan kaj ĝi estas ne tre malproksima de Monaĥejo Xiangyunsi. Ni translokiĝis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj por esplori la eblecon fondi esperantan bazlokon ĉi tie. Laŭ mi diversaj kondiĉoj estas pli bonaj kaj la fervora abato de la monaĥejo ankaŭ esprimis siajn konsenton kaj promeson ke ili provizos favoran kondiĉon por ni laŭ sia ebleco.