Aŭtoro Fadeno: Malferma ceremonio de Budha Halo en Monaĥejo Xiangyunsi  (Legita 2717 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Malferma ceremonio de Budha Halo en Monaĥejo Xiangyunsi
« je: aprilo 02, 2015, 05:07:39 atm »
    La unuan de marto, 2015 Okazis malferma ceremonio de nove rekonstruita budha halo en Monaĥejo Xiangyunsi, situanta en urbo Cangnan de Provinco Zhejiang. Mi partoprenis en la ceremonio laŭ invito kaj faris kelkajn fotojn.
    La monaĥejo situas en la restadejo de la urba registaro kaj jam perdiĝis la detala noto, kiam ekkonstruiĝis la monaĥejo. Laŭ restantaj historiaj notoj, la monaĥejo iam rekonstruiĝis en la sesa jaro dum la regperiodo de Imperiestro Tongzhi en Dinastio Qing (1867).
    Ĝi fariĝis centro de budhismaj kulturo kaj kredo en la regiono kiel restadejo de Cangnan-a Budhisma Asocio en 1993, kaj donis aktivan rolon en aferoj de budhismo kaj socio.
    Multaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj partoprenis en la ceremonio kaj la Vegetara Restoracio Miaotihu provizis tagmanĝon belan kaj bongustan.
« Lasta redakto: aprilo 02, 2015, 05:25:31 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.