Aŭtoro Fadeno: Estu mastro de nia vivo  (Legita 710 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Estu mastro de nia vivo
« je: januaro 03, 2015, 04:55:45 atm »
  Estu mastro de nia vivo

  1. Kiu aranĝas niajn naskiĝon, vivon kaj morton? Kio ni estos post nia morto?

  Kiam mi partoprenis en budhisma fakkunsido dum la japana kongreso de Esperanto, samideano diris, ke li estas konfuzita de demando, de kie li venis, kial li venis en la mondo kiel homo, kaj kien li iros post la morto. En la mallonga kunsido mi ne povis komuniki kun li pri tiu komplika demando, mi do promesis, ke mi speciale verku pri tiu temo post mia reveno al Ĉinio.

  Estas diversaj opinioj pri homaj vivo kaj morto. Iuj opiniis, ke ni naskiĝis en la mondon senkaŭze, kaj post nia morto nia vivo ne plu daŭros. Do ni naskiĝas kaj mortas tute nature senkaŭze. Iuj opinias, ke ni naskiĝas kaj mortas laŭ la volo de Dio, kaj nia vivcelo estas eviti naskiĝon en la infero kaj klopodi por naskiĝi en la paradizo aranĝita de Dio al ni. Tamen budhanoj havas sian propran opinion pri si mem.

  La budhisma vidpunkto pri tio

  Laŭ budhismo, ni spertas hieraŭon, hodiaŭon kaj morgaŭon. Ĉiuj scias bone pri tio. Se ni plilongigos la tempon, ni ankaŭ spertas sennombrajn antaŭajn vivojn, nunan vivon kaj ankaŭ sennombrajn estontajn vivojn se ni ne liberigos nin el la vivcirklo. Niaj vivoj tute similas al senĉesa ĉeno, kiu estiĝas el ĉeneroj ligitaj al aliaj ĉeneroj. Kvankam vekiĝinte en la mateno, ni opinias, ke ni estas samaj kiel en la lasta nokto, tamen en la sekva vivo estas neeble por ni havi saman korpon kvankam ni same havas vivon. Nia vivcirklo konsistas el ses formoj: Devao, Homo, Asurao, Besto, Malsata spirito kaj Suferanto en la infero. Eble iuj demandos: "Ĉu ni havos la saman korpon en la sekva vivo, tio tute ne havos rilaton kun mi." Imagu, se vi estus aktoro en iu teatraĵo, kaj dum via prezento oni bategus vin je via kapo tiel forte, ke vi sentus grandan doloron. Sed post tiu ĉi teatraĵo, kaj vi tuj ludus alian rolon en la sekva teatraĵo, ĉu ne plu dolorus al vi la kapo? Tute ne eble. Via kapo ankoraŭ doloras al vi malgraŭ ke vi jam havas alian rolon ol tiu, en kiu vi suferis pro la bato. Ĉar vi mem ankoraŭ estas sama en diversaj roloj de la teatraĵo. Tio estas sama afero dum la ŝanĝiĝo de niaj vivformoj. Sed kiu estas la spertanto de niaj vivoj, kaj kiu aranĝas pri nia estonteco? Pri tio mi parolos jene.

  Kial mi ankoraŭ estos mi mem en alia vivo?

  Ĉiuj vivestaĵoj konsistas el korpo kaj konscioj. Per nia korpo ni povas vivi kaj konduti, kaj per niaj konscioj ni povas percepti kaj decidi. En la nuna tempo, ni ĉiuj scias bone, ke ni havas ses konsciojn respektive de okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, per kiuj ni povas vidi, aŭdi, gustumi, flari, senti kaj pensi. Sed laŭ budhismo ni havas aliajn du: Manoon kaj Alajon. Kutime ili ne aktivas evidente en nia ĉiutaga ago, do preskaŭ neniu bone scias pri ili. Kvankam iuj sciencistoj konsciis pri ili, tamen ili ne konas ilin sufiĉe bone, do oni nomis ilin latentaj konscioj. Niaj ses konscioj aktivas en nia ĉiutaga vivo, kaj la informo de ilia aktivado estas konservitaj en la oka konscio per la sepa. Do la oka konscio havas funkcion de tenejo en kiu estas informoj de ĉiuj konscioj. Je nia morto, ĉiuj el la ses konscioj forlasis nin sinsekve. Tiam oni kutime opinias, ke ni mortas. Sed laŭ budhismo ne. Ĉar restas ankoraŭ la sepa kaj oka konscioj. Kiam la oka konscio forlasas nin, mi mortas. Tamen tiam ni ankoraŭ perceptas nin mem per la oka konscio. Fakte, la tiama memo estas la kombinaĵo de la oka konscio kun ĉiuj informoj pri niaj antaŭaj agoj, kaj bonaj kaj malbonaj. Dum malpli ol 49 tagoj ni vivas en mediuma mondo ĝis ni renaskiĝas. Nian renaskiĝon decidas la boneco de la informo. Se la informo de la bona konduto estas multa, ni do renaskiĝas en pli bona ekzisteco, kaj se la informo de malbona konduto estas multa, ni renaskiĝas en malpli bona ekzisteco. Se nia bona informo estas plej multa, ni renaskiĝos kiel devao, kaj se nia malbona informo estas plej multa, ni vivas en infera mondo por suferi. De tio vi scias, ke ni mem estas nia "Dio", kiu aranĝas pri niaj vivformo kaj sorto. La kaŭzo de tio similas al balono, kies altecon decidas la aero en ĝi.

  Sed ĉu nia metamorfozo estas tiel pasiva, ke ni tute ne povas elekti? Ne. Post kiam nia oka konscio forlasis nian korpon, ni ne plu havas fizikan korpon. Tamen laŭ nia percepto, ni ankoraŭ ekzistas. Tiam ni havas modiuman korpon. Tiu korpo estas tiel subtila, ke oni tute ne povas percepti per siaj konscioj. En mediuma korpo ni havas kvin magiajn povojn per kiuj ni scias bone pri niaj antaŭaj vivoj, ni povas aŭdi kaj vidi tion, kion ordinare ni ne perceptas kiam ni vivas kiel homo. Ni povas iri tien, kien ni ne povas iri tiel plu. Tiam ni havas du staton sobra aŭ dorma, simile al ni en la homa mondo. Kiam venas la tempo por nia renaskiĝo, ni vidas diversajn iluziojn, kiuj allogas nin. Se ni sentas korinklinon al iu el la iluzioj, ni perdis konscion kaj nia konscio iras en uteron de nia patrino, ĉu en formo de homo aŭ besto. Ekde tiam plej multaj el ni perdis la momoron pri nia antaŭaj vivoj kaj dronas en dorma stato. Post nia enurteriĝo, naskiĝis la sepa kaj ses evidentaj sinsekve kune kun la kreskiĝo de la feto. Do en la perfekta tempo, ni renaskiĝas en la nova vivformo.

  Kion ni faru por la plibona vivo?

  Kompreninte pri la principo pri mia metamorfozo, ni povas krei estontan feliĉon kaj ŝanĝi la nunan vivstaton per nia klopodo. Tio estas simpla: Laŭeble fari bonan konduton; sin deteni de malbona konduto kaj surbaze de tio, purigi nian menson kaj ŝanĝi nian memsstaton laŭ la budhisma teorio.

  Se ni klopodas per tia maniero, ni povas ne nur garantii pri nia feliĉa estonteco, sed ankaŭ ĝui la nunan feliĉon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.