Aŭtoro Fadeno: Rakonto de patrino  (Legita 602 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Rakonto de patrino
« je: decembro 29, 2014, 03:50:45 atm »
Rakonto de patrino

Deveno de la originalo: Interreto
Esperantigis Miaohui

Li vundis homon dum konflikto kiam li estis dekok jara, kaj estis kondamnita al sesjara malliberiĝo. Neniu vizitis lin ekde lia enkarceriĝo. Lia vidvina patrino nutris lin kun granda peno sed neniu antaŭvidis, ke okazis tia akcidento ĵus kiam li abiturentiĝis el supera mezlernejo. Tio ege vundis la koron de la patrino. Li komprenis, ke la patrino havas sufiĉan motivon malami lin.
  En la vintro tuj post lia enkarceriĝo li ricevis vestaĵon trikitan el lano. En la malsupra angulo de la vestaĵo estis brodita umefloro, sur kiu estis pinglita mallarĝa paperslipo: Bone ŝanĝu vian konduton, kaj via panjo atendas vian vivtenadon. La paperslipo larmigis lin, la ĉiama obstinulo. Tio estas lana vestaĵo permane trikita de lia patrino, kaj li bone konis eĉ ĉiun maŝon kaj fadenon. La patrino iam diris al li, ke oni devas vivi kiel vintra umeo, kiu havas despli belajn florojn en ju pli da malfacilaĵo. La patrino ankoraŭ ne vizitis lin en la malliberejo dum la sinsekvaj kvar jaroj, sed ĉiuvintre ŝi sendis lanan vestaĵon kun sama paperslipo. Li laboris pene kaj kondutis bone por ke li havu eblecon la malpliigi sian kondamniĝon kaj forlasi la malliberejon pli frue. Vere en la komenco de la kvina jaro li estis liberigita anticipe. Li revenis hejmen kun simpla pakaĵo, en kiu estis liaj nuraj havaĵoj de kvin lanaj vestaĵoj. Atingite hejmen, li vidis, ke rustiĝinta seruro pendas sur la pordo de lia hejmo, kaj sur la tegmento kreskas herboj altaj je futo. Li konfuziĝis: Kie estas mia patrino?
  Li sin turnis al najbaro. La najbaro rigardis lin surprizite kaj demandis, ĉu li ne revenos post unu jaro laŭ la kondamno. Li kapneis kaj demandis: "Kie estas mia patrino?" La najbaro klinis sian kapon kaj diris, ke ŝi jam forpasis. Li kvazaŭ trafiĝis per surpriza tondro: Ne eble! Lia patrino aĝis nur iom pli ol kvardek jaroj, kaj kiel ŝi povus forpasi? Li eĉ ricevis de ŝi lanan vestaĵon kaj vidis la paperslipon skribitan de ŝi.
  La najbaro kapskuis kaj kondukis lin al la tombejo de lia familio. Nova teramaso aperis antaŭ li. Li tute ŝtuporiĝis kun ruĝiĝintaj okuloj. Post sufiĉe longa tempo demando rampis el lia buŝo: "Kiel ŝi forpasis?" La najbaro resondis, ke pro lia vundigo, lia patrino prunteprenis monon por kuraci la vunditon.
  Post lia enkarceriĝo, la patrino eklaboris en fabriko de fajraĵoj malproksime de la hejmo je cent kilometroj kaj ne revenis dum longa tempo. La lanajn vestaĵojn ŝi sendis al la najbaro per aliaj por ke li transsendu al ŝia filo. Dum la lasta Printempa Festo, la laboristoj produktis fajraĵojn plilongiginte la labortempon kaj incendio okazis pro ilia malatento. Eksplodis la tuta fabriko, en kiu laboris dekkelkaj laboristoj kun la tuta familio de la fabrikestro, kaj ĉiuj el ili perdis la vivon. Lia patrino estis unu el la viktimoj. La najbaro suspiris kaj daŭrigis, ke li ankoraŭ havas alian lanan vestaĵon por poŝti al li por tiu vintro. Li ploregis batante sian bruston kaj piedfrapante la teron. Lia patrino perdis la vivon nur pro li. Li ja estis malfidela filo vere damninda al infero!
  Li vendis la malnovan domon en la sekva tago kaj forlasis la hejmlokon kun pakaĵo de ses lanaj vestaĵoj por perlabori sian vivon. La tempo flugis tre rapide kaj kvar jaroj jam pasis en palpebrumo. Li trovis ŝancon en urbo kaj funkciigis malgrandan manĝejon. Post nelonge li prenis honestan knabinon kiel sian edzinon kaj fondis malgrandan familion.
  La aferoj iris tre bone en la manĝejo pro la malalta kosto, bongusta manĝaĵo, lia ĝentileco kaj la fervoro de lia edzino. Li devis ellitiĝi je la tria aŭ kvara por fari aĉeton ĉiumatene kaj porti necesajn legomojn kaj freŝan viandon hejmen je la tagiĝo. Pro manko de helpantoj, la geedzoj tiel okupiĝis kiel turnanta turbo. Liaj okuloj ofte ruĝiĝis pro manko de dormo.
  Post nenonge iris al lia pordo maljunulino movante triciklon. Ŝi havis kurban dorson kaj lamajn krurojn. Ŝi esprimis mangestante, ke ŝi volas provizi legonojn kaj freŝan viandon al li, kaj la vendaĵoj estas freŝaj kaj malkaraj. La maljunulino estis muta, kaj vidiĝis tre malbela kun polvo kovrita vizaĝo kaj cikatroj sur la frunto kaj okulanguloj. La edzino ne konsentis ĉar ŝi sentis naŭzecon vidinte la vizaĝon de la maljunulino. Sed li akceptis la proponon spite al la malkonsento de la edzino. Oni ne sciis kial, la maljunulino rememorigis lin pri lia patrino.
  La maljunulino vere estis honesta, kaj ŝiaj legomoj postulitaj de li ĉiam estis freŝaj. Do je la sesa ĉiumatene, la maljunulino akurate sendis legomojn plenigitajn la triciklon al lia manĝejo. Ankaŭ li regalis la maljunulinon per nudeloj. La maljunulino manĝis tre malrapide kaj havis mienon de granda ĝuo.
  Li sentis acidecon en la koro kaj diris al la maljunulo, ke ŝi rajtas manĝi nudelon ĉe li ĉiutage. La maljunulo ridis kaj aliris lame. Rigardante ŝin, li denove rememoris sian patrinon kaj venis al li emo ploregi.
  Du jaroj pasis rapide, kaj lia antaŭa manĝejo fariĝis restoracio. Li akumulis grandan sumon kaj aĉetis domon. Sed la legomoj estis alsenditaj ankoraŭ de la maljunulino.
  Iutage post duonmonato li ne vidis la maljunulinon atendante longan tempon antaŭ la restoracio. La maljunulino ankoraŭ ne vidiĝis post unu horo. Pro manko de kontakta metodo al la maljunulino, li povis fari nenion alian ol aranĝi, ke laborantoj aĉetu legomojn. Post du horoj la laborantoj revenis kun legomoj. Rigardinte la aĉetaĵon, li eksentis malkontentecon, ĉar la aĉetitaj legomoj estis tute ne kompareblaj kun tiuj de la maljunulino. La legomoj alportitaj de la maljunulino estis atente elektitaj kaj ĉiuj el ili estis freŝaj kun nenia velkiĝinta folio.
  Sed la maljunulino neniam aperis ekde tiu tago.
  Baldaŭ estos la printempa festo. Kiam li faras ĝjaŭziojn, li subite diris al la edzino, ke li volis donaci bovlon da ĝjaŭzioj al la maljunulino, kaj samtempe malkovros, kio okazis al ŝi, ke ŝi ne alportis legomojn dum semajno, ĉar tio neniam okazis antaŭe. La edzino kapjesis por esprimi sian konsenton. Portante kuiritajn ĝjaŭziojn, li demandadis pri la lama maljunulino, kiu vendis legomojn, kaj finfine akiris informon pri ŝi en strateto, kiu distancas de lia restoracio je du stratoj.
  Li frapis je la pordo, sed neniu respondis. La pordo ne estis riglita, do ĝi malfermiĝis je lia puŝo. En malluma dometo kuŝis osteca maljunulino. Vidinte lin, la maljunulino malfermegis siajn okulojn de surprizo. Ŝi volis sidiĝi, sed povis fari nenion pro senforteco. Li metis ĝjaŭziojn ĉe la liton kaj demandis la maljunulinon, ĉu ŝi malsaniĝis. La maljunulino malfermetis sian buŝon por ion diri, sed nenion elbuŝigis. Li sidiĝis kaj ekesploris la dometon, kaj subite malfermis sian buŝon de surprizo vidinte kelkajn fotojn sur la muro. Tio ja estas la kunaj fotoj de li kaj lia patrino kiam li estis kvinjara, dekjara kaj deksep jara... En angulo de la ĉambro kuŝis malnova pakaĵo, sur kiu estis brodita umefloro!
  Turninte sian kapon, li gapis al la maljunulino kaj demandis, kiu ŝi estas. Fiksrigardante lin, la maljunulino subite kriis: "Filĉjo!"
  Li tute ŝtuporiĝis. Ĉu la maljunulino antaŭ li ne estis la mutulino, kiu portis legomojn por li dum du jaroj? Ĉu ŝi vere estis lia patrino?
  Sed la raŭka voĉo estis tiel konata, ĉu ŝi povus esti iu alia ol lia propra patrino? Li fiksirigardis la maljunulinon, subite iris antaŭen, prenis ŝin en la sinon kaj ekploregis. Kuniĝis la larmoj de ambaŭ patrino kaj filo.
  Oni ne sciis, longe ili ploris. Li unue levis la kapon kaj diris singultante, ke vidinte la tombon de la patrino, li vere kredis, ke ŝi jam forpasis, kaj pro tio li forlasis la hejmon. La patrino forviŝis siajn larmojn kaj rakontis, ke najbaroj tiel agis laŭ ŝia peto. Okazis eksplodo en la fajraĵa fabriko, kie ŝi laboris, tamen kvankam ŝi feliĉe postvivis, la akcidento detruis ŝian vizaĝon kaj lamigis ŝiajn krurojn.
  Rigardante sian detruitan vizaĝon, ŝi pensis, ke la filo jam malliberiĝis, kaj ili ankaŭ estas malriĉaj, do li ne kapablos preni edzinon poste. Por doni nenian malhelpon al li, ŝi ekhavis ideon, ke la najbaroj pretendu ŝin mortinta, por ke li forlasu la hejmlokon kaj fondu sian familion en alia loko.
  Ŝi nur revenis al la vilaĝo informiĝinte, ke li jam forlasis la hejmon. Per senĉesa kolektado de lia informo ŝi eksciis, ke li venis en tiun ĉi urbon. Perlaborante sian vivon per kolektado de uzeblaj forĵetaĵoj ŝi finfine trovis lin en tiu ĉi malgranda manĝejo post serĉado de kvar jaroj. Ŝi ekzaltiĝis pro tio, sed eksentis maltrankvilon vidinte la okupitecon de la filo.
  Ŝi ekaĉetis legomojn por la filo, por ke ŝi vidu la filon ĉiutage kaj iom malfaciligu lian laboron, kaj faris tion sinĉese dum du jaroj. Sed nun ŝi ne plu povis tion fari por li pro tio, ke ŝi ne povis movi siajn krurojn kaj forlasi sian liton facile.
  Larmoj plenigis la okulojn de la fino. Anstataŭ atendi ĝis la fino de la patrina rakonto, li eliris portante ŝin sur la dorso kaj pakaĵon en la mano.
  Kun sia patrino sur la dorso, li tute ne sciis, ke li loĝis tiel proksime al la loĝejo de ŝi. En malpli ol dudek minutoj li portis sian patrinon hejmen. La patrino loĝis en lia nova hejmo tri tagojn kaj dume ŝi diris multe pri sia travivaĵo. Laŭ ŝia diro, kiam li ĵus malliberiĝis, ŝi preskaŭ volis sekvi lian patron, tamen pensinte, ke la filo ankoraŭ ne elliberiĝis, kaj ŝi ne rajtas forlasi la mondon, do ŝi posvivis; kiam li liberiĝis el la malliberejo, ŝi pensis, ke ŝi ne rajtas forlasi la mondon, ĉar la filo ankoraŭ ne fondis sian novan familion; Vidinte, ke la filo havas sian familion, ŝi pensis, ke ŝi ne rajtas forlasi la mondon, ĉar ŝi ankoraŭ ne vidis sian nevon, do ŝi denove postvivis.
  La rido ĉiam restis sur ŝia vizaĝo kiam ŝi rakontis tion. Li ankaŭ diris multon al la patrino, tamen li tenis la sekreton, ke tiufoje li hakis tiun, kiu humiligis lian patrinon per la plej obscenaj vortoj. En la mondo li povas lasi sin insulti kaj bati per diversaj manieroj, tamen li povas lasi neniun humiligi lian patrinon.
  Ŝi forpasis aplombe post tri tagoj. Vidinte lian kordoloron pro perdo de la patrino, la kuracisto diris tenere: "Ŝajne ŝi suferis de osta kancero dum pli ol dek jaroj. Estas preskaŭ miraklo, ke ŝi vivi ĝis nun. Do ne plu malĝoju."
  Li levis sian kapon ŝtupore. Ĉu vere la patrino suferis de osta kancero?
  Malvolvante la pakaĵon, li vidis nete ordigitajn novajn lanvestaĵojn por infano, lia edzino kaj li mem. Sur ĉiu vestaĵo brodiĝis ruĝa umefloro.
  Malsupre de la pakaĵo estis sanatesto: Osta kancero! La notita tempo estis la dua jaro de lia malliberiĝo.
  Liaj manoj tremetis kaj lia koro doloris kiel fosiĝo per tranĉiloj. Fideleco estas la plej granda bono, kaj la gepatra amo daŭras eterne, do la gefilaj fideleco ankaŭ devas daŭri eterne.
« Lasta redakto: decembro 31, 2014, 06:03:24 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.