Aŭtoro Fadeno: Museto kaj Lamao  (Legita 3565 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Museto kaj Lamao
« je: januaro 10, 2013, 11:02:58 atm »
  Museto kaj Lamao
  
  Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Iutage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto reviviĝis iom post iom, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon.
  En la hejmo de la lamao vivis ankaŭ kato. La museto ĉiam sentis ne tolereblan timon al la kato, kvankam la kato neniam atencis ĝin.
  Iutage la museto petis la lamaon: “Bonkora majstro, mi estas sufiĉe feliĉa vivante ĉe vi, tamen pro io mi deziras vian helpon.” La lamao demandis ridetante: “Per kio mi povas vin helpi?” “Ĉiam, kiam mi vidas vian katon, mi sentas grandan teruron. Mi petas, ke vi aliformigu min en katon.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin en katon.
  Estante kato, la museto opinis, ke ĉio iros bone al ĝi. Sed tuj kiam ĝi elpordiĝis, ĝi vidis hundon grandan kaj ferocan. Ĝi senprokraste fuĝis hejmen terurigite. Poste, ĝi petis la lamaon: “Ĉu vi bonvolas aliformigi min kiel hundon?” La lamao konsentis pri ĝia peto.
  La hundiĝinta museto eliris fiere kaj arogante, sed vidante, ke tigro preterpasas, ĝi kuregis hejmen laŭeble plej rapide. Ĝi diris al la lamao deprimite: “Bonvolu aliformigi min kiel tigron.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin kiel tigron. Sed apenaŭ la tigriĝinta museto vidis la katon en la kuirejo, ĝi kuregis al la lamao vekriante pro timo.
  La konfuzita museto demandis la lamaon: “Bonkora majstro, kial mi ankoraŭ timas la katon fariĝinte tigro?”
  La lamao ekridis. Li diris al la museto: “Gravas ne viaj korpo kaj formo, sed via menso. Kvankam vi havas formon de tigro, tamen vi ankoraŭ havas menson de museto, kiel vi povas ne plu timi la katon?”
  Karaj legantoj, mi volus peti informon, kiel vi opinias pri nia menso leginte tiun ĉi rakonton?
  
« Lasta redakto: februaro 01, 2013, 06:44:55 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta verdeca

  • Malsupera membro
  • **
  • Afiŝoj: 61
  • Karma: +2/-0
    • Vidi profilon
Re: Museto kaj Lamao
« Respondo #1 je: januaro 11, 2013, 12:39:46 ptm »
Interesas min forte la rakonto .La museto estas felicxa ,cxar ĝi renkontas bonkoran lamaon dum sia danĝera situacio.Jes ,en nia mondo vivas diversaj bestoj kaj ankaŭ insektoj .Ili estas amikoj de nia homaro ,kvankam kelkaj el ili  estas enuigitaj .ekz. moskito,muso ktp.