Aŭtoro Fadeno: Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem  (Legita 643 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem
« je: majo 06, 2014, 06:26:16 atm »
Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem

  Iutage disĉiplo enurbiĝis sekvante sian mastron por almozpeti. La urbo estis homplena kaj prospera, do la disĉiplo diris: "Mastro, hodiaŭ ni certe povos ricevi multajn manĝaĵojn." La mastro sin tenis silenta. Post kiam la disĉiplo finis la parolon, iu forte elĵetis vitran botelon de alkoholaĵo sur la teron kaj disrompis ĝin. La mastro haltis, sin klinis kaj deprenis la vitropecojn. La disĉiplo demandis konfuzite: "Por kio ni ŝovu la nazon en fremdan vazon? Almenaŭ ni ne ofte venas en urbon, kaj ne estos pikitaj de la vitropecoj, do ni hastu por la almozpeto!"

  La mastro montris al homo iranta al ili de malproksime kaj diris: "Vidu! Li iras sur la blinda vojo per irbastono, kaj certe havas malbonan vidpovon. Kio okazos se li hazarde vundiĝos de la vitropecoj? Sur la stratego multaj homoj paŝas tien kaj reen, do la vitropecoj povas facile trapiki pneŭon, kaj krome, multaj homoj surhavas sandalojn. Se oni senatente piedpremos sur ilin, ili vundiĝos je la piedoj."

  La disĉiplo pretervole admiris la bonkorecon de la mastro. Ili deprenis ĉiujn vitropecojn, metis ilin en rubujon kaj daŭrigis la almozpetadon poste. Kiam ili petis manĝaĵon ekster butiko, la butikestro insultis ilin malice kun malestimo sur la vizaĝo: "Homoj en monaĥaj roboj kiel vi ĉiam trompas por mono. Mi renkontis ilin tro multe. Ĉu vi opinias, ke mi ne kapablas elvidi vian ŝajnecon post kiam vi alivestas vin per monaĥaj roboj? Vi eĉ almozpetas antaŭ ol mi ion elvendas. Ho, ve! Damninde! Iru for! For! Rapide! Ne ĝenu mian komercon, alie mi venigos policiston".

  Apenaŭ la disĉiplo volis ion diri al la mastro pri la malraciaj riproĉo kaj insulto, la mastro tuj detenis lin kaj diris: "Patrono, trankviliĝu! Pardonon, ke ni ĝenas vin. Mi deziras, ke vi havu prosperan negocon kaj grandan pacon."

  Kiam ili estis forironta, iu proksima mastro venis kaj diris al la malĝentila homo: "Ili certe ne estas trompistoj, ĉar mi ĵus vidis, ke ili subtenis blindulon trairi la straton, kaj krome metis la vitropecojn en rubujon. Kiel tiel bonkoraj homoj povus trompi la aliajn?" Dirinte li memvole donacis ion al ambaŭ monaĥoj kaj favore bondeziris, ke ili havu bonan vojaĝon. Ambaŭ monaĥoj sin klinis kun rideto por esprimi sian dankemon.

  La disĉiplo diris: "Mastro, en la mondo ankoraŭ troviĝas bonulo kredanta nin." La mastro respondis: "Memoru, la eldiritaj vortoj kaj faritaj bonaj aferoj de ni estas la vojoj, kiujn ni mem pavimis. Se ni tenas bonan menson en la koro, la vojo ĉiam estas senfina! Se vi etendas la manon por esti preta helpi aliajn, via malbona sorto tuj ĉesos, kaj oni ĉiam subtenas vin."

  Estas interparolo de zenmastroj Hanŝan kaj Ŝide en la antikva Ĉinio. Hanŝan demandis al Ŝide: " Kion fari se iu en la mondo vin kalumnias, molestas, malhonoras, mokas, malestimas, malnobligas kaj trompas?" Ŝide respondis: "Mi bezonas nur lin toleri, lasi, eviti, indulgi, respekti, ignori, kaj post kelkaj jaroj refoje observi!"

  Plaĉaj vortoj similas al varmo en vintro, dum malplaĉaj vortoj similas al frosto en somero. Bonkoraj vortoj povas vigligi ĉiujn vivestaĵojn kaj serenigi nian vivon kiel printempa brizo dum malicaj vortoj disigas amikecon kiel spado kaj velkigas la bonecon. Ĉiuj vortoj diritaj de ni similas al brikoj pavimitaj sur nia vojo. Nia harmonio estas bona materialo, kaj per nia bona materialo ni povas krei bonan estontecon.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.