Aŭtoro Fadeno: Mankas Esperanto-librovendejo ĉe la retejo Taobao  (Legita 5032 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Zhao Venki

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 2
  • Karma: +1/-0
    • Vidi profilon
Mankas Esperanto-librovendejo ĉe la retejo Taobao
« je: januaro 13, 2013, 09:07:45 ptm »
Por novaj komencantoj, mankas al ili Esperanto-lernolibro. Kutime komencantoj, precipe memlernantoj trovi librojn malfacile.
Mi opinias, ke estu bone se iu persono aŭ organizo stariĝus libro-vendejo ĉe Taobao. Tio povos plifaciligi la lingvo-lernadon. Ne nur bone por lernantoj, sed ankaŭ por ĉiuj ĉinaj esperantistoj.
Kiu povas fari tion, aŭ ĉu jam troviĝas iun?

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Mankas Esperanto-librovendejo ĉe la retejo Taobao
« Respondo #1 je: januaro 13, 2013, 11:44:38 ptm »
Samideano Zhao diris prave. Nun ege mankas oficiala librejo de Esperanto en Ĉinio. En Ĉinio eble la plej grandaj vendistoj de esperantaj libroj estas sinjoro Wei Ŝan (Montego) kaj Xi'an-a Esperanto-asocio, tamen ili ne viglas en vendado per interrteo. Ankaŭ mi proponis al Xi'an-a Esperanto-asocio pri la reta librejo.
En la nuna tempo oni povas aĉeti eksterlandajn librojn ĉe http://www.amazon.cn, sed la prezo estas sufiĉe alta por ĉinoj. Oni ankaŭ vendas malnovajn librojn en retejo http://www.kongfz.com, tamen la specoj ne estas multaj.
Budhana Retejo Esperantista havas propran esperantan bibliotekon en Monaĥejo Tiefosi. Ankaŭ mi havas intencon ordigi kaj publikigi la katalogon de niaj kolektitaj libroj por ke samideanoj prunte legi aŭ fotokopii, tamen tio bezonas multan tempon, kiu ege mankas al mi.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.