Antaŭ hieraŭ mi venis al Monaĥejo Ŝeŝjŭesi laŭ invito de mia budhana amiko kaj kunlerninto. Li transprenis la respondecon administri malgrandan monaĥejon en malgranda vilaĝo ĉe Urbo Pingyang de Urbo Ŭenĝou, Provinco Zhejiang. Li proponis, ke mi ekloĝu en tiu ĉi monaĥejo por daŭrigi mian laboron instrui Esperanton kaj samtempe eduki budhanajn esperantistojn por kune realigi mian revon disvastigi budhismon pere de Esperanto kaj disvastigi Esperanton per budhismo. Mi akceptis la inviton kaj decidis doni bazan kurson de Esperanto dum la vintra feriotempo.
Jen kelkaj fotoj de la monaĥejo. Per la fotoj vi povas vidi, ke la monaĥejo estas tre malgranda, sed kompakta, kun unu korto kaj du duetaĝaj loĝdomoj aparte por viroj kaj virinoj.