Aŭtoro Fadeno: Artikolo de RetRadio pri efemereco  (Legita 3237 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Artikolo de RetRadio pri efemereco
« je: novembro 15, 2014, 12:16:41 atm »
Jen artikolo redaktita fare de Gian Piero Savio. Vi povas trovi ĝin per http://esperantaretradio.blogspot.fr/2014/11/kapara.html?view=sidebar
Dankon por via vizito.

Sin konsoli post materia perdo

Laŭ popola tradicio, en la parolata hebrea lingvo, oni sufiĉe ofte uzas la terminon “kaparà” [כַּפָּרָה]. Temas pri vorto de rezigno kaj submetiĝo al la kontraŭa destino, kiam okazas iu sufiĉe malplaĉa malagrablaĵo. Ĝi substrekas ĉagrensenton sed ĉefe esprimas esperon, ke la okazinta malbonaĵo ĝuste okazis anstataŭ alia pli doloriga. Ĝenerale oni rilatas al mona perdo fronte al ebla vundo aŭ eĉ, Dio nin gardu!, al ebla morto.

Ĝuste je la mezo de la pasinta oktobro, mi plene povis percepti la saĝon malantaŭ la popola koncepto de “kaparà”, kaj kiel ĝi vere povas kontribui al mildigo de la peno pro doloriga perdo.

Post 7 monatoj de plene suna ĉielo, subite, frumatene frapis la centron de Israelo, ŝtormo surprize forta kun amaso da fulmoj kaj tondroj. Malbonŝance, fulmo trafis alttensian transformilon apud nia konstruaĵo. La kontraŭfulma protektilo sur la elektra reto de mia komputila aparataro tute ne protektis ĝin kaj la rezulto estis... katastrofo. Mia ĉefa belega amata komputilo, donaco de mia edzino por mia emeritiĝo antaŭ kelkaj jaroj, neripareble difektiĝis samkiel preskaŭ ĉiuj aparatoj por savado de la valoraj datumoj. Kaj laste sed ne malpli grave: la asekuro ne kovras tiun riskon.

Nur longtempa komputilisto povas provi tiom da peno pro simila perdo: perdiĝis ne nur la aparataro, sed dokumentoj kaj fotoj, kaj valoraj ne malhaveblaj programoj aĉetataj dum la jaroj. Dum la unuaj tagoj post la katastrofo, mi vagadis ien tien, ŝokita sen povi konsciiĝi pri la okazintaĵoj.

Unu el miaj plej karaj amikoj, sciinte la aferon fare de mia edzino, decidis iamaniere mildigi mian ŝokon. Vespere li atingis nian hejmon kun enmane malgranda paketo. Li petis de mi fari kelkajn malrapidajn profundajn spirojn, sidiĝi trankvile apud li kaj malfermi la donaceton (vidu ĝin supre, dekstre en la bildo). Temas pri surmeblaĵo, iuspeca talismano tradicie farita el malnova peco de ligno el granatarbo, kiu simbolas abundon, fekundon kaj bonŝancon.

Por mi, ĝenerale skeptika ulo pri spiritaj aferoj, estis tre surprize aŭskulti mian amikon dum lia prelegeto pri la terapeŭtikaj kvalitoj de la koncepto de “kaparà”.

Subite mi rimarkis, ke neniu en mia vivo donis al mi sufiĉe kleran kaj trafan edukadon, kaj ke mi mem ne sufiĉe bone asimilis la fakton, ke ĉio en la medio, ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni kaj ni mem, daŭre ŝanĝiĝas. Ankaŭ la posedo de io tre ŝatata estas nur provizora. Do, kial suferi pro la perdo de io, des pli se temas nur pri materiala damaĝo?

Nur nun mi komprenas la veran signifon de la aforismo de la presokrata greka filozofo Heraklito: “Πάντα ῥεῖ” [panta rhei],"ĉio estas fluanta", ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo kaj rapide ŝanĝiĝas.

Sed por konkludi, akorde kun mia tre malagrabla travivaĵo: por viaj elektronikaj aparatoj ne fidu pri protektiloj kontraŭ fulmoj, ne gravas kiom multekostaj, kaj kiel trafe oni reklamis ilin! Temas ja pri friponaĵoj! Kiam alproksimiĝas ŝtormo: “disigu elektronikaĵojn de la kurento!”.
« Lasta redakto: novembro 15, 2014, 12:24:52 atm de Petro »
Petro

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Artikolo de RetRadio pri efemereco
« Respondo #1 je: novembro 21, 2014, 06:54:44 atm »
Kvankam multaj homoj ne havas la vidpunkton de Efemereco teorie, tamen en nia cxiutaga vivo tio estas okazo tiel ordinara, ke ni kutime ignoras ĝin. La budhisma teorio pri Efemereco ne estas malreala teorio, sed vera sperto de vivestaĵoj en la mondo. Fakte cxio estas efemera kun siaj estiĝo, ŝanĝiĝo, kadukiĝo kaj detruiĝo. Certe en nia vivo tio estas naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto kaj aliaj. Se ni ignoras la efemerecon, eble ni havos pli da koraj suferoj pro la malagrablaj spertoj en nia vivo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.