Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 3. 24-31  (Legita 1029 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 3. 24-31
« je: oktobro 20, 2014, 11:45:07 atm »
24: D: Ĉu estas regulaj kunvenoj de la Samgo?

  R: Kunveno de recitado (Uposatha Kamma) okazas en ĉiu duonmonato. La monaĥoj kunvenas por reciti la tekston de preceptoj (Patimokkha), kaj laŭ vinajo ekzameni ĉies kondutojn en la pasinta duonmonato. La procezo okazas per memkritiko kaj malkaŝo pri la eraroj. En la fino de la jara pluvsezona retiriĝo okazas ceremonio konata kiel Pavarano (Pavarana). Pavarano signifas kontentecon kun memkritiko kaj alies malkaŝo. Per tiu maniero, ĉiu esprimis penton pri siaj eraroj. Ĝi fakte ankaŭ estas kunveno por retrorigardi la monaĥan vivon. Por konsultado pri aliaj aferoj, kunvenoj okazas laŭ bezono.

  25: D: Ĉu estas prave diri, ke Ŝakjamunio adoptis certan sisteman aspekton de la primitiva socio en la samgan ordenon?

  R: Oni povas tiel pensi pri la demokratia sistemo kaj sistemo de financa divido (egale dividi la havaĵon de la ordeno sen persona posedo). Dum la fruaj tagoj de la samgo, Bikŝuoj ne partoprenis en produktado. Sed en la han-nacieca regiono de Ĉinio monaĥoj kutime partoprenas en kamplaboro, kaj instigas kombinadon de kamplaboro kun budhisma praktikado. Tio estas bonega trajto de ĉina samgo.

  26. D: Ĉu la karma sistemo ankoraŭ funkcias nun?

  R: Ambaŭ Uposata kaj Pavarana sistemoj ankoraŭ funkcias en la sudaj budhismaj landoj. Do estas aliaj karmaj sistemoj, kiel la ordina karmo. Ŝajne por plej parto da monaĥoj la aktivadoj estas konservitaj kiel religiaj ritoj. Hodiaŭ en Ĉinio ankaŭ estas monaĥejoj, kiuj ankoraŭ konservas la sistemojn de Uposato kaj Pavarano. Sed la demokratia spirito de la karmo jam perdiĝis pro la fakto, ke multe da feŭdaj sistemoj enkondukiĝis en la monaĥejoj dum longa periodo de feŭdismo precipe pro la fakto, ke la monaĥejaj reguloj (Conglin Qinggui) estis modifitaj kaj efektivigitaj de la feŭda kortego laŭ ĝiaj bezonoj.

  27. D: Kio estas la signifo de “Conglin Qinggui”?

  R: La originala signifo de “Conglin” estas arbaro. Dense loĝata monaĥejo similas al arbaro plenaj de arboj, do ĝi nomiĝas “Conglin” signifanta grandan monaĥejon (Mahavihara). “Qinggui” signifas la reguloj ĉiutage observitaj de monaĥoj aŭ monaĥinoj en monaĥejoj. Ili estas ordigitaj laŭ la vinajo farita de la Budho kaj ĉefaj kondiĉoj de la stato, inkluzive klimato, geografio, sociaj kutimoj, leĝoj kaj reguloj de la stato kaj ankaŭ la skolajn trajtoj kaj tiel plu. La plej fruaj monaĥejaj reguloj en Ĉinio estis iniciatitaj de Majstro Daoan de la Dinastio Okcidenta Jin en la kvara jarcento. Post tio, ĉiu skolo en la sekvaj dinastioj kreis sian propran monaĥejajn regulojn. Ekzemple en Dinastio Tang Regularo por monaĥoj de Zena skolo estis kreita de Majstro Baizhang kaj poste ĝi perdiĝis. Poste, “Regularo reviziita de la reĝo” estis kreita de reĝo de Dinastio Yuan. Tio fakte estas konformado al la bezono de feŭdaj regantoj, kaj havas nenian rilaton kun Majstro Baizhang. Poste la regularo estis efektivigita laŭ reĝaj ordonoj tra la eraoj Hongwu kaj Yongle de Dinastio Ming, kaj fariĝis komuna sistemo observita de ĉiuj monaĥoj kaj monaĥinoj en la tuta Ĉinio anstataŭ ĉiuspecaj originaj monaĥejaj regularoj kaj kodoj.

  28. D: Ĉu vi bonvolas paroli pri la etiketo kaj vivstilo de monaĥa ordeno?

  R: Tiuj estas notitaj detale en la vinaja teksto. Multaj notoj jam tute konserviĝis de budhismaj ordenoj en la sudaj landoj, dum en la nordaj landoj pro la klimato, kutimo kaj aliaj diferencoj, kaj ankaŭ historiaj ŝanĝiĝoj, la monaĥa vivo travivis multajn ŝanĝojn. Estas malfacile listigi la detalojn ĉi tie. Se vi havas specifajn demandojn, ni povas paroli pri tio koncize.

  29. D: Kio estas la etiketo inter malsuperaj kaj superaj monaĥoj?

  R: En la monaĥa ordeno, superecon kaj malsuperecon ne decidas la juneco kaj maljuneco de aĝo, sed de la jaroj ekde la ordiniĝo. La titolo “Thera” Pliaĝulo temas pri bikŝuoj de dek jaroj post ordinado, kaj “MahaTera” dudek jaroj post ordinado. Malplisuperuloj devas saluti superulojn, kaj superuloj iras antaŭ la malplisuperuloj. Pri la sidado, la superaj sidejoj estas donitaj al la superuloj kaj la malaltaj sidejoj estas donitaj al malplisuperuloj, kaj malsuperuloj ne sidas antaŭ ol la superuloj petas ilin sidiĝi. Do en la sudaj budhismaj landoj la demando pri la ordina tempo estas necesa por monaĥoj kiam li renkontiĝis. Kutime, kiam ordinaraj bikŝuoj renkontiĝas kun MahaThera, ili devas demeti siajn ŝuojn, malkovri sian dekstran ŝultron kaj fari saluton.

  30. D: Kio estas la etiketo de laikaj budhanoj al monaĥoj kaj monaĥinoj?

  R: En sudaj landoj, kiam laika budhano iras en monaĥejon aŭ ĉambron de monaĥoj, li devas demeti siajn ŝuojn antaŭ la saluto al la bikŝuoj. Je la ordono de la bikŝuo por sidiĝi, li rajtas preni malpli altan sidejon aŭ sidi sur la plankon, sed li ne rajtas sidi sur la liton de la Bikŝuo. Li ne rajtas manĝi kune kun bikŝuoj ĉe la sama tablo. Se bikŝuo iras al domo de laiko, la gastiganto devas meti pecon da pura tuko sur la seĝon kaj inviti la monaĥon sidiĝi antaŭ la saluto. Eĉ se filo estas bikŝuo, liaj gepatroj ankaŭ devas saluti lin. Laŭ la kutimo de sudlandaj budhaoj, kiam ajn laika budhano iras en la kunveneja halo, la bikŝuoj neniam stariĝas nek respondas la salutojn, kaj iam ili nur diras “Bonan ŝancon”. Kiam oni prezentas al ili oferaĵojn, ili faras same. Same pli superaj bikŝuoj neniam respondas la salutojn de la malpli superajn bikŝuoj kaj ŝramaneroj. En Ĉinio, bikŝuoj rajtas respondi la salutojn de laikaj budhanoj aŭ malpli superaj bikŝuoj kaj ŝramaneroj per kunpremitaj manoj ĝentile, kaj la rangoj de la sidejoj ne estas rigore observitaj escepte dum la oficiala religiaj ceremonioj.

  31. D: Ĉu vi bonvolas iom paroli pri manĝaj kutimoj, ekzemple abstinado de posttagmeza manĝo kaj vegetarismo?

  D: Ekzistas du kaŭzoj por monaĥoj ne manĝi post tagmezo laŭ budhismaj reguloj. Ili estas: 1. Abstinado de posttagmeza manĝo malpliigas la ŝarĝon de laikoj ĉar ili provizas manĝaĵon. 2. Tio helpas en praktikado de komtemplado (bhavana). En la sudaj landoj, la regulo ankaŭ daŭras en kutima praktikado hodiaŭ. Rigoraj sekvantoj nur trinkas akvon sen preno de lakto, teo, kokosa suko aŭ aliaj, dum aliaj rajtas trinki sodakvon aŭ fruktan sukon kaj ankaŭ manĝi sukeron posttagmeze. En Ĉinio la han-naciecaj monaĥoj de zena skolo kutime faras kamplaboron ekde la antikva tempo, kaj pro sia fizika laboro, ili kutime manĝas ion en la vespero. Do en multaj monaĥejoj, la regularo estas ne rigora, sed vespermanĝo estas rigardita kiel parto de “medicina manĝo”. Malgraŭ tio, multaj monaĥoj daŭre observas la regulon de abstinado de manĝo post tagmezo.
« Lasta redakto: oktobro 21, 2014, 04:39:54 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.