Aŭtoro Fadeno: Venĝo  (Legita 2381 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Venĝo
« je: septembro 21, 2014, 04:47:16 ptm »
  Venĝo

  Jam profundiĝis la nokto, tamen la sorĉa dormo ankoraŭ ne volis descendi por min luli. Mi turniĝis tien kaj reen surlite, turmentate de la kruela sendormeco. Tio, kio okazis ĵus antaŭ mia enlitiĝo, ekprojekciiĝis antaŭ miaj sekaj okuloj.

  Ĵus kiam mi pretiĝis dorme ĝui la dolĉan ripozon post la peniga laborado tuttage, eksteratendan viziton al mi faris mia estinta kunlernanto, kiu nun laboras en la urbo centojn da kilometroj for. Ĉi lastajn jarojn ni malofte intervidiĝas. Profite de la vizito al sia parenco en nia vilaĝo, li speciale faris tian viziton al mi.

  Sincerdire, lia vizito portis al mi pli da konsterniĝo ol plezuro. Pro mia memlernado de fremdaj lingvoj, pro onia malica klaĉado, pro la fipropagando kaj mensogo de mia patro, mi ja perdis ĉian emon kontaktiĝi kun la babilemuloj. Kion mi faras tuttage nur estas laborante bani min per ŝvito en kampoj kaj legante aŭ dormante por ĝui la senklaĉigan kvieton en mia kaduka domo. Feliĉe, mia mortinta onklo forlasis tiun ĉi domaĉon, ke mi povas sole loĝi en ĝi por kaŝi min de oniaj klaĉado kaj mokado.

  Lia subita vizito rompis al mi la ŝajnan kvietecon en mia koro. Tamen, mi ne povis ne ŝajnigi min ĝoja kontraŭ lia alveno. Mi ne devus malkaŝi mian malŝaton al li pro lia vizito, kaj ankaŭ mian maltrankvilon en la koro. Mi do ĝentile kaj varme bonvenigis lin, oferante seĝon kaj akvon. Sidiĝinte vizaĝe al li, mi vole ne vole lasis nian enuigan kaj monotonan interparoladon komenciĝi.

  Li eksplikis, ke li jam venis foje posttagmeze, sed mi ne estis hejme. Demandite, mi respondis, ke mi laboris en mia kampo. "Kio?" Li miris, "Laboris? Oni ja diras, ke vi ne laboras, sed nur restas en la hejmo por lerni viajn fremdajn lingvojn. Lastafoje mi renkontis vian patron dum vojaĝo kaj de li konfirmis tion. Ĉu vi mensogas?" Kion mi respondu? Ĉu mi diru, ke mia patro vere mensogis? Ne, ne tiel agu. Estas maldece por mi tiel agi. Mi meditis en mi, sekrete rigardante miajn kaloplenajn manojn. Mi do respondis kontraŭvole, ke mi nur laboris hodiaŭ.

  "Nun, vi ne plu instruas en la lernejo, pro kio?"

  "La enspezo por ni dungitaj estas tro malalta."

  "Malalta? Ĉu ducent juanoj ĉiumonate estas ankoraŭ malgranda sumo por vi? Vi vere estas nekontentigebla! Kiom mi volas enspezi?"

  "Ducent juanoj?" mi surpriziĝis, "Kiu tiel diris?"

  "Mi aŭdis en la urbo. Kaj ke vi estis titolita per "Modela Instruisto" multfoje de la Gubernia Eduka Buroo, kaj oni donis al vi ĉirkaŭ ducent juanojn ĉiumonate por via instruado."

  "Ha, interese! Estas vero, ke mi havas kelkajn honorajn atestojn de la Buroo, tamen mi restis ankoraŭ dungita kun malalta salajro pro tio, ke mi neniam vizitis universitaton por mia angla lingvo. Nun oficialiĝi por la dungitaj instruistoj ja estas tre malfacile. Mi diru honeste. Mia monata enspezo estis nur sesdek juanoj, inter kiuj estas premio de dek juanoj por mia bona atingo de la instruado. Sed tamen, mi devis elspezi tridek kelkajn juanojn por pagi al la manĝo." Tiel, mi enspezis nur malpli ol tridek juanojn efektive."

  "Jen kion vi teksas. Nun jam altiĝis la salajro de vi instruistoj. Kiel oni povis nur salajri vin tiel malmulte? Ne plu serĉu ekskuzon. Laŭ mi, se oni permesas, estas pli bone, ke vi revenu al la lernejo. Anstataŭ esti vivtenata de via maljuna patro, vi ja devas vivteni vin mem. Vi ja ne plu estas malgranda knabo. Ĉu vi ne scias pri tio?"

  Aŭdinte tion, mi eksentis ke io ne englutebla denove premas min en mia gorĝo. Ne, vi ne devas lasi vian incitiĝon montriĝi. Tio ja estas tro malĝentila antaŭ la delonge ne vidita amiko. Vi devas teni vin tiel indiferenta kiel antaŭe en tiaj okazoj. Vi jam spertis tian multfoje, kial vi ne povas teni vin kvieta ĉifoje? Mi avertis min mem en la koro.

  "Via patro diris, ke iu knabino petis vian manon, sed vi rifuzis. Ĉu vere? Tio kaŭzis kordoloron al via patro. Li diris, ke li jam deponis ĉirkaŭ kvinmil juanojn por via edziĝo. Kial vi faris tian stultaĵon! Ĉu vi kredas, ke vi ankoraŭ estas senscia knabeto? Rigardu la aliajn, kaj ankaŭ min. Ĉijare mia filo atingos sian kvarjariĝon.!"

  "Kvinmil juanojn deponitajn? Li havas ŝuldon de ĉirkaŭ dek mil juanojn por heredi al mi!" Mi vere volus ekkrii, tamen mi sukcese tenis mian buŝon fermita pri tio. "Jes. vere, Tamen ŝi ne belas." Mi mensogis kontraŭvole kun granda memkulpigo. "Se ŝi estus taksita ne bela, do plej parto de la knabinoj estus malbelegaj." Mi murmuris en mi.

  "Ne bela? Ĉu vi sonĝas pri Ĉan E en la luno? Se vi atendos longe, eble maljunulino kontentigos vin. Laŭ mi, vi devas vekiĝi el via sonĝo kaj ekprepari por regali min per via geedziĝa festeno plej baldaŭ."

  Tiam, liaj rigardoj trafis la librobretojn, kiujn mi mem faris el kelkaj eluzitaj tabuloj. Li scivole ekparolis, "Ha, tiom da libroj vi havas! Vi vere similas al erudiciulo. Kiom da libroj havas vi?"

  "Ĉirkaŭ tricent." Mi konfesis honeste.

  "Kiom vi elspezigis vian patron por tio?" Li demandis.

  "Elspezigi mian patron?" Mi denove surpriziĝis. "Tion mi aĉetis per miaj salajroj kaj la helpmono de mia avino dum multaj jaroj." Sed anstataŭ tion, mi indiferente elbuŝigis, "Ĉirkaŭ kvin- aŭ ses cent juanojn."

  "Nur tiom? Via patro diris, ke li ĉiujare donis al vi du- aŭ tricent juanojn por aĉeti librojn. Kion vi faris per tio? Kalkulu, vi memlernas jam ĉirkaŭ dek jarojn, kaj via patro donis al vi almenaŭ dumil juanojn. Kion vi faris per tiom da mono?"

  "Diable, kiam mi ricevis de li cendon por la libroj? Eĉ kiam miaj avino kaj patrino helpis min per tio, ili ja devas riski inflamiĝon de mia patro." Tamen mi ŝercis tute alie kun amara sento, ke mi elspezis tion en bordelo.

  Feliĉe, vidante ke mi evitis respondi la veron per ŝerco, li ne plu enketis pri tio.

  "Kie estas via libroŝranko? Kial vi ne uzas ĝin? Vere estas malplaĉe al onia rigardo, ke tiel belaj libroj staras sur la krudaj tabuloj. Kie estas la nova libroŝranko aĉetita de via patro por vi?" Daŭrigis la pridemando.

  "Libroŝranko? Li aĉetis ĝin por mi en sia sonĝo! Sed tamen, mi ne tiel respondis. Estas ne malsaĝe, ke mi respondu mensogon per mensogo. Alie, li do opinias min mensogema. En tia situacio, estas tre konfuzige, kio estas vera kaj kio estas mensoga. "Nova libroŝranko? En mia patra domo."

  "Kial anstataŭ uzi ĝin, vi metis ĝin en la ĉambro de via patro?"

  "Oni ĵus lakis ĝin. Al mi ne plaĉas la antaŭa koloro, kaj..." Damninde, ankaŭ mi eklertiĝis en plekti mensogon.

  "Ankaŭ diris via patro, ke vi lernas en televida universitato, kaj li speciale aĉetis por vi televidon. Kie?"

  "En mia patra ĉambro." Vere interese, mi respondis, imagante, ke mi vere havus televidon.

  "Jen magnetofono, kiun menciis via patro?"

  "Jes." Mi simple jesis anstataŭ diri, ke mia avino aĉetis ĝin per sia mizera pensio kaj tio eĉ okazigis kverelon inter miaj patro kaj avino.

  "Ha, kio estas tio? Ĉu tajpmaŝino?"

  "Jes."

  "Kiom ĝi kostas?"

  "Iom malpli ol ducent juanojn."

  "Du cent juanojn? Ne, mi ne povas kredi. Vi denove mensogas antaŭ mi. Eĉ la ĉinlingva tajpmaŝino kostas almenaŭ ses aŭ sep cent juanojn. Ĉu per ducent juanoj vi povas havigi al vi la fremdlingvan? Ĉu vi opinias ke mi ne informiĝis de via patro?"

  "Por redoni la ŝuldon pruntitan por la tajpmaŝino, mi preskaŭ instruis sensalajrite tutan jaron." Mi murmuris en mi. "Jes. Mi ŝercis. Li diris prave." Ridinde, ke mi ankoraŭ havis nenian ideon, kio estas la prezo laŭ mia patro.

  Zumis miaj oreloj, gluemis miaj palpebrumoj, kaj mia kapo pezis kiel plumbo dum mia cerbo malvigliĝis kiel kaĉo. Sidante tie, mi povis fari nenion ol mekanike respondi resone laŭ lia demando. Mi trovis , ke mi vere similas al senscia papago. Mi ankoraŭ ne sciis klare, ĉu mi respondas aŭ recitas tekston de teatraĵo. Mi eĉ ne sciis, ĉu mi vivas plu en reala mondo aŭ en sonĝlando. Mi volis krii, tamen mi ne povis; Mi volis diri veron, tamen mi ne povis, ĉar neniu kredis je mi. Mi volis...

  Mi sciis tre bone, ke la ununura afero, kiun mi povas fari, nur estas kontraŭvole teni min muta kontraŭ ĉio, kion mi vere volus diri. Mi trovis, ke mi dronas en stupora stato iom-post-iom. Mi eĉ ne plu perceptis kion li demandas kaj kion mi respondas. Tio estas nur la labordevo de miaj buŝo kaj oreloj, sed ne de mia cerbo. Feliĉe, mia buŝo respondis kaj jesis ĉion aŭtomate, laŭ la ricevo de miaj oreloj, senordone de mia cerbo. Eble mi estus hipnotizita.

  "Kio okazis al vi?" Mia amiko subite rimarkis mian distritecon, kaj veki min el la hipnotiziteco. Jes, mi estas en la interparolado. Mi iom ruĝiĝis pri mia ĵusa distriteco.

  Li daŭrigis, "Vere modelan kaj bonan patron vi ja havas. Mi vere envias vin. Sciu, kiu povas sin teni tiel malpacienca kaj amema al vi? Tamen, kiel via sincera amiko, mi devas admoni vin, ke kulpas resti hejme senfare tutajn tagojn, sed lasi vian maljunan patron vivteni vin. Vi ja devas labori, almenaŭ por vivteni vin mem, eĉ se oni ne temas pri la plenumo al via fila devo kaj rekompenco al via kara patro. Vi ne devas obstine alkroĉigi vin nur al la fremdaj lingvoj. Je kio ili utiligas por vi? Vi ja devas scii, ke via patro jam estas maljuniĝinta, kaj li ne devas labori plu. Rigardu ĉirkaŭen, kiu el la maljunuloj, kia via patro, ankoraŭ laboradas bovsimile kiel li? Vere sentaŭga vi ja estas!"

  "Jes, vi pravas. Mi devas labori. Mi laboros. Mi ne rajtas nur esti vivtenata de mia maljuna patro. Mi estas sentaŭga..." Per miaj aŭtomataj lipoj, mi papagis senorde, intermite kaj senpripense, kvazaŭ mia senviva magnetofono. Murmurante, mi denove ekdronis en senpensan meditadon...

  Kiam mi revenis al mi mem finfine, mi trovis surprizite, ke mia amiko jam foriris kiam mi ne sciis. Eble ankaŭ li enuiĝis de liaj ĉuoj kaj miaj jesoj. Eble mia distriteco indignis lin. Eble li ankaŭ trovis, ke mi recitas mekanike kiel papago, sed tute ne parolas per miaj propraj vortoj. Feliĉe mi estas denove sola. Feliĉe mi denove revenis al mia propra mondo!

  Tiam jam tagiĝis, kaj mi montris nenian dormemon. Mi ne sciis kial mi ne plu povas teni min aplomba. Io en mi ekpikis, mordis, gratis kaj deŝiris mian koron. Mi sentis ne elporteblan kordoloron. Mi volis krii! Mi volis blasfemi! Mi volis... Ne plu povante deteni min de la kolereksplodo, mi elflugis en palan matenruĝon. Vidante, ke mia 'modela' patro denove fanfaronas antaŭ tiel multaj homoj, mi senpripense ĵetis min al li. Spite la ĉirkaŭantojn, mi severe pridemandis al li, kial li ĉiam mensogas pri mi por puŝi min pli profunden en mia sufero. Dio sciis, de kie venis al mi tiel granda kuraĝo, ke mi eĉ aŭdacis pridemandi mian dignoplenan patron. Mi kriegis, insultis, malbenis al li dum li balbutis murmure por nei kaj por senkulpigi. Kie estas via patra digno? Kie estas via elokventeco? Kie estas... Pelate de neelportebla indigno, mi kaptis lin je liaj haroj, tiris kaj puŝis lin por elverŝi mian koleron de longaj jaroj. Tio ne helpis. Premante lin surteren, mi batis, gratis lin per miaj manoj kaj piedoj. Tio ankoraŭ ne helpis. Mi malfermigis lian buŝon kaj perforte detiris lian langon, kiun li povas manovri tiel lerte por devori min, kaj kiu estas tiel akra por suĉi sangon el mia koro. La aliaj stulte gapis kun pala vizaĝo kaj tremanta korpo. Ankaŭ vi hundaĉoj scias timon! Nun mi montru al vi, kia mi vere estas! Mi najlis mian indignoplenan kaj fajroŝprucantan rigardon al ili. Panikiĝas? Forkuras ĉiuj? Hahaha... Vere simile al timemaj ratoj! Mi denove interbatalis kun mia patro. Ha, vi indulgon petas? Ĉu vi ankaŭ scias bedaŭron kaj penton? Tro malfrue! Ĉu vi opiniis min mutsurda? Ĉu vi opiniis min nepenspova? Ĉu vi opiniis min ne scipova ribeli kaj kontraŭstari? Furioziĝinte, mi kaptis akran hakilon, ĝin alten levis kaj suben svingis per mia tuta forto. Ha, mi sentis ekscitiĝon neniam spertintan pri mia kuraĝo, pri mia forteco, pri mia ribelemo, kaj pri mia venĝo. Rigardu, kio do estas vera mastro por mi mem! Hahaha... Ha, vere amuze, li sintiriĝis sur la tero baraktante, sangante kaj ĝemante. Ne sindetebeble, mi denove ĵetis la sangantan hakilon al li... Ha! Ruĝa sango elŝprucis el lia kolo kiel fontano, dum lia kapo forlasis lian kolon, turnis kaj turnadis antaŭ mi kun du bovaj okuloj senpalpebrume fiksis sian rigardon al mi. Ha, vere terure! Mi pretervole ekkriis panike...

  Kun mia panika vekrio, malfermiĝis miaj okuloj, kaj mi trovis, ke mi tremante kaj ŝvitante sintiriĝis sub malsekita litkovrilo. Ha! feliĉe, tio estas nur koŝmaro! Anstataŭ plu pensi pri tio, mi hasteme tiris la vestaĵojn sur min kaj elkuregis sen ordigi la litaĵon, kaj sen fermi la pordon. Mi unuspire atingis la pordon de mia patra domo laŭ la longa strato kaj ekfrapis freneze.

  Post nelonge, la pordo malfermiĝis kaj mia patro aperis malantaŭ la pordfolioj alta, sana kaj bonfarta en matenruĝo. Vidante tion, mi pretervole faris elspiron longan kaj liberan, kaj samtempe, eksentis ardon sur mia vizaĝo.
« Lasta redakto: septembro 28, 2014, 05:46:44 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.