Aŭtoro Fadeno: Bonaŭgura Sonĝo  (Legita 2325 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Bonaŭgura Sonĝo
« je: septembro 21, 2014, 04:19:46 ptm »
  Bonaŭgura Sonĝo

  Ĉio en la mondo estis ankoraŭ vualita de obskura mallumo, tamen la edzo jam vekiĝis delonge kaj neniel povis reendormiĝi. Ne plu povante elteni sian silentadon, li ekvokis sian edzinon kun puŝo: "Vekiĝu, vekiĝu do." La edzino sin turnis kaj neklare grumblis: "Estas ankoraŭ frue. Kion vi kriaĉas? Mi dormemas morte. Lasu min dormi trankvile." Sed la edzo ne volis cedi. Li ŝovis la manon sub ŝian litkovrilon kaj ekpinĉis ŝin je la brako dum tiu ĉi volis endormiĝi denove: "Vekiĝu, vekiĝu, mi petas."

  "Kio okazas?" La edzino ekkoleriĝis, pene apartiginte la gluemajn palpebrojn, "Ĉu oni venas por dehaki vian hundan kapon? Vi ne volas dormi, kaj ankaŭ ne lasas la aliajn dormi kviete. Vere damninde!" Furioziĝinte, ŝi pafis insultadon al li kvazaŭ maŝinpafilo.

  "Ne koleru, ne koleru! Mi ĵus faris sonĝon tre strangan." La edzo pardonpetis kun humila tono.

  "Ĉu vi sonĝis, ke diabloj venis por manĝi vian koron?" La edzino rompis liajn vortojn blasfeme, "Diru morgaŭ. Lasu min dormi plu."

  "Ne. Mi volas rakonti al vi ĝuste nun. Mi ne povas atendi ĝis morgaŭ." la edzo insistis obstine.

  "Kion vi sonĝis?" Vidinte la obstinecon de sia edzo, la virino vole ne vole cedis.

  "Mi sonĝis, ke pluvegas kaj okazas granda inundo. Ĉie estas akvo. Pro tio oni devas sin tiri sur tegmentoj aŭ kroĉi sur altaj arboj. Subite nia filo Trezoro falis en la akvon desur la tegmento, kie ni staras. Povante trovi nenian metodon por savi lin, ni nur gape rigardis lin barakti vane en la akvo kun korŝira vekrio de malesperiĝo. Baldaŭ lin englutis la akvo. Dum nia dolora lamentado, io flosis al ni. Ĝuste kiam ĝi flosis preter nia tegmento, mi kaptis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas nigra ĉerko. Scivole, ni tiris ĝin el la akvo kaj malfermis la kovrilon. Ni ekvidis eksteratende, ke nia filo kuŝas morta en la ĉerko. Mia koro deŝiriĝis kaj mi ne plu povis deteni min de ekplorego. Je tio mi vekiĝis. Vekiĝinte, mi neniel povis eltiri min de la supozo, ke la sonĝo estas tre bonaŭgura. Vi scias, ke laŭ la libroj pri sonĝoj, ĉiu el la akvo, ĉerko kaj mortinto aludas al la sonĝinto riĉaĵon, tamen mi vidis ilin tri unufoje. Ĉu vi havas kontraŭan opinion?"

  "Jes. Ankaŭ mi konsentas kun vi." Nun la edzino multe pli mildiĝis. Ŝi ja tre kredis je sonĝa aŭguro. Eble ankaŭ ŝi ekscitiĝis de la bonaŭgura sonĝo farita de la edzo.

  "Jes, granda riĉaĵo trafos nin!" La edzo ĝoje krietis, "Eble nia antaŭnokta decido portos al ni riĉaĵon. Ĉu vi ankoraŭ dubas pri nia decido?

  "Humm... Ne, ne plu. Ni agu laŭ via decido. Sed mi havas proponon. Ĉu ne nia filo dronis en via sonĝo? Eble li ja estas la alportanto de la riĉaĵo. Do ni lasu lin eltiri la loteriajn biletojn. Ĉu vi konsentas?" Sugestis la edzino.

  "Jes, ankaŭ mi tiel opinias." Konsentis la edzo, "Ne aliaj, nur tia decido. Morgaŭ ja estos dimanĉo. Nia filo ne vizitos lernejon. Tio ja estos oportuna por li iri. Sed ĉu vi certas, ke li povos tion fari?" ekdubis la edzo.

  "Kial ne? Li ja proksimiĝos al dudek jaroj, kaj lernas en la lasta jaro de la supera mezlernejo. Ĉu li ne kapablas tion fari? Estu trankvila!" La edzo diris decideme kaj senhezite, "kaj krome, plej bone mi iru kun li. Vi sola restu en la hejmo por gardi la Mamonon, ĉu bone? La sonĝon ja faris vi, do vi devu resti hejme por daŭrigi la kulton al Li. Tiel Li certe volontos beni nin!"

  "Jes, mi agu laŭ via decido." Post momenta medito, la edzo konsentis.

  "Nu ni denove endormiĝu. Ni laboradas tuttage kaj vere bezonas bonan ripozon." Dirante, la edzino sin turnis for de la edzo kaj baldaŭ ekronketis nehasteme. Sed tamen, la edzo refoje eksuferis de la sendormeco. Diversaj pensfadenoj lin obsedis tumulte en lia cerbo, kaj li neniel kapablis deteni sin de sencela pensaĉado. Subite, venis al li bona ideo, ke li eknombru por kvietigi sian cerbon. "Unu, du, tri... cent, cent unu... mil... dekmil..." Bedaŭrinde tio ne helpis. Li jam nombris ĝis dek mil, tamen en lia cerbo ankoraŭ sonis zumado. Povante fari nenion kontraŭ tio, li do devis rezigni la antaŭan esperon kaj lasis cedeme la pasintan travivaĵon speguli antaŭ liaj okuloj.

  Li estis denaska kamparano honesta kaj neklerita. Kvankam li sin kaĝigis en la kampoj preskaŭ tutajn jarojn, tamen lia enspezo nur sufiĉis por vivteni la tri buŝojn kaj subteni sian filon lerni en lernejo. Danke al la politika malfermiĝo kaj permeso, ke oni rajtas sin riĉigi per ĉia laŭleĝa metodo, multaj kamparanoj riĉiĝis dum la lastaj jaroj. Sorĉate de tio, li prunteprenis 1500 juanojn el banko kaj fondis porkejon, sed pro manko de tekniko, neatendita plago trafis lian porkejon kaj ĉiuj porkidoj mortis dum duonmonato. Pro tio, li suferis perdon de mil juanoj. Tio ja vere estis fatalaĵo al li. Kiel li redonu la ŝuldon en la banko? Por likvidi sian ŝuldon, li devis trovi alian rimedon por enspezi. Li aŭdis, ke varoj en Ŝijiazhuang estas multe pli malkaraj ol en lia hejmloko, kaj multaj homoj sin profitigis per tia komerco. Do li decidis ankaŭ sin okupi pri tio en libertempo post prizorgado de siaj kampoj. Kun la restaj 500 juanoj en poŝo ĉe sia brusto, li veturis sola al la urbo Ŝijiazhuang por pruvi sian fortunon. Atinginte la cellokon, li tuj pravigis la informon, kaj ekmemfidiĝis pri la ĉifoja aventuro. Timante, ke oni impostis lin, li ne kuraĝis aĉeti en magazeno. Li aĉetis pakon da vestoj ĉe staplo en nehela angulo de iu strato kaj ŝtele glitis hejmen. Sed atinginte hejmen, li trovis kun indigno kaj malĝojo, ke en la pako la veraj vestoj ankoraŭ ne atingis trionon de liaj aĉetitaĵoj. La ceteraj estis nur eluzitaj tolpecoj. Englutinte sian koleron, li devis forvendi tion je tre malalta prezo. Pro tio, li perdis preskaŭ ĉiun restan sumon. Tio korsuferigis lin tiel, ke li kuŝis duonmonaton sen bonaj dormo kaj manĝo.

  Antaŭ nelonge, li prunte kolektis 1500 juanojn kun granda malfacilo el siaj parencoj kaj amikoj por redoni la bankon. Ĝuste tiam, oni publikigis anoncon, ke por stimuli la mondeponemon de homoj, la Gubernia Banko decidis vendi loteriajn biletojn ĉiu kun valoro de tridek juanoj. La monon por la biletoj oni deponigis senintereze en la banko tri jarojn. Tamen se iu estas bonfortuna, li ja povus eltiri por si koloran televidilon, biciklon, lavmaŝinon kaj aliajn valorajn objektojn. La iom malpli bonfortunaj povus eltiri litkovrilon, veston, mantukon, lesivon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Maljunulo en lia vilaĝo nur aĉetis du biletojn, sed hazarde eltiris koloran televidilon kun valoro de iom malpli ol 2000 juanoj. Tio vekis grandan sensacion en lia vilaĝo kaj la ĉirkaŭaj. Oni svarmis al la bazaro por provi sian fortunon, kaj ne malmultaj profitigis sin. Vidinte tion, ankaŭ li ektamburetis en sia koro. Li ekvolis riski alifoje kaj pripensis pri tio dum kelkaj tagoj. Ju pli li pensis, des pli li sentis sian konkludon prava, ke li ja povos akiri varon kun valoro de almenaŭ 1500 juanoj se li aĉetos la biletojn per la tuto de 1500 juanoj. Forvendinte la eltiritajn varojn, li povus kaj likvidi la ŝuldon kaj havos deponitan sumon en la banko. La preciza kalkulo revigligis lin. Li babilis al sia edzino pri tio multfoje, sed tiu ĉi timema virino ĉiam kontraŭstaris. Nur lastanokte ŝia obstino ekŝanceliĝis, kaj ŝi finfine heziteme konsentis. Laŭ lia decido ili iros al la bazarloko por ĝui sian bonfortunon en la sekva tago. Post tiu ĉi sonĝo, lia decido pli kaj pli plezurigis lin. Li ege sopiradis al la tagiĝo.

  Finfine mateniĝis. Tuj post kiam la koko kantis triafoje li haste ellitigis sian edzinon kaj tiu ĉi pretigis matenmanĝon kun dormemaj okuloj. Post rapida manĝo, ili tri unue sin turnis al la statuo de Mamono, oferis incensojn kaj flavajn paperojn brulige kaj kultojn genue antaŭ ol ili apartiĝis. Adiaŭinte siajn edzinon kaj filon, li revenis al Mamono kaj pie genuiĝis antaŭ Li. Kultante, oferante novajn incensojn, kaj preĝante pie, li dronis en granda feliĉo kaj revo. Eĉ al li ŝajnis, ke la ora bloko en la mano de Mamono estus destinita por lia posedo.

  Kiam la suno proksimiĝis al la ĉiela zenito, li ne plu povis sin teni trankvila en la preĝado kaj kultado. Bruliginte novajn incensojn en la incensujo, li hastis eksteren kaj tie rigardis malproksimen laŭ la ĉefa ŝoseo.

  Post iom da tempo, li trovis en sia vidkampo la filon alvenanta stumblante. En lia dorso estis io simila al paketo. Vidante tion, li ne deteneble ekstaziĝis kaj supozis, ke la filo alhejmeniĝas por voki lin dum la edzino gardas la grandajn objektojn ne facile porteblajn. Li tuj revenis kaj hasteme pretigis sin por eliri kun ĉarumo.

  Transpaŝinte la sojlon, la filo ĵetis la paketon sur la teron kaj ankaŭ falsidiĝis senforte kaj senvorte. Haste malliginte la paketon, la patro trovis nenion krom pluraj mantukoj kaj lesivo. Li ĵetis hastan demandon al la filo, "Kion ni eltiris krom ĉi tio?" Post longtempa hezitado, la filo respondis ankoraŭ anhelante: "Nur tiom... Tuj iru al la hospitalo... Mia panjo svenis... Mi dorse portis ŝin al la hospitalo kaj revenis... por... por la kuaca kotizo..."

  Aŭdinte tion, la patro stuporiĝis kvazaŭ trafita de tondrego. Liaj oreloj ekzumis, kaj nigraj punktoj aperadis antaŭ liaj okuloj. Li senforte glitis suben kvazaŭ starante sur mola kotono. Pinĉante sian mankavon, li ekdemandis al la filo konfuzite, ĉu tio estas sonĝo...
« Lasta redakto: septembro 21, 2014, 04:28:28 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.