Aŭtoro Fadeno: Dumnokta Travivaĵo  (Legita 2412 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Dumnokta Travivaĵo
« je: septembro 20, 2014, 03:33:17 ptm »
  Dumnokta Travivaĵo

  Mi veturis al mia hejmloko trajne de Beijing kaj jam vesperiĝis kiam mi atingis Taiyuan (Tajjŭan). Mi do decidis tranokti ĉe mia onklino en la urbo kaj daŭrigi mian vojaĝon en la sekva tago. Mi telefonis al ŝi en la stacidomo, kaj ŝi sendis sian filon por konduki min al ilia hejmo.

  Min turmentis la sinĝeneco antaŭ tiel multaj vizaĝoj fremdaj sed amemaj en ŝia hejmo. Tial mi petis mian kuzon konduki min al kinejo. Li konsentis kaj ni baldaŭ eliris.

  La filmo tiel ravis min, ke mi tute forgesis pri la paso de la tempo. Kiam ni eliris post la filmo, jam estis noktomezo. Dum promenado mi ankoraŭ dronis en la interesa spektaĵo. Sed tuj kiam mi min eltiris de tio, mi trovis kun grandaj surprizo kaj konsterniĝo, ke la strato estas tute malplena. Mia kuzo kaj la aliaj malaperis kien kaj kiam mi ne sciis. Neeltenebla teruro tuj kaptis min. Mi forgesis, kie sidas la domo de mia onklino! Mi provis rememori ŝian telefonan numeron, sed la damninda memorpovo ankaŭ perfidis min pri tio profite de mia embarasiĝo. Kion fari? Ĉu mi restu senmove en la vaka strato ĝis mateniĝo kaj atendu, ke la familianoj de mia onklino trovos min? Ne! Mi ekserĉu. Eble mi iom post iom rememoros ŝian lokon aŭ telefonan numeron. Povante fari nenion alian, mi ekvagis sencele jen tien, jen ĉi tien, sur la strato, kvazaŭ senhejma hundaĉo, kun fadena espero, ke Fortuno ekkompatu kaj savu min. Mi vagis, vagadis de strato al strato, de kvartalo al kvartalo, senĉese, sencele, eble senpense kiel somnambulo, laŭ la volo de miaj lacaj kaj mekanikaj kruroj. Mia koro bruliĝis de maltrankvilo kaj pento, ke mi donis al mia onklino pli grandan maltrankviliĝon. Ili certe ne povas dormi trankvile, sed antendas kaj serĉas min malpacience. Pardonu min, Onklino. Helpu min, la tiel nomata Dio, se vi vere ekzistas en la mondo! Mi kaj pardonon petas, kaj preĝas en mia koro dum mia vagado kaj serĉado, havante nenian emon por ĝui la belan noktan panoramon kaj per tio distri min.

  La orienta ĉielo pli kaj pli heliĝis. Tio donis al mi pli kaj pli da turmentiĝo en la koro, ĉar mi memoris klare, ke mi ja devos atingi la stacidomon por komenci mian veturon frumatene. Mi ne kuraĝis imagi, kio okazus se mi malfruus por la vagonaro.

  Post ĉirkaŭ duonnokta senĉesa piedirado, mi estis tiel laca, ke mi vere volus falkuŝiĝi sur la straton por iom da ripozo. Neniu sciis, kiel mi envias la mortintojn, kiuj kuŝas kviete kaj komforte sub la tero. Tamen mi sciis bone, ke mi ne povus restariĝi facile pro lacego se mi kuŝiĝus. Do mi devis daŭrigi mian serĉadon kun firme premitaj dentoj, senhalte kuraĝigante al mi mem, "Eltenu, eltenu do. Vi ja estas brava viro!..."

  "Dankon al Dio!" Mi subite ekkriis pretervole. Mi trovis, ke konata kvartalo staras ĝuste antaŭ mi. Mi viŝis al mi la okulojn permane kaj pririgardis atente. Jes, ĉi tie mia onklino loĝas. Senerare! Mi tuj baniĝis de neniam spertita ĝojo. Mi eĉ trovis la straton, en kiu sidas mia paradizo! Sed tamen, kiu domo estas mia celloko? Denove ekbruliĝis mia koro. Ĉi tie, ĉiuj domoj ja similis unu al la aliaj, kaj mi havis nenian ideon pri la numero de mia celloko. Sed ne maltrankviliĝu. Pro mia manko, mia onklino certe ne fermis sian kortopordon. Ili certe atendas min kun malfermita pordo! La opinio ĝojigis min. Mi malrapide iris al la stratfino kaj returnen, kaj reen, sed trovis kun granda malesperiĝo, ke mi eraris. Neniu pordo estis malfermita. Ve al mi! Povante fari nenion, mi simple sidiĝis ĉe karba maso antaŭ iu pordo por ekĝui la komfortan ripozon...

  Post dormeto, mi subite trovis, ke la pordo post mi jam malfermiĝis. Mi do senprokraste salte stariĝis kun decido, ke mi petu informon pri la loko de mia onklino.

  Enkortiĝinte, mi vidis, ke mezaĝa virino en nigra vesto sin okupiĝas pri io. Ŝian veston kovris tavolo da polvo. Mi alpaŝis, salutis kaj ekparolis al ŝi kiel plej eble ĝentile imitante la urbanan dialekton.

  "Onklino, ĉu vi bonvolus sciigi min, kie loĝas la familianoj de Liu, mia onklino? "

  "Jes, mi scias. Mi kondukos vin al ŝi. "

  La virino afable respondis, atente pririgardante min de la kapo ĝis piedoj.

  "Dankegon! Vi ja vere estas helpema!" La vortojn mi ellasis pretervole.

  "Sed atendu momenton. Mi devas preni akvon unue." La virino diris iom hezite.

  "Lasu min preni por vi." Mi proponis memvole, ne sciante kiel, la plezuro forpelis la lacecon.

  "Bone. Jen la krano." Ŝi konsentis senpripense. Post kvin aŭ ses fojoj, ŝia akvujo jam plenpleniĝis. "Nun, ĉu vi favore montru al mi la loĝejon de mia onklino? Se vi ne havas tempon, lasu min iri sola." Mi petis.

  "Ne, mi konduku vin," La virino obstine insistis, "sed antaŭ tio, vi devas helpi min porti la karbon en mian korton." Dirante, ŝi montris la karban monteton trans la kortopordo per sia fingro. Iom kontraŭvole, mi obeeme plenumis la ordonon senvorte, sed grumblante en mi.

  Nun jam mateniĝis, baldaŭ estos la tempo por mia ekveturo. Maltrankvilo denove min kaptis, mordis kaj deŝiris.

  Ĝuste kiam mi baniĝis en ŝvito anhelante, alpaŝis knbabineto en ruĝo. Ŝi diris malkonte al la virino." Panjo, kial vi senĉese laborigas lin? Li ja devas hasti al sia onklino!"

  "Ha, Avalokiteŝvaro!" Mi ekkrietis pretervole. Tamen eksteratendite, la virino levis sian kapon kaj respondis riproĉe: "Stultulineto! Ĉu mi povu doni favoron al li senrekompence? Ĉu mi estu tiel malsaĝa kaj senprudenta kiel Lei Feng? Li jam mortis delonge! "

  "Ha?!" Tio preskaŭ saltigis min. Mi surpriziĝis kaj elbuŝigis pretervole: "Kia avarulino, tian mi neniam vidis en mia vivo!" Ĝuste tiam, mi malfermis miajn okulojn kaj trovis min kuŝanta en mallumo. Jen stranga sonĝo! Mi tuj decidis, ke mi subskribu pri ĝi. Sed palpante sur la skribotablo ĉe mia lito, mi neniel povis trovi mian lampon. Ĝi ja devus stari sur la tablo. Ĉu mi senkonscie forpuŝis ĝin sur la plankon dum mia dormo? La subita eksterniĝo vekis, vere vekis min. Etendinte mian manon, mi lumigis la lampon, prenis plumon kaj paperojn, kaj ekskribis kuŝante surventre sub mia dika litkovrilo.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.