Aŭtoro Fadeno: En la Koridoro  (Legita 2318 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
En la Koridoro
« je: septembro 20, 2014, 01:07:40 ptm »
En la Koridoro

  Miaj plandoj ardas, kvazaŭ mi starus sur ruĝe varmigita fertabulo; miaj kruroj varmetas kaj iom tremetas; la sango varme impetas en mia korpo. Mi sentas min malplena kaj malpeza kvazaŭ aero. Ha, kiel komforta, kiel ĝuiga tio estas! Laŭ mia sperto mi scias, ke ĉirkaŭ du horoj jam pasis de post kiam mi min ŝlosis ekstere kaj ekstaris kontemple en la koridoro antaŭ mia ĉambro en la hotelo.

  Je la kvara frumatene mi ellitiĝis laŭkutime kaj decidis iom promeni en la koridoro antaŭ ol eklegi mian esperantan romanon "Montara Vilaĝo". Sed kiam mi revenis al la ĉambro, mi trovis surprizite, ke mi ne povas eniri, ĉar la pordo de mia ĉambro estas ŝlosita. Evidente mi tion faris senkonscie ĉe la elĉambriĝo. "Ve --" rigardante la numeron 509, mi faris longan suspiron. Se mi ne okupus sola la ĉambron, mia samĉambrano povus malŝlosi la pordon por mi. Sed nun? Mi ekrigardis al la deĵorĉambro. Tie regis mallumo. Ŝajnis, ke la deĵoranto estas en dolĉa sonĝo. Ĉu mi veku la deĵoranton por peti helpon? Mi pensis. Prefere ne. Estante en tia bruego, dolĉa dormo ja estas tre valora al ĉiuj. Kaj krome, se la deĵoranto estas knabino, ĉu mi ne dronigos min en pli grandan embarasiĝon? Jes. Ne veku la deĵoranton sed atendu ekstere ĝis la tagiĝo. Feliĉe oni ne ŝlosis la pordon de la vestiblo. Se jes, mi certe mortus de sufoko en tiu malgranda kesto. Mi jam ĉesis kontempladi de longe, kial mi ne sinekzercu per staranta kontemplado profite de tiu ĉi okazo? Bone, mi tuj eku...

  Post ĉirkaŭ dŭora starado, lante movetante ĉiujn miajn membrojn, mi ekrigardis al la numero 509. Ŝajnis al mi, ke tiu damninda 509 sarkasme mokridus min per tri grimace malfermitaj buŝegoj. Mi do turnis mian malŝatan rigardon al la fenestro ĉe la fino de la koridoro. Tra la fenestrovitroj saltis en miajn okulojn la rozkolora firmamento. La arĝenta stelaro en la ĉielo kunfandiĝis kun la kolora lamparo sur la tero kaj prezentis ĉarman bildon, kiun mi neniam spertis krom en filmoj kaj libroj, sed tamen, nun ĝi perdis sian kutiman belecon por mi. Por forpeli la enuecon, mi denove ekpromenis tien kaj reen jen sur la koridoro, jen sur la ŝtuparo. Sed post nelonge, mi subite konsciis, ke tiel agante, mi estus facile suspektata pri ia fiintenco. Sed kion fari? Ĉu mi staru senmove antaŭ la vestiblo de mia ĉambro? Tiam mi rimarkis du seĝojn antaŭ la deĵorĉambro kaj senprokraste prenis unu por side komfortigi min. Sed tamen, la senfara sidado ja estis des pli enuiga kaj malinteresa. Se mi elportus la romanon! Mi ekcerbumis metodon por forpeli la neelteneblan enuecon. Ĉu mi... ? Jes, kial mi ne elpensu ion por verki esperante? Jen bona ideo, saĝa ideo! Mi ekplezuriĝis. Sed pri kio? ... Ĉu ne pri la sinzorgemo, kiu ĉagrenas min je la nuna tempo? Bone, tiel decidite!

Sidante sur la seĝo, mi ekplenumis mian "grandan aferon". Tio ja ne estas malfacila por mi, ĉar mia patrino naskis min tre senzorgema, kaj tute ne mankas al mi la materialoj por verki. Sed, ĉiuj tiaj okazaĵoj portis al mi kaj ĝeniĝon kaj amuzon...

  Mi ekbaniĝis en plezuro, ke mi finfine trovis metodon por distri min de la enuiga atendado. Mi estis instruanta la anglan lingvon en iu mezlernejo. Vintre mi kutime demetis miajn okulvitrojn sur la manĝtablo, por ke la okulvitroj kovritaj de vaporo ne baru mian rigardon, ĉar tiam en la manĝejo ofte plenis densa nubo de vaporo. Foje, post manĝo, mi ekpalpis miajn okulvitrojn sur la tablo kiel antaŭe kaj trovis, ke ili ne plu estas en la antaŭa loko. Mi do ekserĉis ilin silente ĉie en la manĝejo? Sed nenie mi povis trovi ilin. Maltrankviliĝinte, mi demandis la kunmanĝantajn kolegojn, kiu vidis miajn okulvitrojn. Demandite, iu levis sian kapon kaj ekkriis mirigite: "Ĉu ili ne estas sur via nazo?" "Kio?" Ankaŭ mi surpriziĝis. Ekpalpinte, mi trovis, ke ili sidas kviete sur mia nazo! Mi ne demetis ilin tiufoje! Ĉiuj ĉeestantoj eksplodis de ridego dum mia vizaĝo ruĝiĝis de embaraso. Mi vere povus kaŝi min en terfendo, se ĝi troviĝus... Post tio, miaj kolegoj ofte ŝercis kun mi dirante: "Ne perdu viajn okulvitrojn!"

  Vekiĝinte el miaj rememoroj, mi denove falis en la ĉagrenan situacion. La malbeninda bruo sur la tegmento ankoraŭ daŭras senĉese kaj netolereble. Mi iru supren por vidi, kion oni faraĉas! Jen oni glatigas la plankon de la supra etaĝo eĉ dum la profunda nokto! Kiam mi reokupis mian sidlokon, mi rimarkis, ke la ĉielo iom pli heliĝis. Ŝajnis, ke baldaŭ tagiĝos. Sed mi ne sciis la precizan tempon, ĉar mi forlasis mian brakhorloĝon sur la lito. Mi do rememoris pri aliaj okazaĵoj...

  Antaŭ nelonge, mi skribis du leterojn samtempe al miaj plumamikoj Wei kaj Wang aparte. Mi sendis foteton de mi kune kun la letero al Wei, por ke li rekonu min pli facile ĉe nia eventuala renkontiĝo. Post ĉirkaŭ duonmonato, mi ricevis leteron de Wang. Sed strange, en la letero estas nenio alia ol demandoj: "Kiu estas tiu en la foteto? Ĉu estas vi? Cu vi mensogas virecon dum nia plurjara korespondado?" Tio forte surprizis min. Mi neniel povis diveni, kio okazas al li. Pensante pri tio, mi subite rimarkis foteton en la koverto. Elpreninte gin, mi trovis eksteratende, ke ĝi estas foto de mia estinta kolegino Liu. Antaŭ du monatoj, kiam mi vizitis la lernejon, kie mi instruis kune kun ŝi, mi petis de ŝi la foteton por ŝia amato, mia samvilaĝa amiko. Sed mi tute forgesis transdoni gin. Kiel terura estas mia memoro! Kaj kiam mi volis meti mian foteton en la koverton al Wei, mi erare metis tiun ĉi en la koverton al Wang. Jen kial mia amiko Wang tiel kondutis. Mi ekmaltrankviliĝis, ĉar mi sciis bone, ke li enamiĝis al sia kolegino en la sama lernejo, kaj ŝi ofte legas mian leteron antaŭ ol li faris tion. Mi neniel povis deteni min de supozo, kio okazis al ili post kiam lia amatino, ĵaluzema knabino, legis mian leteron kaj vidis tiun knabinan foteton. Certe ŝi prenis min kiel sian malamikinon rabantan de ŝi sian amaton, ekkoleris kontraŭ Wang, kaj miskulpigis lin pri la trompemo pri amo. Certe estis tiel, se ne, kial Wang kondutis tiel malĝentile en la letero? Mia koro ekbrulis de maltrankvilo kaj bedaŭro. Mi senprokraste sendis al ili leteron por ekspliki la aferon kaj peti de ili pardonon. Por montri mian veran virecon, mi speciale sendis al ili ankaŭ koloran tutkorpan foton de mi. Nun, kiel iras ilia afero? Mi estas scivola. Eble Wang sciigos min pri tio en lia baldaŭa letero. Sed ĉu li vere skribos al mi? Ĉu li volontas daŭre korespondi kun tia eksterordinara senzorgemulo? Mi ne aŭdacis pensi plu pri tio. Anstataŭe, venos al mi supozo, kio okazus al Wei se mi ne erarus pri la koverto...

   Bruo de pordmalfermiĝo vekis min el la rememoroj. Nun la ĉielo jam griziĝis, kaj oni komencis ellitiĝi. Finfine tagiĝis! Dankon al ĉielo! Eble la pordego de la hotelo jam malfermiĝis. Mi promenu momenton ekstere sur la strato antaŭ ol iri al la deĵoranto, por ke tiu malŝlosu por mi la pordon de la ĉambro...

Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.