Aŭtoro Fadeno: 88. Simio kaj sojfaboj  (Legita 4461 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
88. Simio kaj sojfaboj
« je: septembro 19, 2014, 08:35:21 atm »
88. Simio kaj sojfaboj

  Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed anstataŭ ke ĝi trovis la perditan, la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis disciplinon, sed ne pentis pro tio. Tiel ili perdis ĉiujn disciplinojn pro la malsingardemo kaj malatentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.