Aŭtoro Fadeno: "Mi Ne Freneziĝis..."  (Legita 2161 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
"Mi Ne Freneziĝis..."
« je: septembro 17, 2014, 02:34:39 ptm »
  "Mi Ne Freneziĝis..."

  Pri instrua metodo de fremdlingvo, mi necedeme disputis kun la lernejestro maljuna kaj obstina. Tio okazis ekster atendo de ĉiuj miaj kolegoj kaj grave vundis la "estran dignon". La lernejestro tenis okazaĵon profunde en sia memoro kaj ĉiam klopodis kaŭzi al mi malĝojon kaj embarasiĝon por sin venĝi ekde tiam. Ne plu povante elteni tion, mi senhezite min maldungigis iutage kaj revenis al mia hejmvilaĝo kun decido, ke mi ne plu instruu kiel dungita instruisto sed ĉiam restu en la vilaĝo laboranta kiel ordinara kamparano. Mi ja estis denaska kamparano, nur lastajn jarojn oni dungis min instruadi en mezlernejoj ĉar mi ekmemlernis la anglan lingvon tuj post mia abiturientiĝo kaj ankaŭ trapasis la instruistan ekzamenon de la angla lingvo.

  La restan tempon de la tago, kiam mi revenis hejmen, mi pasigis endome por skribi leterojn al miaj plumamikoj kaj fari aliajn bagatelaĵojn, kaj eĉ ne trovis tempon viziti Xiao Yu, mian amatinon. Ni enamiĝis jam de tri jaroj kaj laŭ ŝia diro, ŝi estis la venkinto en la konkurso por akiri mian koron. Jes, vere. Inter tiel multaj knabinoj nur ŝi vekis mian unuan amon.

  Vespere, kiam mi restis sola en la ĉambro kaj pretis viziti Xiao Yu, ŝi subite sin trudis en la ĉambron. Mi ekstaris ĝojplene por saluti ŝin, tamen mi trovis kun miro, ke ŝi mienas tre malfervora, tute alie ol antaŭe. Xiao Yu ja estas denaska gajulino, kaj ŝajnas, ke neniam mankas al ŝi rideto sur la vizaĝo. Antaŭ ol mi malfermis mian buŝon, ŝi haste ŝovis pakaĵeton sur la tablon antaŭ mi kaj malvarme ĵetis jenajn vortojn: "Jen al vi. Finiĝu mia afero. Adiaŭ!" dirinte, ŝi fluge kuris eksteren antaŭ ol mi reagis kontraŭ tio. Mi gape postrigardis ŝin stultece. Malvolvinte la pakaĵeton, mi ekvidis foteton de mi mem kaj paperslipon kun ruĝa surskribo: "Estimata: Pardonu, ke mi nun ne plu amas vin kaj foriras de vi. Prenu mian estintan amon kiel infanan ludaĵon kaj forgesu min. Adiaŭ kaj mi bondeziras, ke trafos al vi grandaj feliĉo kaj fortuno." Traleginte la slipon, mi pretervole ekridetis kaj tute ne prenis tion serioza. Xiao Yu ja estas petolema kaj ŝi ofte faris tian ŝercaĵon kontraŭ mi. Tutcerte, tio estas alia ludo. Eble ŝi koleretis kontraŭ mi pro tio, ke mi ne vizitis ŝin tuj post mia hejmreveno. Mi estis memfida, ke ŝi revenos al mi post nur du aŭ tri tagoj kiel kutime kaj mi nur bezonos atendi trankvile.

  La sekva tago estis dimanĉo. Tuj post mia matenmanĝo, kelkaj el miaj estintaj gelernantoj venis min viziti biciklinte longan vojon de ĉirkaŭ 30 kilometroj. Mi pasigis preskaŭ tutan tagon babilante kaj interkonsilante kun ili.

  Dum tagmanĝo mi rimarkis, ke mia patrino mienas iom trista. Sed kiam mi demandis pri la kialo, ŝi afekteme ridetis kaj respondis, ke nenio okazis, kaj ke eble tio estas nur mia supozo. Dirinte, ŝi tuj finis sian manĝon kaj eliris pretekste, ke ŝi faros ion ekstere kaj lasis min sola kun la lernantoj en la ĉambro. Post kiam lernantoj adiaŭis en malfrua posttagmezo, mi rimarkis, ke mankas al mi blua inko. Do mi eliris por ĝin aĉeti.

  Nelonge post kiam mi iris sur straton el mia domo, renkonte aliris grupo da geknaboj. Ekvidinte min, ili ĉiuj forkuris dise kiel timigitaj birdetoj. Tio iom surprizis min, tamen mi neniel sciis la kialon. Mi nur daŭrigis mian piediradon apatie. Ironte en la vilaĝan vendejon, mi aŭdis, ke ene oni varme babilas pri io. Sed je mia enveno, ili subite silentiĝis kaj ĉiuj gapis al mi per tre strangaj rigardoj, kvazaŭ ili ne konus min kaj mi venus el la luno. Mi ne multe zorgis pri tio, sed iris rekte al la vendotablo. "Xiao Lin, botelon da blua inko," mi ekparolis afable kun rideto al la vendistino, mia estinta lernantino. Ŝi prenis botelon da inko tute indiferente kaj metis gin sur la vendotablon. Antaŭe, ŝi estis tre respektema al mi kaj ofte babilis kun mi je tia okazo, tamen ĉifoje ŝi kondutis iom krude. Kiam mi elprenis monon kaj volis doni al ŝi, ŝia vizaĝo subite nebuliĝis oni ne scias kial kaj el ŝiaj okuloj belaj kaj grandaj ekvidiĝis paniko. Ŝi krietis: "Metu, metu gin sur la tablon!" Kio okazis al ŝi? Mia koro ektamburis, tamen mi demetis la monon obeeme laŭ ŝia ordono. Apenaŭ mi volis ion diri al ŝi, ŝi fermigis mian buŝon fride: "Kion vi ankoraŭ volas? Se nenion, tuj for!" Kio vere okazas al ŝi? Mi ekpensis scivole. Eble ŝi estis iom malpli bonhumora kaj volis fermi la pordon por manĝo? Do mi eliris mute. Sed tuj post mia dorso eksplodis tondra kriego. "Vere timinda!" aŭdiĝis voĉo de Xiao Lin. Iu alia respondis: "Nenio timinda. Ni ja estas ĉe vi. Li aŭdacas nenion!" Pri kio ili parolas? Eble ill nur daŭrigis la babiladon rompitan de mi. Tiel mi konkludis.

  Mi paŝis preter kelkaj virinoj babilantaj ĉe la flanko de strato. Iu kraĉis post mi kaj diris mallaŭte al aliaj: "Kial vi ne kraĉu?" La alia diris: "Neniu atendis, ke li freneziĝis. Lia penado tute vaniĝis. Vere kompatinda!" "Ŝŝŝ--" Iu rompis iliajn vortojn. "Atentu por ke li ne aŭdu nin." "Kiu freneziĝis?" Mi demandis scivoleme, postrigardante trans mian ŝultron. Sed mi aŭdis nenion kaj vidis neniun frenezulon krom la konsterniĝintaj mienoj de la virinoj. Iuj el ill eĉ tremetis kun paliĝinta vizaĝo. Vidinte tiun bildon, mi povis fari nenion ol lante foriri. "Ho, mia dio! Ĝuste pro tio li estas elpelita de la lernejestro el la lernejo," la flustrado daŭris. Kiu? Kion ili priparolas? Mia pensfadeno ekvagis sencele.

  Tiun vesperon, mi malofte vidis mian patrinon, ne sciante, kion ŝi faras. Dum vespermanĝo, mi demandis ŝin: "Panjo, kiu el nia vilaĝo freneziĝis? Ĉu vi aŭdis pri tio?" "Ne, ne. Mi neniam aŭdis tion. Mi ne scias, kio okazis. Ne zorgu pri tio. Estu trankvila. Ĉu la manĝo estas bongusta por vi?" Mia patrino volis turni mian paroltemon per sensencaj vortoj. "Mi ja aŭdis klare, ke li freneziĝis kaj pro tio estas elpelita el la lernejo." "Ne zorgu pri tio. Manĝu dum la manĝaĵo estas varma. Tio ja estas nudelo kun ovo, kiun vi plej ŝatas de via infanaĝo." Mia patrino parolis afable, tamen ŝia vizaĝo perfidis ŝiajn afektemon kaj malĝojon. Tio vekis mian suspekton. Kiu? Kiu en la mondo estas la frenezulo, pri kiu oni ĉie parolas? Pri kiu ili do parolas?... Mi dronis en meditado pri tiu ĉi enigmo. Hodiaŭ ĉio ŝajnis iom pli stranga al mi. Certe io okazis. Mi devas scii, kio okazis...

  Noktiĝis, kuŝante sur la lito, mi neniel povis endormiĝi. Pro la longa pensado mia kapo peziĝis kiel plumbo kaj mia cerbo tumultiĝis kiel farunkaĉo. Kiu estas la frenezulo? Kial oni ĉiam kondutis tiel strange al mi? Kial... Ĉu? Ĉu oni opinias, ke mi estas frenezulo? Eble! Ĉar en la tuta vilaĝo nur mi jam instruis... Jes, senerare! Certe tiel. Jen kial Xiao Yu tiel kondutis hieraŭ. Nun, ŝi ne plu venos al mi. Ve! Ŝi ja ne volas fariĝi edzino de frenezulo. Sed, ĉu mi vere freneziĝis? Mi ja sentas min bonfarta. Ĉu oni povas tiel facile freneziĝi?... Mi konsterniĝis de tia penso kaj pene detenis min de la plua pensado kun forte fermitaj okuloj.

  Finfine mi sukcesis endormiĝi, kaj eĉ sonĝis... Mi vidis, ke mi estas vera frenezulo kun malpura vizaĝo, taŭzitaj haroj kaj ĉifonaj vestaĵoj kiel tiuj, kiujn mi iam vidis en la psikiatrio... Nudpiede mi kuregas sur strato ĉirkaŭprenante mian kapon per ambaŭ tremantaj brakoj. Ĉiuj preterpasantaj homoj kriaĉas: "Jen frenezulo! Frenezulo!..." La malbenindaj bubaĉoj kriante senĉese ĵetadas ŝtonpecojn kaj terbulojn al mi, kaj sennombraj ĉashundoj hurlante postkuras min. Mi kuras, kuregas senĉese, anhelante kaj per mia tuta forto por fuĝi el la damninda danĝero. Mi vere volus kaŝi min en truo de ratoj se mi povus. Mi kuras, kuradas kun timego. La kriado "Frenezulo, frenezulo!" tondradas tra la ĉielo, tra la tero, kvazaŭ ĉie en la naturo kriegas "Frenezulo! Frenezulo... " Vere timinda! Mi neniel povas kaŝi min de tio...

    Mi subite vekiĝis de konsterniĝo. Mi pensis tremetante kaj ŝvitante: "Ne, mi ne freneziĝis. Mi ne volas esti frenezulo. Mi devas kredigi ilin, ke mi ne freneziĝis." Tiel pensante, mi ellitiĝis senbrue kaj elglitis ŝtele sen veki mian patrinon... Mi kuregis laŭ la stratoj en la vilaĝo kriante per mia plena gorĝo: "Ĉiuj atentu! mi ne freneziĝis! Mi fartas bone! Mi ne freneziĝis!" Mi kuregis kaj kuregis senhalte, spiregante, de unu strato al alia. Mia gorĝo raŭkiĝis dolore, sed mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriegis forte: "Mi ne freneziĝis! mi ne freneziĝis!" Miaj ŝuoj perdiĝis de mia kurego. Mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriegis: "Mi ne freneziĝis! Mi ne freneziĝis!" Miaj plandoj doloris ĝisoste, kaj eble sangis. Mi ne zorgas pri tio. Mi nur kriegis: "Mi ne freneziĝis! Mi ne freneziĝis!" Mia patrino kuris post mi vokante mian nomon plorvoĉe, mi ne zorgis pri tio. Mi nur kuregante kriis: "Mi ne freneziĝis. Mi ne freneziĝis! Mi ne ..."
« Lasta redakto: septembro 19, 2014, 03:15:47 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.