Aŭtoro Fadeno: 81. Venĝo kontraŭ la urso  (Legita 4394 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
81. Venĝo kontraŭ la urso
« je: septembro 10, 2014, 02:34:52 ptm »
  81. Venĝo kontraŭ la urso

  Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj. Kiam la filo sole iris en arbaron, urso vundis lin per dentoj kaj ungoj. Li do rapide elkuris al la kunvojaĝantoj.

  Vidinte liajn vundojn, la patro ekmiris kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?" Li respondis al la patro: "Besto kun longa hararo vundis min."

  La patro do iris en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte feon kun longa hararo, li levis la arkon por pafi lin. La akompanantoj diris al li: "Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la suferiginton de via filo."

  La malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Ili volis sin venĝi kontraŭ la virtuloj post kiam ili ricevis insulton de tiuj, kiuj havas ermitan robon anstataŭ la konvenan konduton, simile al la patro, kiu venĝis sian filon kontraŭ ermito.
« Lasta redakto: septembro 10, 2014, 03:14:50 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.