Aŭtoro Fadeno: 79. Porti Benkojn por la Reĝo  (Legita 1729 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
79. Porti Benkojn por la Reĝo
« je: septembro 10, 2014, 02:17:00 ptm »
79. Porti Benkojn por la Reĝo

  Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Portu benkon al la ĝardeno por ke mi ripozu."

  La subulo hontis tion fari, do li respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti mane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de la aliaj.

  La vulgaruloj ankaŭ kondutas same. Vidinte haron de virino, ili ne volas forpreni, dirante, ke ili observas disciplinon, sed pro allogo de la kleŝo, ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn kiel haron, ungon, denton, fekaĵon, pison kaj aliajn, kaj tenas ilin firme senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portas la benkojn.
« Lasta redakto: septembro 19, 2014, 08:09:23 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.