Aŭtoro Fadeno: Budhismo kaj Esperanto  (Legita 3917 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Budhismo kaj Esperanto
« je: julio 02, 2014, 10:09:00 ptm »
  Budhismo kaj Esperanto
           --Resumo de la prelego

  Kvankam Budhismo kaj Esperanto apartenas al malsamaj kategorioj kaj havas siajn proprajn karakterojn kaj celojn, tamen ili havas pli da komuneco ol la rilatoj inter aliaj religioj kaj lingvoj. Do mi parolos ĉefe pri la rilato inter Budhismo kaj Esperanto.

  La mondpaco estas ilia komuna celo.

  Kun motivo pacigi la mondon kaj forigi la konflikton, nia majstro Zamenhof kreis Esperanton, kiu ne pretendas sian superecon kontraŭ ĉiuj aliaj lingvoj, sed sin rolas kiel internacia helpa lingvo trans la diverseco de homaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, kaj prezentas al la tuta homaro la oportunecon de interkomprenado kaj interhelpado en komuna klopodo por la mondpaco. Budhismo estiĝis pro la iluminiĝinto Ŝakjamunio en la cirkonstanco de multa religioj, kaj kvankam ĝi havas sian plej superan celon liberigi ĉiujn vivestaĵojn el sufero de metempsikozo kompare kun aliaj religioj, ĝia fundamento ankoraŭ estas klopodo por la paco kaj harmonio ne nur inter homoj el diversaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, sed ankaŭ inter ĉiuj vivestaĵoj.

  Kvankam Esperanto havas sian pacan ideon, kaj ĝiaj reguleco kaj facileco faras ĝin plej bona lingva peranto tamen ĝia funkcio efektiviĝas nur en la vasta aplikado. Kvankam Budhismo ankaŭ klopodas por la mondpaco, tamen kiel religio, ĝi ankaŭ bezonas plej oportunajn lingvojn por disvastigado. Ĝuste pro tio, kunlaboro de budhismo kaj Esperanto donas ilin ambaŭ pli efektivajn funkciojn en la mondpaca klopodo. Do budhanoj ekatentis Esperanton antaŭ tre longe. Laŭ historia noto oni ekaplikis Esperanton en Budhismo frue en la 20-aj jardekoj, en 1925 fondis internacian organizon por esperantistaj budhanoj en Eŭropo, kaj en 1931 fondis japanan organizon por budhanaj esperantistoj. En la jaro 2002, refondiĝis BLE post sia mallonga malestiĝo kaj ĝi denove fariĝis la centro de budhanaj esperantistoj. Nun ambaŭ organizoj havas siajn organojn kaj retejojn.

  Kvankam en Ĉinio ankoraŭ ne estas speciala organizo por budhanaj esperantistoj, Miaohui lanĉis en 2002 retejon BRE, kiel retejon por budhanoj kaj esperantisto, kaj samtempe ekokazigis esperantajn kursojn en monaĥejoj. Kvankam la retadresoj kaj spacoj de la retejo ŝanĝiĝis kelkfoje, ĝi daŭras ĝis nun. En la nuna tempo ĝi havas ĉinlingvan version, kies retadreso estas “budhano.com” kaj esperantan version, kies retadreso estas “budhano.cn”. En la komenca periodo de la jaro 2013, Miaohui ekfunkciigis retradion en Esperanto pri budhismaj scio kaj literaturo. Ni jam faris pli ol 70 elsendojn, kaj ĉiu elsendo konsistas en budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma scio, budhisma muziko kaj aliaj programeroj.

  Per la klopodo de la koncernaj organizoj kaj samideanoj, oni ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton antaŭ tre longa tempo. La plej granda skala esperantigado de budhismaj verkoj okazis en Japanio, kie aperis multaj esperantaj tradukoj de budhismaj verkoj. En la nuna tempo, sinjoro Yamakuti Sin’iti el Japanio verkis kaj esperantigis kelkajn librojn pri budhismo. Sinjoro Gunar Garmo el Svedio elpaliigis kaj verkis pluran sutrojn kaj verkojn, Bill Mark el Kanado esperantigis “la Diamantan sutron” el sanskrito, sinjoro Xu Jin prove esperantigis sutron de la sesa patriarko de ĉina Zenbudhismo, kaj Miaohui el Ĉinio ankaŭ esperantigis plurajn budhismajn verkojn kaj sutron.

  Per la komuna klopodo, la samideanoj faras grandan kontribuon ne nur en Budhismo, sed ankaŭ en Esperanto, sed ni devas agnoski, ke pro malgrandeco kaj malforteco de nia rondo ni ankoraŭ ne povis fari pli multe, kaj por nia estonta kunlaboro inter budhismo kaj esperanto, ni ankaŭ bezonas multe da helpo kaj kunlaboro. Do ĉiuj helpoj kaj kunlaboroj estas bonvenaj. Aliĝo al BLE estas bonvena kaj facila, kaj oni povas rekte sendi la aliĝilon al sinjoro Yamakuti Sin’iti. Kaj krome, BRE same deziras helpon en la laboro de la retejo kaj esperantigado de materialoj kaj korektado de la tradukadoj, kaj ĉiuj helpoj de vi estas bonvenaj.

  Antaŭdankon!
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Budhismo kaj Esperanto
« Respondo #1 je: oktobro 14, 2014, 11:59:27 atm »
Prelego de Miaohui en seminario AMO 3 okazinta en Urbo Xi'an de CXinio.


https://www.youtube.com/watch?v=JS_P62flqIQ
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Michaelea

  • Novulo
  • *
  • Afiŝoj: 2
  • Karma: +0/-0
  • Gasto
    • Vidi profilon
Budhismo kaj Esperanto
« Respondo #2 je: decembro 18, 2014, 04:39:50 atm »
  Ho Ĉi Minh kaj Esperanto

  Laŭ artikolo de Ĉina Radio Internacia, Ho Ĉi Minh interesiĝis pri esperanto kaj eĉ povis paroli ?in. En la artikolo, oni povas legi :

     

  « Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Ĉi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Ĉi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

  Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj Ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Ĉi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voĉo de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

  En 1954, post la subskribo de la ?eneva Konvencio por paco en Hindo?inio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Ĉi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Ĉi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. ...

  En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Ĉi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. »
« Lasta redakto: decembro 19, 2014, 08:49:53 ptm de Miaohui »

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Re: Budhismo kaj Esperanto
« Respondo #3 je: decembro 19, 2014, 08:47:17 ptm »
Jes, li estis bona esperantisto, kaj certe, faris grandan helpon al Esperanto. Kaj krome, mi opinias, ke la cxina esperanta radio fondiĝis laŭ la inspiro de la vjetnama esperanta radio. Dankon por via rekomendo pri la artikolo.
« Lasta redakto: decembro 24, 2014, 01:58:38 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.

Elsalutinta Petro

  • Ordinara membro
  • ***
  • Afiŝoj: 119
  • Karma: +6/-0
  • Mi loĝas inter Ĝenevo kaj Liono, en Ĵurasa Montaro
    • Vidi profilon
Re: Budhismo kaj Esperanto
« Respondo #4 je: decembro 23, 2014, 05:53:34 atm »
Mi ne sciis pri tio. Dankon por la informo kaj bonvenon en la forumo al la novaj anoj!
Ĉion bonan por ĉiuj.
Petro
Petro