Aŭtoro Fadeno: Monaĥejo Tiefosi  (Legita 2874 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Monaĥejo Tiefosi
« je: julio 01, 2014, 09:37:07 atm »
  Monaĥejo Tiefosi

  Monaĥejo Tiefosi situas 80 kilometrojn nordoriente de Urbo Xi’an kaj 7 kilometrojn oriente de Qianlin, la tombejo de Wu Zetian, la nura imperiestrino de la antikva Ĉinio. Ĝi konstruiĝis sur Malvarmeta Monteto ĉe antikva silka vojo nelonge post la enkondukiĝo kaj ekdisvastiĝo de Budhismo en Ĉinio, ricevis la nomon Malvarmeta Monaĥejo, kaj havas longan historion de pli ol mil sescent jaroj. Ekde antaŭ Mil kvincent jaroj ĝi pligrandiĝis kaj prosperiĝis en Dinastio Sui kiam Budhismo prosperiĝis. Tiam en la monaĥejo vivis kaj praktikis pli ol dek mil monaĥoj, kaj oni rigardis ĝin kiel simbolon de Budhismo en la nordorienta regiono.

  Poste en Dinastio Ming antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj okazis subita incendio kaj la tuta monaĥejo cindriĝis escepte de budha statuo alta je pli ol du metroj kaj muldita el fero en la sama dinastio.

  Post la incendio oni movis la restintan statuon sub la monteton al kurierstacio ĉe la silka vojo kaj konstruis novan monaĥejon tie. Pro la fera statuo oni nomis la monaĥejon Tiefosi kun signifo de Fera Budho. Post konstruiĝo de la nova monaĥejo Tiefosi, la migrantoj ekloĝis ĉe la monaĥejo kaj iom post iom formis grandan kaj homoplenan vilaĝon kun nomo Tiefo (Fera Budho) en la antaŭe la dezerta regiono. Monaĥejo Tiefosi estis fama eĉ en malproksimaj regionoj, kaj ankaŭ la vilaĝo kaj komunumo havas la saman nomon Fera Budho. Eĉ dum la politika movado la nomo de la vilaĝo kaj komunumo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis.

  Dum la dek jara politika movado “Kultura Revolucio”, oni detruis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn kaj laikigis ĉiujn monaĥojn de la tuta lando, ili ankaŭ ruinigis la faman monaĥejon Tiefosi. Nur post la ekpraktikado de la nova religia politiko en la nova epoko, ekprosperiĝis ĉiuj religioj en Ĉinio dank’ al la subteno de la registaro. Antaŭ tridek jaroj Maljuna monaĥo Zhenwen eklaboris por rekonstruigi la monaĥejon, kiu havis denaskan rilaton al li, kaj finfine starigis la monaĥejon en ĝia antaŭa restadejo per la sinforgesaj klopodoj de si mem kaj aliaj budhanoj.

  En la nuna tempo Monaĥejo Tiefosi ne nur en budhisma rondo, sed ankaŭ famiĝis en esperantista rondo, ĉar antaŭ kvin jaroj esperanta aktivado ekvigliĝis en la monaĥejo per helpo kaj subteno de la nuna abato Majstro Ŝouyang. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj kursoj kaj interkomunikadoj pri Esperanto kaj Budhismo, kaj ankaŭ gastas samideanoj ĉinaj kaj alilandaj. Krome, post la regula budhisma praktikado kaj esperanta instruado, ni ankaŭ laboras en la monaĥejo por esperantigi verkojn de budhisma literaturo kaj funkciigi koncernajn retejojn kaj retradion en Esperanto. Do ĝi jam fariĝis ne nur edukejo pri Esperanto kaj Budhismo, sed ankaŭ oportuna vidindejo kaj restadejo por samideanoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.
« Lasta redakto: julio 03, 2014, 07:15:00 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.