Aŭtoro Fadeno: Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi'an de Ŝaanxi, Ĉinio  (Legita 2263 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi'an de Ŝaanxi, Ĉinio
« je: junio 14, 2014, 05:28:22 atm »
Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi'an de Ŝaanxi, Ĉinio

  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni elsendas informon pri la someraj aktivadoj okazontaj en Urbo Xi'an, unu el la belaj antikvaj urboj en Ĉinio. Xi’an-a Somera lernejo de Esperanto okazos ekde la dektria de julio ĝis la dekkvara de aŭgusto en monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui gvidos la kurson. Iom post tio, okazos la Orienta Esperanta Seminario en Urbo Xi'an ekde la deksesa ĝis la dudektria de aŭgusto. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la seminario. Bonvolu kontakti sinjoron Trezoro por aliĝo al la seminario. Lia retadreso estas:  orientaesperanto@163.com
  Hieraŭ ni komencis la esperantan kurson por instruaj volontuloj en Monaĥejo tiefosi, kaj nia kurso daŭros ĝis la komenciĝo de la somera lernejo de Esperanto.
  Ĝuste pro tio nia elsendo paŭzos tri monatojn por ke ni havu pli da tempo kaj energio en preparado de la someraj aktivadoj, do la nuna elsendo estas la lasta en la antaŭa duonjaro, kaj ni reelsendos ĝin en septembro, tri monatoj poste.
  Ĉion bonan al vi!
« Lasta redakto: junio 15, 2014, 05:03:47 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.