Aŭtoro Fadeno: 4-8. La rakonto de Visaka  (Legita 913 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
4-8. La rakonto de Visaka
« je: junio 06, 2014, 10:08:50 atm »
  Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito

  4-8. La rakonto de Visaka

  Kiel oni faris florkronon

  El multaj floroj,

  Tiel ordinara homo

  Devas fari multajn bonojn.

  Dum sia restado en la Pabarama Monaĥejo en Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Visaka, la fama patronino de la Pubarama Monaĥejo. Visaka estis la filino de Badija riĉulo nomata Dananĝajo, kies edzino Sumanadevi estis la nepino de Mendaka, unu el la kvin plej riĉaj homoj en la regno de Reĝo Bimbisaro. Kiam Visako estis sep-jara, la Budho venis al Badijo. En tiu okazo, la riĉulo Mendako iris kun Visaka kaj ties kvincent sekvantinoj por omaĝi al la Budho. Aŭdinte la predikon de la Budho, Visaka, ŝia avo kaj ĉiuj ŝiaj kvincent sekvantinoj atingis frukton de sotapato. Kiam Visaka plenkreskis, ŝi edziniĝis al Punavadano, filo de Migaro, grandega riĉulo en Sravastio.

  Iutage, kiam Migaro manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migaro tute ignoris lin. Vidinte tion, Visaka diris al la monaĥo: "Mi bedaŭras, estimata sinjoro, ke mia bopatro nur manĝas restaĵojn." Aŭdinte tion, Migaro furioziĝis kaj volis peli ŝin el la hejmo. Sed Visaka diris, ke ŝi ne foriros, anstataŭe, ŝi venigos la ok pliaĝajn riĉulojn senditajn de sia patro por akompani kaj admoni ŝin, kaj ili certigos, ĉu ŝi estas kulpa aŭ ne. Kiam la pliaĝuloj venis, Migaro rakontis al ili la tutan historion. La pliaĝuloj certigis, ke Visaka tute ne estas kulpa. Tiam Visaka diris, ke ŝi havas absolutan kaj firman fidon en la instruo de la Budho kaj ne volas resti tie, kie monaĥoj ne estas bonvenaj; krome, se ŝi ne havos permeson inviti monaĥojn al la domo por oferi almozon kaj aliajn vivbezonaĵojn, ŝi forlasos la hejmon. Do la bopatro garantiis, ke li permesas inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la hejmo.

  En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis peton al sia bopatro, por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti lin aŭdi kun ŝi la baldaŭan instruon de la Budho. La bopatro sentis, ke li ne decas rifuzi je la dua fojo, sed liaj asketaj instruistoj, kiuj estas Nigantoj, ne lasis lin iri. Fine ili iom cedis kaj permesis lin aŭskulti post kurteno. Aŭdinte la predikadon de la Budho, Migaro atingis frukton de sotapato. Li estis tre dankema al la Budho kaj ankaŭ al sia bofilino. Li estis tiel dankema, ke li deklaris, ke ekde tiam Visaka estos lia kvazaŭpatrino, kaj visaka ekfamiĝis kiel Migaromata.

  Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka posedis ege valoran geminkrustitan ornamaĵon donacitan de sia patro kiel edziniĝan doton. Iutage, Visaka iris al la Ĝetavana Monaĥejo kun siaj sekvantinoj. Atinginte la monaĥejon, ŝi sentis, ke ŝia juvela ornamaĵo estis tro peza, do ŝi demetis ĝin, volvis ĝin per sia ŝalo kaj donis al la servistino por ĝin teni. La servistino senatente lasis ĝin en la Monaĥejo. Estis kutimo por Estimata Anando prizorgi la objektojn lasitajn de la laikaj disĉiploj. Visaka sendis la servistinon al la Monaĥejo, dirante, "Iru kaj serĉu la juvelan ornamaĵon, sed se Estimata Anando jam trovis ĝin kaj metis ĝin en iun lokon, ne plu alportu ĝin. Mi donacos la juvelan ornamaĵon al Estimata Anando." Sed Estimata Anando ne akceptis ŝian oferon. Do Visaka decidis vendi ĝin kaj donaci la gajnitan monon, sed neniu povis oferi la sumon por aĉeti la ornamaĵon. Do Visaka retroaĉetis ĝin kontraŭ naŭ biliono kaj unu rupioj. Per tiu mono ŝi konstruis monaĥejon en la okcidenta flanko de la urbo. La monaĥejo konatiĝis kiel Pubaramo.

  La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn en diversaj formoj kaj diversaj uzoj. En la sama metodo, tiuj, kiuj naskiĝis en tiu ĉi mondo, kreas diversajn bonan kaj meritan agojn por tiu ĉi vivo.

  Komentario

  En la kvarversoj la florkronisto signifas tiujn, kiuj havas virtan vivon. La konduto en la vivo estas komparita kun amaso da floroj. Estas devo de ĉiu homo aranĝi tiujn florojn en florkronojn de bonaj kondutoj. La versaĵo rememorigis nin, ke nia homa vivo estas ne lito de rozo por kuŝi, sed la flora lito, kie kreskas belaj floroj. La celo de la vivo estas fari belajn florkronojn el tiuj floroj, kiuj beligas la mondon. La plej bona utiligado de nia efemera vivo estas fari bonajn kondutojn, kiuj donas feliĉon al ĉiuj. Tiuj ĉi kvarversoj klare instruas, ke budhanoj ne estas pesimistoj, kiuj konstante lamentas pri la dornoj en la rozoj. Ili laŭeble utiligas la bonon en la mondo por fari vivon des pli bona.
« Lasta redakto: septembro 06, 2015, 08:08:33 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.