Aŭtoro Fadeno: 1-1. Rakonto de Ĉakupalo  (Legita 2457 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
1-1. Rakonto de Ĉakupalo
« je: oktobro 31, 2013, 05:34:05 atm »
1-1. Rakonto de Ĉakupalo

  "Menso antaŭiras ĉiujn ekzistaĵojn.
  
  Menso estas la ĉefo kaj faras ilin.

  Se iu parolas aŭ agas

  kun malpura menso

  La estigita sufero sekvas

  kiel radoj al bovaj hufoj."

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo en Sravastio, la Budho diris tion rilate al blinda monaĥo Ĉakupalo.

  Foje, Monaĥo Ĉakupalo venis al Ĝetavana monaĥejo saluti la Budhon. Li paŝis tien kaj reen meditante en iu nokto kaj piedpremis kelkajn insektojn pro akcidento. Kelkaj monaĥoj vizitis la monaĥon matene kaj trovis la mortintajn insektojn. Ili pensis pri la ago de la monaĥo kaj raportis tion al la Budho. La Budho demandis, ĉu ili vidis la monaĥon mortigi insektojn. Ili neis, do la Budho diris: "Kiel vi ne vidis lin mortigi, ankaŭ li ne vidis tiujn vivestaĵojn. Krome, kiel monaĥo fariĝinta arahanto, li havas nenian intencon mortigi. Do li estas senkulpa." Demandite, kial Ĉakupalo estas blinda kvankam li estas arahanto, la Budho rakontis jenan historion:

  Ĉakupalo estis kuracisto en unu el siaj pasintaj vivoj. Foje, li intence blindigis malsanulinon. Antaŭ tio, tiu virino promesis fariĝi lia sklavino kune kun ŝiaj infanoj se ŝiaj malsanaj okuloj estos tute kuracitaj. Tamen ŝi faris mensogon al la kuracisto pro timo, ke ŝi kaj ŝiaj infanoj vere fariĝos sklavoj. Ŝi diris al li, ke ŝia malsano pli graviĝis, malgraŭ la fakto, ke ŝiaj okuloj estis tute resanigitaj. La kuracisto sciis bone, ke ŝi trompis lin, li do donis al ŝi alian ŝminkaĵon, kiu faris ŝin tute blindaj. La kuracisto perdis sian vidpovon multfoje en siaj postaj vivoj pro la rezulto de sia malbona konduto.

  Ĉiu nia travivaĵo komenciĝis de nia menso. Niaj vortoj kaj kondutoj venis el la penso. Se ni parolas aŭ agas kun malbonaj pensoj, neeviteble rezultas malplezuraj travivaĵoj. Kien ajn ni iras, ni kreas malbonajn cirkonstancojn ĉar ni havas malbonajn pensojn. Tio tre similas al ĉaraj radoj sekvantaj hufojn de bovo jugita al la ĉaro. Kune kun la peza ŝarĝo de la ĉaro, la ĉaraj radoj sekvas la bovon tirantan la ĉaron. La besto estis ligita al la peza ŝarĝo, de kiu ĝi tute ne povis sin liberigi.

« Lasta redakto: novembro 09, 2013, 01:09:15 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.