Laŭ mi la plej bona solvo progresigi nin en esperantanta aŭskultado estas konstanta praktikado. Antaŭ pluraj jaroj, mi estis devigita praktiki mian aŭdan kapablon por gastigi mian francan amikon. Por tio, mi elspezis longan tempon ĉiutage por aŭskulti esperantan radion. Kvankan en la komenco mi ne povis kompreni multe. Mi eĉ nur povis kompreni kelkajn vortojn se mi tenas mian atenton al la disaŭdigaĵo, tamen post multfoja ripetado, mi komprenis pli multe da vortoj, poste, mi povos kapti la ĉefan signifon de la frazo, ĝis la tuta artikolo. Por plialtigi mian kapablon aŭskulti esperante, mi eĉ aŭdigas la esperantajn enhavojn per aparato mp3 post mia enlitiĝo. Tiel mi progresis multe.
Do se vi havas intereson, ankaŭ tiel provu. Mi garantias, ke ankaŭ vi progresos.