Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 3. 1-8  (Legita 4861 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 3. 1-8
« je: junio 03, 2014, 10:33:54 atm »
  1. D: Kial iuj budhanoj devas rezigni la laikan vivon?

  R: Antaŭ ol fari respondon, mi bezonas ekspliki la budhisman doktrinon de Kvin vehikloj (Panca-jano). Vehiklo signifas veturilon, kiu povas porti pasaĝerojn al iliaj cellokoj proksimaj aŭ malproksimaj. Oni uzas ĝin ĉi tie kiel metaforon de budhaj instruoj. La doktrino de la Kvin Preceptoj (Panca-sila) estas Abstinadoj de mortigo al vivestaĵoj, preno de aferoj ne donitaj, seksa miskonduto, mensogo kaj uzado de toksoj. Ili ebligas, ke la praktikantoj renaskiĝu en la homa mondo, do ĝi nomiĝas Homa Vehiklo (Manussa-Yana). La Dek Meritoplenaj Kondutoj (Dasapkusalani) estas evitado de dek malbonoj, kiuj estas 1.mortigo, 2. Preno de objektoj ne donitaj, 3. Seksa miskonduto. 4. Nerespondeca parolo, 5. Malkonkordiga parolo, 6. Kruda parolo, 7. Lasiva parolo, 8. Avidemo, 9, koleremo, 10. Malortodokseco, kiu estas opono al la koktrino de kaŭzeco. La doktrino de la Dek Meritaj Kondutoj ebligas, ke la praktikantoj renaskiĝu en paradizo aŭ ĉielo, do ĝi nomiĝas Ĉiela vehiklo (Deva-jana). La doktrino de la Kvar Noblaj Veroj (ariya-sacca), kiuj estas, la veroj de sufero, de origino de sufero, de malestiĝo de sufero, kaj la Okopa Vojo, kondukas al la malestiĝo de sufero kaj eligas, ke la praktikantojn rezignu siajn erarajn vidpunktojn (ditthanusaya aŭ micĉa-ditthi) kiel ego-iluzion (atta-ditthi), eterneca-kredon (sassata-ditthi), nihilisma-kredon (ucĉeda-ditthi) kaj tiel plu, kaj malbonajn pensojn (nicĉa-sankappa) kiel avidon (lobha), malamon (dosa) kaj iluzion (moha), por fine atingi nirvanon (iluminiĝon). Do ĝi nomiĝas Ŝravaka Vehiklo (Savaka-Yana), kiu signifas vehiklon de voĉo-aŭdanto. Voĉo signifas la budhajn instruojn. Tiu, kiu aŭdis la budhajn instruojn, konis la Kvar Noblajn Verojn kaj liberiĝis el suferoj, nomiĝis Ŝravako. Antaŭ la alveno de Budha darmo, iu sendepende komprenis la teorion de Sendependa Origino (Paticcasamupada) kaj atingis liberiĝon, sed ne povis paroli pri sia sinliberigan veron. li nomiĝas Pratjekabudho, kiu signifas sendependan iluminiĝinton (Pacceka-Budho). Jen kial la darmo de Dependa Origino estas nomata la vehiklo de pratjekabudho (pacceka-yana). La doktrino de ses perfektecoj (ĉaparamita) ebligas, ke la praktikantoj sekvu la vojon de Bodisatvo por fine atingi budhecon trapasinte senkalkuleblajn malfacilaĵojn en cirkloj de naskiĝo kaj morto. Do tiu instruo nomiĝas la Bodisatva Vehiklo (Bodhisata-yana).

  2. D: Kio estas la rilato inter la doktrino de kvin vehikloj (panca-yana) kaj rezigno de la mondo ( (pabbajja)?

  D: La homa kaj ĉiela vehikloj ne postulas forlasi hejman vivon. La Pratjekabudhoj (sinliberiĝinto) vivas en la malesteco de la Budha darmo, havas vivon de ermitoj en la montoj kaj arbaroj sen ceremonio de rezignado. Iuj el la bodisatvoj vivas hejme, dum aliaj ne. En ilia kazo ne estas necese forlasi hejman vivon. Ĉu forlasi hejmon aŭ ne dependas de la kondiĉoj (hetu-paccaya) de ilia praktikado laŭ budha darmo kaj profito al ĉiuj vivestaĵoj. Ekzemple, en la vivperiodo de Budho Ŝakiamunio, ambaŭ bodisatvoj Manĝuŝrio kaj Majtrejo (P metteyya) estis bikŝuoj, dum Vimalakirtio estis laikulo (klerulo pristudi budhismon en la hejmo) kvankam li estis granda bodisatvo. Do nur en ŝravaka vehiko, tiuj, kiuj strebas por atingi nirvano kaj fariĝi arahantoj, bezonas forlasi hejmon kaj havi senhejman vivon.

  3. D: Kion signifas Arahanto?

  R: Arahanto estas stato atingita de iluminiĝintaj budhanoj. Estas kvar staĝoj por atingi la celon: La unua staĝo estas forigi erarajn vidpunktojn. Tio nomiĝas kurent-gajninto (sottāpana-magga), kiu estas la komenca frukto. La dua etaĝo, unufojreveninto (sakadāgāmi-magga), kaj la tria, neveninto (anāgāmi-magga), estas iom post iom atingitaj per forigo de erara penso laŭ iliaj malsamaj dimensioj kaj subtilecoj. Kiam oni atingis kvaran etaĝon de Arahanto (arahatta-magga), ambaŭ iliaj eraraj vidpunktoj kaj pensoj tute foriĝis kaj nirvano plenumiĝis. Tia Arahanto indas ricevi oferojn de homo kaj ĉielulo. Do unu el la signifoj de Arahanto estas "oferindeco". Ĝi estas la plej alta stato atingita de Ŝravakoj.

  4. D: Kial la Voĉaŭdanta Vehiklo (savaka-yana) bezonas rezignadon?

  R: Laŭ la doktrino de Voĉaŭdanta Vehiklo estas pli malfacile sin kulturi atente kaj pure en la hejmo pro multeco de obstakloj. Tiaj praktikantoj nur povas atingi bazajn staĝojn foriginte erarajn vidpunktojn laŭ budhisma teorio, kaj la plej granda atingo estas la tria staĝo foriginta la miskondukantajn pensojn de la sensa mondo (kamaloka), kaj ili neniam povas atingi nirvanon en tiu ĉi vivo. Senhejma vivo estas libera kaj aparta. Per ĝi estas facile por homoj koncentri sian menson kaj energion sur la sinkultivado por atingi la staton de senegoeco (anatta) kaj senavido. Do estas neeble atingi la staton de Arahanto sen rezigno de la hejma vivo.

  5. D: Ĉu la monaĥiĝa institucio estas iniciatita de budhismo?

  R: Ne, tio ne estas iniciatita de budhismo. En la vivperiodo de la Budho, religia almozo (paribajaka) jam fariĝis komuna praktikado en Hindio. Sed kiel reĝido, la Budho per sia monaĥiĝo starigis ekzemplon inspiri siajn sekvantojn rezigni la kroĉiĝon al la hejma vivo. Do en budhismo troviĝas tiuj, kiuj rezignis sian hejman vivon kaj fariĝis monaĥejaj disĉiploj ambaŭ viraj kaj virinaj, kaj ankaŭ laikaj sekvantoj ambaŭ viraj kaj virinaj. La monaĥiĝintaj budhanoj ĝenerale nomiĝas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj Bhikkhunis).

  6. D: Ĉu la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj konsistigis klerikon?

  R: Budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj nur estas tiuj, kiuj rezignis la mondan vivon kaj sin kulturas nur por la liberiĝo. Ili ne estas perantoj inter la dioj kaj homoj. Kiel budhismaj monaĥoj, ili ne rajtas aŭ povas beni, aŭ preventi fatalaĵon okazontan al la vivestaĵoj, nek ili povas grantii la benon kaj liberigon el puno de ajna dio.

  7. D: Kiuspecan vivon budhisma monaĥo aŭ monaĥino devas havi?

  R: Laŭ la budhismaj reguloj, bikŝuo aŭ bikŝuino devas havi puran kaj ŝpareman vivon, kaj rigore observi la preceptojn, kiuj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, seksa vivo (inkluzive de seksado kun siaj antaŭaj edzinoj), senrespendeca parolo, malkonkordiga parolo, kruda parolo, lasiva parolo, preno de alkoholaĵo, manĝado en malĝusta tempo (tio estas manĝi post la tagmezo), uzado de parfumoj kaj ornamaĵoj, kantado, dancado kaj aŭskultado de kantado, rigardo de dancado, sido aŭ dormo sur luksaj sidejoj kaj litoj, kaj akcepto de trezoroj kiel oro, arĝento, elefantoj, ĉevaloj kaj tiel plu. Ili ne rajtas havi sian propran posedaĵon krom robojn, almozbovlon, razilon, akvofiltrilon, kudrilon, fadenon kaj tiajn vivbezonaĵojn, nek rajtas fari komercon, aŭguron, kaj ludi magiajn povojn. Ili ne rajtas malliberigi, rabi kaj minaci aliajn kaj ankaŭ devas observi aliajn preskribojn. Dum la tri tagperiodoj (tri periodoj por tago, t.e. Mateno, tagmezo, vesperiĝo kaj tri periodoj por nokto, t.e. Noktiĝo, noktmezo, kaj tagiĝo) ili devas dediĉi ĉiun sian tempon por diligente lerni kaj sinkultivi post la deca tempo por dormo, almozpeto, manĝado, trinkado, balaado, purigado kaj portado de akvo.

  8. D: Kio estas la enhavoj de iliaj lernado kaj kultivado?

  R: La enhavoj de ilia lernado de Darmo kaj la praktiko de meditado (bhavana) estas simple la 37 eroj por iluminiĝo (Bodhipakkhiya-dhamma). La baza praktiko en la 37 eroj estas la "Kvar Statoj de atentemo" (cattaro satipatthana), t.e. Kontemplado de la kvar vidpunktoj, kiuj estas, ke la korpo estas malpura, sentoj estas suferaj, menso kaj mensobjektoj estas efemeraj kaj ĉiu dharmo estas senegoa. Antaŭ la praktikado de kontemplado de la kvar statoj de atentemo, la komencantoj povas unue lerni la kvin sistemojn de meditado, nome, kontempladon de malpureco (asubha-bhavana), kontempladon de kompatemo (metta-bhavana), kontempladon de kaŭzeco (nidana-bhavana), kontempladon de distingo (vibhanga-bhavana) kaj kontemplado de spirado (anapana-sati). Sume estas multaj metodoj por praktiki koncentradon kaj saĝon (samadhi kaj panna), pri kiuj ne necesas ekspliki ĉi tie.
« Lasta redakto: junio 06, 2014, 06:35:22 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.