Aŭtoro Fadeno: 66. Reciti Stirmetodon  (Legita 1651 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
66. Reciti Stirmetodon
« je: junio 02, 2014, 11:46:29 atm »
  66. Reciti Stirmetodon

  Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.

  Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ sur ondegoj de la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias la surmaran stirmetodon."

  Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.

  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo subite mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.

  Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri la spirado kaj kontempli pri la malpureco, sed nur scipovas reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruas tion al la aliaj. Oni konfuziĝas pro lia misgvido, eraras pri la meditado kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn kunvojaĝantojn en la maro.
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.