Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 2. 43-48  (Legita 4848 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 2. 43-48
« je: junio 01, 2014, 08:25:41 atm »
  43.D: Kiom da volumoj troviĝas en la Ĉinlingva Tripitako?

  R: Troviĝas 1692 libroj kun 6241 volumoj en la Ĉinlingva Tripitako. Krome en la Ĉinlingva Tripitako kolektiĝis pli ol 1000 volumoj komponitaj de ĉinaj kleruloj. En Dinastio Ming, la Jaxing-a eldono de la Ĉinlingva Tripitako kolektis cirkaŭ 5600 volumojn da verkoj de ĉinaj kleruloj, kaj aldonis ilin al la Tripitako kiel daŭrigon. En la moderna epoko oni kompilis en Japanio daŭrigon de la Tripitako el la verkoj de ĉinaj kleruloj,  kaj tiu eldono tute havas 1750 librojn kun 7140 volumoj.

  44. D: Kiom da eldonoj havas la Ĉinlingva Tripitako?

  R: La unua blokpresita eldono de la Tripitako en Ĉinio aperis en la jaro 971 p. K., la kvara jaro de la regperiodo Kaibao de Dinastio Song. En la sekvaj 1000 jaroj tra la dinastioj Song, Liao, Jin, Yuan, Ming kaj Qing, aperis pli ol 20 blokpresitaj eldonoj. En la jaro 1936 oni eltrovis la blokpresitan eldonon de la Tripitako de Dinastio Jin (12-a jarcento) en Monaĥejo Guangŝeng, Gubernio Zhaoĉeng de Provinco Ŝhanxi. Do ĝi nomiĝis Zhaoĉeng-a Tripitako. Kiam la japanaj imperialistoj agresis Ĉinion, ili klopodis rabi tiun ĉi trezoron de Ĉinio, sed dank’al la klopodo de la Okvoja Armeo, ĝi saviĝis je la vivkosto de ok ĉinaj soldatoj, kaj konserviĝis en la nacia biblioteko. En Monaĥejoj Kaiyuan kaj Wolong de Urbo Xi’an estas blokpresita Qishaa eldono de Song Dinastio (12-a jarcento), de kiu oni eldonis fotolitografiaĵon lastatempe. Krome troviĝas la suda eldono blokpresita en Nanjing en la jaro 1372, la norda eldono blokpresita en Beijing en la jaro 1410, kaj ankaŭ fadene bindita eldono de Tripitako ĝenerale konata kiel Jiaxing-a eldono blokpresita en la Regperiodo Vanli , ĉio de kiu estis komisiita de la registaro de Dinastio Ming. La presblokoj de la Tripitako faritaj dum regperiodoj Yongzheng kaj Qianlong de Dinastio Qing (1735-1738) ankoraŭ konserviĝas kiel Draka Eldono.

  Manskribitaj kopioj de la verkoj faritaj en dinastioj Jin, Wei, Sui kaj Tang ankoraŭ konserviĝas en la Kavernoj Dunhuang de Ĉinio kiel valoraj budhismaj trezoroj eltrovitaj en la frua 20-a jarcento, sed granda parto de ili jam ŝteliĝis kaj portiĝis eksterlanden. Ĉirkaŭ 8000 volumoj ankoraŭ konserviĝas en la Nacia Biblioteko. En nia lando ankaŭ troviĝas 8000 ŝtongravuritaj budhismaj verkoj en la kavernoj de Monto Ŝijingshan (Ŝtongravuritaj sutroj Monto) en Fangshan de Beijing. La gravurado de tiuj tekstoj komenciĝis de Majstro Ĝinŭan dum la sepa jarcento en Dinastio Sui, kaj daŭris mil jarojn. La gravuritaj ŝtonplatoj konserviĝis en 9 kavernoj aŭ enteriĝis sub la pagodo. Per subtenado de la registaro, en la jaro 1956 la Ĉina Budhisma Asocio elprenis ĉiujn ŝtonplatojn kaj faris sep ekzemplerojn da frapkopiaĵoj dum du jaroj. Tiuj sutroj ankoraŭ estas en ordigado kaj pristudo. Oni gravuris pli ol 1000 sutrojn kun proksimume 3500 volumoj. Per esplorado pri la tekstoj oni trovis, ke la tekstoj gravuritaj en Dinastio Liao estis laŭ Qidan-a eldono, kies originalo jam perdiĝis. La ŝtongravuritaj verkoj en Fangshan estas vere raraj darmaj trezoroj.

  45. D: Ĉu vi bonvolas diri al mi iom pri la Tibeta Tripitako?

  R: La Tibeta Tripitako konsistas el du partoj: (1) la originala kolekto nomiĝas "Bkaḥ-ḥgyur". Bkaḥ signifas instruojn kaj Ḥgyur signifas tradukaĵon. Do ĝi estas traduko de la budhaj instruoj, inkluzive de sutroj kaj vinajo predikitaj de la Budho. (2) La aldona kolekto nomiĝas "Bstan-ḥgyur". Bstan signifas komentarion. Do ĝi estas traduko de komentarioj. Bkaḥ-ḥgyur konsistas el 1108 sutroj kaj Bstan-hgyur konsistas el 3459 komentarioj. 

  46. D: Ĉu estas blokpresitaj eldonoj de la Tibeta Tripitako?

  R: Jes. Frue en la 12-a jarcento la unua blokpresita Tripitako eldoniĝis en Naitang kaj tiel ĝi nomiĝas Naitang-a eldono. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj dum Dinastio Ming, du blokpresitaj eldonoj aperis. En Regperiodoj de Kanĝi kaj Yongzheng de Dinastio Qing, alia blokpresita Tripitako eldoniĝis en Beijing kun nomo Beijing-a eldono. En la sama periodo, aliaj eldonoj konataj kiel Dege-a eldono, Zhuoni-a eldono kaj aliaj eldonoj aperis inter la 8-a kaj 10-a jarcentoj de la Regperiodo Yongzheng, preskaŭ same kiel la Beijing-a eldono, sed kun iom da suplementoj por likvidi ĝian malperfektecon. Ĉirkaŭ 1921, la 13-a Dalai Lamao farigis alian eldonon de la Tripitako en Lasao, konatan kiel Lasaan eldonon. Lastatempe, fotokopiita beijing-a eldono de la Tibeta Tripitako jam eldoniĝis en Japanio.

  47: D: Kio estas la enhavoj de la Palia Tripitako?

  R: La Palia Sutra-pitako konsistas el kvin partoj:

  (1) Digha-nikāya signifas longajn predikojn kaj korespondas al la Dighāgama en la Ĉina Tripitako;

  (2) Majjihima-nikāya signifas Mezlongajn predikojn kaj korespondas al la Madhyamāgama en la Ĉina Tripitako;

  (3) Saṃyutta-nikāya signifas predikojn organizitajn laŭ la enhavo kaj korespondas al la Saṃyukktāgama en la Ĉina Tripitako;

  (4) Aṅguttara-nikāya signifas predikan kolekton laŭ la numera ordo kaj korespondas al la Ekottarikāgama en la Ĉina Tripitako;

  (5) Khuddaka-nikāya signifas Malmultajn Antologiojn kaj ne havas kompletan tradukon en la Ĉinia Tripitako.

  La Palia Vinaja-pitako signifas korbon de disciplinoj kaj konsistas el tri partoj:

  Sutta Vibhaṅga signifas ĉiujn preceptojn;

  Khandhaka signifas procezojn por monaĥaj komunumoj kaj regulojn por ĉiutaga vivo en la Samgo;

  Parivāra signifas interpretadon de la reguloj aŭ apendico.

  La Palia Abidarma-Pitako signifas korbon de komentarioj kaj konsistas el sep partoj:

  Dhamasaṅgaṇi signifas listigadon de Darmoj aŭ Budhismaj Psikologiaj Etikoj;

  Vibhaṅga signifas libron de Analizo;

  Dhātukathā signifas predikon pri la Elementoj;

  Yamaka signifas libron de Paroj;

  Paṭṭhāna signifas libron de Kaŭzeco;

  Puggalapaññatti signifas priskribon de homaj tipoj;

  Kathāvatthu signifas punktojn de Debato.

  Tiuj sep komentarioj estas gravaj verkoj koncernaj al la statoj de menso, analizoj de la universaj statoj de ekzisteco, la teorio de kaŭzeco kaj tiel plu.

  48. D: Ni konsumis multe el via tempo. Vi jam eksplikis al ni la fundamentojn de la Budhaj instruoj kaj budhismaj kanonaj verkoj. Tio estas sufiĉa por la nuna tempo, kaj ni certe konsultos vin denove poste.

  R: Eble mi ne kontentigis vian bezonon. Mi nur provizis iom da bazaj materialoj.
« Lasta redakto: junio 05, 2014, 03:43:14 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.