Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 2.27-34  (Legita 4689 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 2.27-34
« je: majo 19, 2014, 04:58:33 atm »
  27. D: Kio estas la diferencoj inter Mahajano kaj Hinajano?

  R: La ĉefa diferenco estas, ke Mahajano emfazas altruismon (konduto profitiga al aliaj), dum Hinajano emfazas liberiĝon de si mem. Mahajano havas verkojn diferencajn de la de Hinajanaj, kaj ankaŭ ampleksis kaj disvolvis budhismajn doktrinojn. Jen kelkaj punktoj pri tio:

  Unue, en la Vero de Ĉesiĝo de Sufero, Mahajano plue subtenas la eblecon de "aktiva nirvano" (aparatisthita-nirvana). Laŭ tiu ĉi teorio, kun la ĉesiĝo de la dek du ligoj de Dependa Origino, ĉesiĝas nur la senscieco kaj moralaj afliktiĝoj ne konformaj al la Dependa Origino, anstataŭ ke eliminiĝas la darmoj estiĝantaj kaj malestiĝantaj sur la bazo de kaŭzoj kaj kondiĉoj.  Ĉar "inter nirvano kaj la efemera mondo estas malgranda diferenco", atinginte la staton de la budha perfekta iluminiĝo, oni povas vivi ekster la vivcirkloj de naskiĝo kaj morto, kaj neniam iras en malestiĝon, do ili povas senĉese labori por la kaŭzo de "honori la landon kaj profitigi la vivestaĵojn" en laŭkondiĉa mondo, restante pace en la nirvana stato kie ajn kaj kiam ajn.

  Due, la Teorio de Dependa Origino detale eksplikis la teorion, ke darmo estiĝas kun ĉiuj la aliaj kiel siaj kondiĉoj, kaj aliflanke, ĝi mem ankaŭ estas kaŭzo por la aliaj. Tiel sola persono havas samspecan rilaton al aliaj vivestaĵoj, kiel la samspecan rilaton inter guto da akvo kaj la oceano. Pro tio troviĝas diroj, ke "ĉiuj vivestaĵoj estas miaj gepatroj" kaj "Rigardi ĉiujn vivestaĵojn kiel miajn solajn filojn". Tio estigas  grandajn amon (metta) kaj kompatemon (karuna). Amo signifas identigi sin mem kun ĝojo kaj feliĉo de ĉiuj aliaj vivestaĵoj, kaj kompatemo signifas simpatii kun la aliaj pri iliaj malĝojo kaj doloro. Kun tia menso, oni povas senlace servi al ĉiuj vivestaĵoj. Mahajana Budhismo akcelas la vivkoncepton de "Bodisatvo" kaj precipe la kondutojn de "Ses perfektoj" (paramita) kaj "Kvar ĉioentenaj virtoj" (cattari samgaha-vatthuni).

  28. D: Kio estas "Bodisatvo"  (S. Bodhisattva, P. Bodhisatta)?

  R: Se ni diras koncize, ĉiu ajn, kiu havas noblan aspiron liberigi si mem kaj ĉiujn aliajn vivestaĵojn el mizero kaj suferoj por kune atingi la plej superan feliĉon (liberiĝo de si mem kaj aliaj) kaj liberigi sin mem kaj ĉiujn aliajn vivestaĵojn el senscieco por kune atingi la perfektan iluminiĝon (iluminiĝo de si mem kaj de aliaj), estas nomata Bodisatvo.

  29. D: Kio estas la Ses Perfektecoj (Paramita)?

  R: Perfekteco estas sinonimo de sanskrita vorto "paramita" kun signifo "atingi alian bordon", kiu estas iri de tiu ĉi bordo de morala afliktiĝo al la alia bordo de iluminiĝo. Ses Perfektecoj estas ses metodoj al la alia bordo de iluminiĝo. La unua perfekteco estas malavareco aŭ oferemo, kiu havas tri specojn: (1) materia ofero, kiu estas al la aliaj doni ĉion materian, inkluzive de mondaj havaĵoj kaj eĉ la propraj kapo, okuloj, manoj, piedoj kaj vivo. (2) Sentima ofero, kiu estas protekti ĉiujn vivestaĵojn kaj liberigi ilin el teruro. (3) Darma ofero, kiu estas doni la veron al ĉiuj vivestaĵoj. La dua perfekteco estas observi disciplinon aŭ sin teni en perceptoj (Sila). Tio ankaŭ konsistas el tri kategorioj, kiuj estas eviti malbonajn kondutojn, kultivi kaj akumuli bonajn kondutojn kaj profitigi vivestaĵojn. La plej fundamenta precepto por bodisatvoj estas profitigi vivestaĵojn, kio signifas fari ĉion eblan por la publika profito, dum la aliaj preceptoj estas sub ĝi. La tria perfekteco estas pacienco (khanti), kiu signifas, ke por servi al ĉiuj aliaj vivestaĵoj oni devas toleri kaluminion, insulton, atakon, la suferojn de malsato, malvarmo kaj tiel plu. Ili devas "fari ĉion malfacile fareblan kaj elteni ĉion malfacile elteneblan", kaj neniam rezigni la ĵuron liberigi vivestaĵojn. La kvara perfekteco estas diligenteco (Viriya), kiu signifas konstante fari ĉiun penadon kaj strebadon por liberigi ne nur sin mem, sed ankaŭ ĉiujn aliajn vivestaĵojn. La kvina perfekteco estas meditado aŭ kontemplado (Samadhi). La sesa perfekteco estas saĝo (panna), kiu estas praktiki meditadon kaj havi scion por ilumini sin mem kaj aliajn vivestaĵojn.

  30: D: Kio estas la Kvar Ĉioentenaj Virtoj (cattari samgahavatthuni)?

  R: Ĉioentenaj virtoj estas kvalitoj garantii la publikan unuecon. La unua estas malavareco aŭ oferemo (Dana). La alia estas bonkora parolo (Peyyavajja), kiu signifas paroli bonkorajn vortojn en bonkora maniero. La tria estas profitiga kondukto (Atthacariya), kiu signifas servi al la publika bono. La kvara estas egaleco, kiu signifas havi la samajn vivon kaj laboron kiel ordinara popolo. Bodisatvoj faras sian laboron inter homoj per tiuj kvar metodoj.

  31. D: Ĉu estas necese por bodisatvo akiri diversajn sciojn en la mondo por profitigi la publikan bonon kaj sin identigi kun la aliaj?

  R: Por profitigi vivestaĵojn, estas necese por bodisatvo lerni vaste kaj bone. Budhismo postulas, ke aspirantoj por bodisatveco lernu kvin sciojn (S. Vidya or P. Vijja, signifanta scion),kiuj estas:

  1. Fonologio kaj filologio (Ŝabda-vidya).

  2. Ĉiuj teknologioj, teknikoj, artoj, aritmetiko, kalendaro kaj tiel plu (Silpakarma vidya).

  3. Medicinaj sciencoj kaj farmakologio (Cikitsa-vidya).

  4. Logiko (Hetu-vidya).

  5. Budhismaj studoj (Adhayama-vidya).

  La kleruloj devas posedi la kvin sciojn. La postulo por bodisatvo estas "Esti vaste klerita kaj sincere kompatema". Mahajana budhismo precipe alvokas vastan kaj profundan lernadon ignorantan la malfacilecon.

  32. D: Bonvolu diri al mi pli da trajtoj de Mahajana Budhismo.

  R: Sekve mi parolos pri la teorio de la senesenca naturo (sunnata) de ĉiuj darmoj, kiuj sekvas la nocion de Dependa Origino. Tio signifas, ke ĉiuj darmoj simple estiĝas pro koncernaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne estas esenco en ili. Alivorte, ĉiuj darmoj estas nenio krom la fenomeno de estiĝo pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Aparte de la fenomenoj estas neniu esenco kiel ĝia reganto. Kiam ni parolis antaŭe, ke "Ne estas egoo en ĉiuj darmoj", mi diris pri la manko de "egoo (atta) en homoj". Nun mi aldonas "la mankon de egoo en ĉiuj darmoj". La antaŭa diro oponas la koncepton pri egoo en homoj kaj pruvas "senegoon en vivestaĵoj", dum la lasta oponas la koncepton pri egoo en darmoj kaj pruvas "senegoon en darmoj".

  33. D: Ie en budhismaj verkoj estas diro, ke "Materio estas neniu alia ol senesenco (sunnata). Senesenco estas neniu alia ol materio". Kion ĝi signifas?

  R: Ĝi signifas, ke ĉiuj darmoj estas nature senesencaj laŭ la Dependa Origino. Estaĵo (Rupa) signifas materion aŭ substancon. Ĝi estas unu el la kvin kuniĝoj, kiuj estas estaĵo, senso, percepto, menso kaj konscio. Ĉiu materia fenomeno estas produkto de kombinado de kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kvankam ĝi havas siajn proprajn formon kaj funkcion, ĝi ne havas eternan kaj senŝanĝeblan esencon interne kiel sian reganton, do ĝi estas senesenca. La senesenceco signifas nek la malplenan spacon ekster materio (aŭ malpleneco ekster objekto), nek malplenecon post la materia ekzisteco (aŭ la malpleneco post la malestiĝo de objekto). Alivorte, senesenceco ne apartas de materio, sed "la materio mem estas senesenca." Nun ĉar aferoj okazas laŭ la leĝo de Dependa Origino, ili ne povas posedi neŝanĝeblan materian ekzistecon en ĉiu materia substanco. Do "materio estas ne diferenca de senesenco" kaj ĉar darmoj ne havas materian ekzistecon, ĝi povas okazi laŭ la kuniĝo de adekvataj kondiĉoj. Do "Senesenco ne diferencas de materio". Tio estas simpla interpretado de koncepto "Materio estas nenio alia ol senesenco kaj senesenco estas nenio alia ol materio."

  Same, spiritaj fenomenoj kiel senso, percepto, menso kaj konscio ankaŭ estas nature senesencaj, ĉar ili ankaŭ estiĝas laŭ la Dependa Origino. Sur la bazo de la Dependa Origino, senesenco estas vera naturo de ĉiuj, kiuj ekzistas en la universo, t.e. la realeco de ĉiuj darmoj. En mahajana budhismo tiu realeco estas rigardita kiel sigelo de vero. Tiu doktrino estas nomata "Sigelo de darmo". Ĉiuj mahajanaj doktrinoj estas atestitaj per tiu "sigelo".  Ĉiuj la antaŭe menciitaj budhismaj doktrinoj de "aktiva nirvano (appanihita-vihara-nibbana) kaj bodisatvaj "Ses perfektecoj (paramita) kaj "kvar ĉioentenaj virtoj" staras sur la bazo de la teorio de senesenca naturo en la Dependa Origino.

  34: D: Kion alian vi ankaŭ povas diri al ni pri Mahajana budhismo?

  R: Mi jam menciis iom da komunaj trajtoj de diversaj skoloj en Mahajana budhismo. Ankoraŭ ekzistas diferencoj inter ili ĉar ĉiu skolo havas sian propran specialaĵon, sed ĉi tie mi ne parolos detale pri tio.
« Lasta redakto: majo 21, 2014, 01:55:47 ptm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.