Aŭtoro Fadeno: Ĉapitro 2.23-26  (Legita 4796 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
Ĉapitro 2.23-26
« je: majo 10, 2014, 06:39:28 atm »
  23. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de koncepto, ke nirvano estas serena?

  R: La koncepto, ke Nirvano estas serena, estas kontraŭa al la koncepto, ke Ĉiuj kleŝoj estas suferaj. La termino Nirvano signifas senalfluon aŭ senmalpurecon, kiu estas la foriĝo de la kaŭzo kaj efekto de sufero, kaj ĉesiĝo de la Dek Du Ligoj de Dependa Origino. La fundamento de la Dek Du ligoj estas la principo "Kiam ĉi tio ekzistas, tio ekzistas. Ĉar ĉi tio estiĝas, tio estiĝas." La ĉesiĝo de la dek du ligoj sekvas la principon "Se ĉi tio ne ekzistas, tio ne ekzistas. Se ĉi tio malestiĝas, tio malestiĝas." Suferoj de maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro dependas de la kondiĉo naskiĝo (jati), do la ĉesiĝo de naskiĝo povas rezultigi la ĉesiĝon de la suferoj el maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro. Same, la ĉesiĝo de deziro, preno kaj estiĝo rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto. Tiel, en la fino, la ĉesiĝo de senscieco rezultigas la ĉesiĝon de mensformiĝo aŭ la kaŭzo de ĉiuj doloraj fruktoj. Kiam la ĉesiĝo de senscieco, mensformiĝo, konscio kaj tiel plu fine rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto, oni povas atingi nirvanon. Se ni diras pli detale, tuj post kiam plenumiĝas la tuta malestiĝo de malpura kaj malbona kaŭzoj kaj kondiĉoj, senscieco turniĝas en bonan kaj puran saĝon (Suddha-nana), per kiu oni povas vidi la veron kaj realecon de ĉiuj darmoj. Tio estas nirvano, kiu ankaŭ nomiĝas nirvano kun korpa restaĵo (Sopadhi-sesa-nibbana). La signifo de nirvano estas perfekteco de paco aŭ trankvileco, aŭ eterne feliĉa kaj ĝoja stato, en kiu perfekte realiĝis saĝo, feliĉo kaj virto. Budhanoj opinias, ke tiu stato estas perceptebla nur por sanktuloj, kaj tiel oni ne povas juĝi ĝin per koncepto de spertoj kiel ekzisteco, neekzisteco, veno kaj iro. Ĝi estas ne imagebla stato de liberiĝo. Mi menciis antaŭe, ke ni povas interpreti Nirvanon kiel forpason, tamen fakte Ŝakjamunio atingis Nirvanon kaj fariĝis Budho en la aĝo de tridek jaroj dum lia korpo ankoraŭ restis kiel restanta frukto de liaj antaŭaj iluzio kaj karmo. Tio estas nirvano kun restaĵo. Nur post lia morto en la aĝo de okdek jaroj, li iris en nirvanon sen restaĵo (Nirupadhi-sesa-nibbana).

  24. D: Kiel oni povas atingi la staton de Nirvano?

  R: La nirvano diskutita supre estas la Vero de ĉesiĝo de sufero (Nirodha-sacca). Via demando kiel atingi staton de Nirvano apartenas al kategorio de la Vero de Vojo kondukanta al ĉesiĝo de sufero (Magga-sacca). Ĉesiĝo de sufero prenas nirvanon kiel sian celon, malestiĝon de fundamenta afliktiĝo el naskiĝo kaj morto kiel sian objekton kaj kiel sian metodon uzas la triopan studon, kiu konsistas el disciplino (Sila), koncentrado (Samadhi) kaj saĝo (panna).

  (1) Disciplino celas preventi kulpojn en la tri karmoj de korpo, parolo kaj menso. Troviĝas tri niveloj de moralaj preceptoj por sekvi: la kvin preceptoj, la dek preceptoj kaj la kompletaj preceptoj nur por supera ordinado (upasampada). La kvin preceptojn observas ambaŭ laikaj kredantoj kaj monaĥaj disĉiploj. La kvin preceptoj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, maldeca seksa konduto, mensogo kaj alkoholaĵo. La dek preceptojn observas novicoj (ŝramaneroj), kiuj ĵus rezignis la laikan vivon. Novicoj kutime ne atingas la aĝon de 20 jaroj kaj ili akiros pli superan ordinadon por fariĝi monaĥoj aŭ monaĥinoj en la aĝo de 20 jaroj. La kompletajn preceptojn observas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj bhikkhunis). Ne troviĝis reguloj por la tuta komunumo en la komenca periodo de samga komunumo. Poste preceptoj estiĝis kiam okazis problemoj. En la tempo de budha nirvano estis pli ol 200 reguloj. Nun la monaĥaj preceptoj estas 227 en teravadaj landoj, 253 en Tibeto kaj 250 en hanaj regionoj de Ĉinio. Ili ĉefe estas samaj, nur kun iom da diferencoj en grupiĝo de certaj eroj. Estas 348 reguloj por monaĥinoj en la hanaj regionoj.

  (2) Meditado aŭ koncentriĝo (Samadhi) estas paca kaj trankvila mensstato nek dormema nek perturbita. Ĝi estas necesa praktikado por ĝeneralaj religianoj en Hindio kaj precipe por budhanoj en la sinkultivado. Per koncentriĝo la praktikantoj povas sin deteni de la krudaj distingoj pri ekstazo kaj ĝojo el la korpo kaj menso, sin deteni de sensa deziro (karmo), iom post iom disvolvi pacon kaj trankvilecon de korpo kaj menso kaj fine fiksi la menson aŭ penson al selektita stato trankvila, stabila kaj neĝenebla. Tiel meditado povas konduki al la atingo de pura kaj ĝusta saĝo. Pri la meditado, estas kvar ŝtupoj de ordinara stato (cattari ĵanani) kaj kvar pli altaj ŝtupoj de nemateria stato (cattaro arupa-samadhi) en tiu ĉi mondo, kaj ankaŭ naŭ ŝtupoj de meditado (tayo-samadhi) ekster tiu ĉi mondo. Oni povas atingi saĝon per meditado aŭ koncentriĝo.

  (3) Saĝo ebligas al homoj atingi sian naturon (sabhava) de ĉiuj darmoj el iliaj komunaj karakteroj (samanna) por tute kompreni la teorion de la Kvar Noblaj Veroj, kaj tiel havas funkcion ĉesigi iluziojn (pahina-kilesa) kaj atingi la veron (adhigama).

  La Triopa Studo de disciplino, koncentrado kaj saĝo emfazas praktikon de la Tridek sep Vojoj al Iluminiĝo (Bodhipakkhiya-dhamma), kiu estas la Kvar Mensfundamentoj (satipatthana), la Kvar Ĝustaj Klopodoj ( padhana), la Kvar Vojoj al Povo (iddhi-pada), la Kvin Spiritaj povoj (indriya), la Kvin Menspovoj (bala), la Sep Faktoroj de Iluminiĝo (bojĵanga) kaj la Nobla Okopa Vojo (magga). Mi ne diskutos ĉion detale ĉi tie, sed iom diros pri la Nobla Okopa Vojo:

  (1) Ĝusta Vidpunkto (samma-ditthi) estas vidi en ĉiu darmo la teoriojn de Efemereco, Senegoeco, Dependa Origino kaj la Kvar Noblaj Veroj, bone kompreni ilin kaj fari ilin kiel la propran scion;

  (2) Ĝusta Penso (samma sankappa);

  (3) Ĝusta Parolo (samma vaca);

  (4) Ĝusta konduto (samma kammanta) signifas esti gvidita de ĝusta vidpunkto en ĉiutagaj vivo kaj konduto, por ke la korpo, parolo kaj menso konformu al la leĝo de Darmo;

  (5) Ĝusta Vivrimedo (samma ajiva) signifas perlabori vivon en ĝustaj metodoj kaj kontraŭas al malbonaj agoj sin vivteni per metodo ĉantaĝi havaĵojn de aliaj homoj.

  (6) Ĝusta klopodo (samma vayama) estas streba klopodo por celo montrita de la ĝusta vidpunkto per agoj de korpo, buŝo kaj menso;

  (7) Ĝusta Menso (samma sati) estas ĉiam teni la ĝustan vidpunkton en la menso, ofte pripensi ĝin en la menso kaj neniam forgesi ĝin.

  (8) Ĝusta koncentrado (samma samadhi) estas praktikado sub la gvido de la ĝusta vidpunkto por iri en la staton de pura kaj nemalpura meditado.

  25: D: Laŭ la supre menciitaj Kvar Noblaj Veroj, budhismo ŝajne nek havas pozitivan ideon kaj nek prezentas pozitivajn metodojn kontraŭ la mondo. Ĉu ni povas diri, ke budhismo estas filozofio pesimisma pri la mondo?

  R: Laŭ la sinteno de Budhismo al la infektita mondo eble oni povas diri, ke budhismo estas pesimisma pri la mondo. Sed Budhismo, kiu originis de la malkontenteco pri la tiama vivo, domaĝas iuspecan ideon por la homa mondo. En la sutro "Ekottarikugama" estas noto, ke parolante pri la socia vivo sub la regado de la Radturna Reĝo (Raja ĉakkavattin), la Budho diris, ke en tiu tempo la lando estos tiel ebena kaj brila kiel spegulo; la rikoltaĵoj estos abundaj; ĉie kreskos arboj kun dolĉaj kaj bongustaj fruktoj; la vetero estos bona kaj sezonoj estos taŭgaj; la homoj estos bonfartaj kaj feliĉaj sen malsano kaj maltrankvileco, kaj ili estos riĉaj kaj kontentaj kun sufiĉa manĝaĵo; kiam ili bezonos iri al necesejo, la tero aŭtomate malfermiĝos kaj fermiĝos poste; ĉie estos oro, arĝento kaj trezoroj kiel ŝtonoj kaj tegoloj; homoj junaj kaj maljunaj havos samajn starpunkton kaj opinion; ili salutos unu la aliajn ĝojplene kaj sendiference parolos la saman lingvon en ĝentilaj vortoj. De tiu ĉi paragrafo oni povas vidi la idealon similan al tiuj pri la granda harmonieco revita de la ĉina popolo en antikva tempo. La klopodoj por realigi la idealan socion celas "honori la landon kaj favori la vivestaĵojn." Tiu ideo precipe disvolviĝis en Mahajana Budhismo. Sed pro la limiteco de kondiĉo en tiu periodo, ne troviĝis politika aŭ socia rimedo prezentita de Budhismo.

  26. D: Kio estas Mahajana Budhismo?

  R: Mahajano kaj Hinajano estas du ĉefaj skoloj de Budhismo.
« Lasta redakto: majo 15, 2014, 10:26:14 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.